Esperanto sen "tajdo"

3 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Aug 25, 2009, 12:40:47 PM8/25/09
to la bona lingvo
On 25 Aug., 15:52, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> tajd·o ~ al·flu-de·flu-cikl·o
> alt·a tajd·o → al·flu·pint·o
> mal·alt·a tajd·o → de·flu·pint·o
>
> Eblus ankaŭ pripensi ĉu uzi "ekstremo" anstataŭ "pinto" en la dua kaj tria
> alternativo;

Au "maksimumo" kaj "minimumo"; vidu malsupre.

> ja povas esti iom konfuze ke en la tria linio "pinto" estas la
> plej suba punkto kaj ne la plej supra punkto.

Jes.

En Esperanto sen "tajdo" la lau mi esenca afero estas, ke oni sukcesas
peri tion: "Alflu-deflu-ciklo" estas "la perioda altigho kaj
malaltigho de la suprajho de oceanoj, golfoj ktp. chefe pro la
interagoj de la mas-altirforto inter la luno, suno kaj
tero." (Esperantigita difino angla de "tide" en la internacia normo
ISO 19018; difino, kiun transpreni por eventuala oficialigo de "tajdo"
mi cetere rekomendas). Sen uzo de "tajd'" oni povas nomi iujn rilatajn
aferojn ekzemple tiel (peze kaj apenau uzeble en figura senco):

"alfluo" (germane: "Flut"; angle: "flood")
"defluo" (germane: "Ebbe"; angle: "ebb")
"alflu-deflu-cikla maksimumo" (germane: "Hochwasser"; angle: "high
water", "high tide")
"alflu-deflu-cikla minimumo" (germane: "Niedrigwaser"; angle: "low
water", "low tide")
"nov- kaj plenlunrezulta alflu-deflu-ciklo" (germane: "Springtide";
angle: "springs", "spring tides")
"kvaronlunrezulta alflu-deflu-ciklo" (germane: "Nipptide"; angle:
"neaps", "neap tides")

Per (espereble baldau oficiala) "tajd'" anstatau "alflu-deflu-cikl'"
oni atingas ne nur malpezigon de kelkaj silaboj (krom eble okaze de
"alfluo" kaj "defluo", kiuj farighus pli klare "tajda alfluo" resp.
"tajda defluo"), sed ankau tujan peradon de la mas-altirforto kiel
chefa kauzo.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Aug 25, 2009, 12:49:35 PM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Per (espereble baldau oficiala) "tajd'"
Se ni ĉiuj konsentas, ni povas ankaŭ tute forlasi la liniojn pri "tajd" kaj registri ĝin inter la oficialigindajn radikojn.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Aug 25, 2009, 1:20:13 PM8/25/09
to la bona lingvo
Tie ghi ja jam estas. Mi tamen ne komprenas, kial lini-haveco
malebligu oficialigindecon kaj inverse.

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Aug 25, 2009, 1:28:08 PM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Se ni ĉiuj konsentas, ni povas ankaŭ tute forlasi la liniojn pri "tajd" kaj registri ĝin inter la oficialigindajn radikojn.

Ankaŭ tio ŝajnas al mi akceptebla solvo. Sed se ni listigas ĝin inter la oficialigindaj radikoj, mi ne listigus ĝin kun ĉiuj tri el la difinoj nun diskutataj en la Akademio, sed nur kun maksimume la unuaj du.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 25, 2009, 1:39:44 PM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Tie ghi ja jam estas.
Prave.

 Mi tamen ne komprenas, kial lini-haveco
malebligu oficialigindecon kaj inverse.
Ne estas principa malebleco, simple, se ni listigas ion inter la oficialigindajn radikojn, ni malpli intense sentas la bezonon pri samsignifa esprimo.

Povas, tamen, ankaŭ ekzisti provizora samsignifa esprimo, kiun ni rekomendas ĝis difinita radiko estos oficiala, ĉefe por tiuj, kiuj ne povas konvinki sin eldiri radikon, kiu ne estas fundmenta aŭ oficiala.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Aug 25, 2009, 1:42:01 PM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Ankaŭ tio ŝajnas al mi akceptebla solvo. Sed se ni listigas ĝin inter la oficialigindaj radikoj, mi ne listigus ĝin kun ĉiuj tri el la difinoj nun diskutataj en la Akademio, sed nur kun maksimume la unuaj du.
Nun la tre simpla difino diras:

La perioda altiĝo kaj malaltiĝo de la supraĵo de oceanoj, golfoj ktp. ĉefe pro la interagoj de la mas-altirforto inter la luno, suno kaj tero.

En tiuj longec-limoj vi rajtas ŝanĝi ĝin. Tiuj tekstoj estas nur indikaj por la Akademia Sekcvio, kiu poste devas fari la tutan diskuton.

Amike

Renato



Tomaž Longyka

unread,
Aug 26, 2009, 3:13:31 AM8/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
 
>Se ni ĉiuj konsentas, ni povas ankaŭ tute forlasi la liniojn pri "tajd" kaj registri ĝin inter la oficialigindajn radikojn<
 
Jes.
 
Amike Tomaso

Bertilo Wennergren

unread,
Aug 26, 2009, 7:35:08 AM8/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Tomaž Longyka skribis:

>> Se ni ĉiuj konsentas, ni povas ankaŭ tute forlasi la liniojn pri "tajd" kaj registri ĝin inter la oficialigindajn radikojn

> Jes.

Mi same jesas.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Andreas Kueck

unread,
Aug 26, 2009, 4:26:02 PM8/26/09
to la bona lingvo
On 25 Aug., 18:40, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:

> En Esperanto sen "tajdo" la lau mi esenca afero estas, ke oni sukcesas
> peri tion: "Alflu-deflu-ciklo" estas "la perioda altigho kaj
> malaltigho de la suprajho de oceanoj, golfoj ktp. chefe pro la
> interagoj de la mas-altirforto inter la luno, suno kaj
> tero."

Lau miaj malmultaj spertoj (chefe el Skajp-konversacioj kun ekzemple
koreoj kaj hungaroj) "alflu-deflu-ciklo" ne estas tuj komprenata.
Bedaurinde mi ne havas la komparon, chu "tajdo" estas tuj komprenata.
Mi ankau ne scias, chu tiu naturfenomeno entute estis au estas konata
al miaj interparolantoj. Oficialigo de "tajdo" plirichigus ne nur la
esprimkapablon atingeblan per "sen-nov-vorta Esperanto", sed ankau la
prinaturan scion de kredeble multaj el ghiaj parolantoj.

Chu oni audacu gheneraligi, ke ne chio, kio estas bonlingva, pro tio
estas ankau tuj komprenata?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Aug 26, 2009, 4:46:43 PM8/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Chu oni audacu gheneraligi, ke ne chio, kio estas bonlingva, pro tio
estas ankau tuj komprenata?
Certe, se temas pri nova kumetaĵo ne tuj komprenebla, ĝi ne estas komprenata. La samo validas pro ĉio nova malbonlingva, por tiuj, kiuj ne jam konas la radikon pro nacia lingvo.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages