bateri-o

2 views
Skip to first unread message

Eduardo Trapani

unread,
Jan 18, 2009, 10:26:48 AM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi sugestas, kiam temas pri elektro:

bateri-o (1oa) = pil-ar-o (5oa)

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jan 18, 2009, 1:15:09 PM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
bateri-o (1oa) = pil-ar-o (5oa)
Neniu estas malpli faka ol mi pri elektro. Ĉu vi certas pri tio? Mi nur memoras ke unu el la infanoj siatempe esplorataj produktis la tre ĉarman "elektrujo" por baterio.

Amike

Renato


Eduardo Trapani

unread,
Jan 18, 2009, 1:18:31 PM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
>> bateri-o (1oa) = pil-ar-o (5oa)
> Neniu estas malpli faka ol mi pri elektro. Ĉu vi certas pri tio? Mi nur
> memoras ke unu el la infanoj siatempe esplorataj produktis la tre ĉarman
> "elektrujo" por baterio.

Mi ne estas treege faka pri tio, sed jes, mi certas. Fakte la vortaro
kiun mi havas ĉi tie priskribas baterion kiel aro de piloj.

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jan 18, 2009, 3:46:41 PM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
Mi ne estas treege faka pri tio, sed jes, mi certas.  Fakte la vortaro 
kiun mi havas ĉi tie priskribas baterion kiel aro de piloj.
Kion oni diras pri tio en Suomujo kaj Vjetnamujo?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 18, 2009, 5:33:36 PM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo proponis:

bateri-o (1oa) = pil-ar-o (5oa)

Certe Eduardo pravas pri tio, ke la signifo de "baterio" estas "pilaro". Ekster la faka lingvouzo, la vorto tamen ankaŭ estas uzata por unuopa pilo, do oni devus ankaŭ aldoni la alternativon "pilo".

Mi tamen pensas, ke por nefakulo povas esti malfacile scii, ĉu iu 'baterio' estas vere pilaro aŭ unuopa pilo. Rigardu ekzemple ĉi tiun bildon: upload.wikimedia.org/wikipedia/de/f/f8/Neunvalkalirp.jpg

Tie vi vidas tranĉitan baterion konsistantan el tri piloj. Tamen nefakulo apenaŭ volus lerni ĉiam devi diferencigi inter "pilaro" kaj "pilo", kiam oni de ekstere eĉ ne vidas, ĉu interne estas pluraj piloj aŭ ne. Pro tio la komunlingva uzo de "baterio" por "pilo" kaj "pilaro" estas utila, ĉar ĝi ebligas al nefakuloj paroli pri tiuj aferoj sen fari fakajn distingojn.

Amike,

Marcos

Eduardo Trapani

unread,
Jan 18, 2009, 10:25:52 PM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
> bateri-o (1oa) = pil-ar-o (5oa)
>
>
> Certe Eduardo pravas pri tio, ke la signifo de "baterio" estas "pilaro".
> Ekster la faka lingvouzo, la vorto tamen ankaŭ estas uzata por unuopa
> pilo, do oni devus ankaŭ aldoni la alternativon "pilo".

Tio povas esti bona ideo Marcos.

Se neniu kontraŭas tion la linio do estus:

bateri-o (1oa) --> pil-o (5oa), pil-ar-o

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jan 19, 2009, 3:30:05 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
bateri-o (1oa) --> pil-o (5oa), pil-ar-o
Mi registris ĝin en la pli milda formo kun = anstaŭ kun --> (tion ni ĝenerale faras por vortoj oficialaj aŭ fundamentaj). Sed mi ankaŭ aldonis demandosignon por indiki ke la diskutado daŭru.

Mi vetas ke ankaŭ en la vjetnama oni diras ion similan al "ba te ri"!

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 19, 2009, 5:17:13 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
bateri-o (1oa) --> pil-o (5oa), pil-ar-o
Mi registris ĝin en la pli milda formo kun = anstaŭ kun -->

Mi konsentas kun tiu formo de la linio kun "=". Do laŭ mi vi jam povus forigi la demandosignojn.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 19, 2009, 8:03:01 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi konsentas kun tiu formo de la linio kun "=". Do laŭ mi vi jam povus forigi la demandosignojn.
Jes, se dni atendu la vjetnaman almenaŭ.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jan 19, 2009, 12:41:16 PM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>>bateri-o (1oa) = pil-ar-o (5oa)
>Neniu estas malpli faka ol mi pri elektro. Ĉu vi certas pri tio? Mi nur memoras ke unu el la infanoj siatempe esplorataj produktis la tre ĉarman "elektrujo" por baterio.
___
La vorto "pilo" estas oficiala (5) kaj signifas aparaton, per kiu ĥemia reago estigas potencialdiferencon inter du elektrodoj (hmm, neoficiala vorto... restas multo farenda en la scienc-teĥnika fakaro!)
Kvankam sinjoro Volta origine faris "kolonon" el pluraj "elementoj" (laŭ difino 7 de elemento en NPIV) po konsistantaj el 3 disketoj (el zinko, kupro kaj filtropapero kun acido), la vorto "pilo" indikus nur unu solan elementon. Mi vidis, ke en la priskibo de "elemento 7" en NPIV troviĝas "pilo" en la senco de tiu de s-ro Volta, do signifo de "aro" da elementoj).
 
Elektrujo ja estas ĉarma vorto, sed kiun aĵon ĝi precize indikas?  
 
Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Jan 19, 2009, 12:55:34 PM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Parolinte pri Volta, la mezurunuo volt, ktp. mi vizitis
Tie estas bildo de "pilo" de s-ro Volta.
 
Malsupre estas terura vorto "voltmetro" por indiki aparaton, kiu mezuras elektra tensio, voltmezurilon do.
 
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 18 januari 2009 19:15
Onderwerp: (la bona lingvo) bateri-o

Renato Corsetti

unread,
Jan 19, 2009, 1:43:05 PM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
La vorto "pilo" estas oficiala (5) kaj signifas aparaton, per kiu ĥemia reago estigas potencialdiferencon inter du elektrodoj
Kara Leo, ĉu vi estas bona kristano? En tiu okazo, bonvolu sekvi la Evangelion, kiu diras: Via lingvo estus jes, jes aŭ ne, ne!

Ĉu vi volas diri, ke bateri-o = pil-ar-o?

Elektrujo ja estas ĉarma vorto, sed kiun aĵon ĝi precize indikas?  
Laŭ tiu infano "baterio". tute logike, ĉar kiam vi bezona selektron por iu aprato vi enmetas la baterion, kiu estas speco de elektrujo.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 19, 2009, 1:48:55 PM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Malsupre estas terura vorto "voltmetro" por indiki aparaton, kiu mezuras elektra tensio, voltmezurilon do.
Mi registris tion.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jan 19, 2009, 5:10:30 PM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato, kion mi skribis, estas skribita.
 
Kion mia vortoj signifas estas, ke ne estas klare, ĉu pilo estas unu sola elemento aŭ aro da elementoj. Ankaŭ alia bonlingvano konstatis ion similan, se mi bone legis.
 
Nu, bone, mi povas akcepti la vorton pilo por indiki unu elektroĥemian elementon, spite la francan vorton "pile" por (neoficiala) stako. 
Laŭ mi elektra baterio konsistas el nombro de elektre daŭre interkonektitaj kaj daŭre mekanike kunigitaj piloj. Se la piloj ne estas tiel kunigitaj... ili restas apartaj piloj.
 
Mi provas klarigi per ekzemplo: se vi havas porteblan radioaparaton, kiu necesigas tri apartajn pilojn (ĉiu produktas 1,5 V) por funkcii, la interkonekto estas farata de la aparato, la tri piloj ne konsistigas baterion, sed simple restas 3 apartaj piloj.
Eble vi ankoraŭ memoras la "platan baterion" de 4,5 V, kiun oni uzis ekzemple por poŝlampoj: ĝi estis konstruata el tri piloj de 1,5 V interne serie interkonektitaj kaj mekanike daŭre kunigitaj: tion oni nomas elektran baterion. 
 
Pli moderna ekzemplo estas la naŭvolta baterio, en kiu estas 6 elementoj.
 
Nun mia demando al la lingvistoj: ĉu oni nomi nombron da nekunigitaj, neinterkonektitaj elektraj piloj elektra pilaro?
Se jes, tia pilaro por mi tamen ne estas baterio.
Alia demando: ĉu tri apartaj kanonoj sen komuna ligo (komandanto aŭ simila) estas kanonaro? Ĉu oni nomu ilin baterio?
Pli simple: ĉu nombro da arboj dise kreskantaj estas arbaro?
 
Se bona kristano sekvas la ekzemplon de Kristo: foje Kristo respondis per demando "Kies nomo estas skribita sur la monero?"
 
Amike salutas
Leo
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 19 januari 2009 19:43
Onderwerp: (la bona lingvo) bateri-o



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - http://www.avg.com
Version: 8.0.176 / Virus Database: 270.10.9/1902 - Release Date: 19/01/2009 9:37

Eduardo Trapani

unread,
Jan 19, 2009, 5:21:24 PM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
>> Mi konsentas kun tiu formo de la linio kun "=". Do laŭ mi vi jam povus
>> forigi la demandosignojn.
> Jes, se dni atendu la vjetnaman almenaŭ.

Jen ĝi, sed mi ne scias ĉu fonetike ĝi similas al baterio aŭ ne:
http://hnduc.kilu.de/TD/td/index.php?word=battery&db=ev

En la korea ĝi sonas kiel "beteri": 배터리

Jen kelkaj aliaj lingvoj:
http://www4.travlang.com/trav_spVert.php?teVertalen=battery&bronTaal=eng&doelTaal=afr

Kaj ankaŭ vizitinda estas la artikolo ĉe vikivortaro, kiuj flanke ligas
al aliaj lingvoj: http://en.wiktionary.org/wiki/battery

En la ĉina la vorto havas du karakterojn, tiun de elektro kaj alian kies
kerna signifo estus ujo, laŭ mi.

Mi do nun, pro internacieco, dubas inter baterio kaj pilo. Unu el ili
malmankas, sed eble tiu estas pilo (ĉar eĉ fake mi pensas ke oni povus
paroli pri baterio unuelementa anstataŭ pilo).

Alia traduko ebla, iu ĵus sugestis ĝin en la listo, estus "elektrujo",
kiu similas al la ĉina. Ĝi estos tutcerte ne taŭga por fakuloj (aliaj
aĵoj kapablas enteni "elektro"), sed por ili jam ekzistas du oficialaj
vortoj.

Amike, Eduardo.

ro-esp

unread,
Jan 19, 2009, 6:44:02 PM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kiom mi scias, baterio unualoke estas grupo de ioj samspecaj
kaj samgrandaj, origine kanonoj. Ecx hodiaw la nederlanda vorto
por roto artileria estas "batterij", sed ankaw eblas paroli pri
"baterio de lavmasxinoj"

Kompreneble, grupo de piloj estas ankaw baterio. Uzi baterio
por unu pilo law mi estas simple eraro, pawsajxo de la angla
kaj nederlanda. Ceter la angla ankaw uzas la vorton por nia
"accu", kvankam se tiu malgrandas ni ankaw foje diras
"oplaadbare batterij" (resxargxebla)

> bateri-o (1oa) = pil-ar-o (5oa)

Cxu tio signifas ke la vorto "pilo" estis enkondukata por havi
pli klaran vorton ol "baterio" ?


Date: Sun 18 Jan 2009 14:33
From: Marcos Cramer

> Certe Eduardo pravas pri tio, ke la signifo de "baterio" estas "pilaro".

ne "la" , sed jes "un" (....)

Date: Sun 18 Jan 2009 19:25
From: Eduardo Trapani

> Se neniu kontraŭas tion la linio do estus:

> bateri-o (1oa) --> pil-o (5oa), pil-ar-o


Mi kontrawas, pro ellaso de kanonoj

gxis, Ronaldo


Antonio De Salvo

unread,
Jan 19, 2009, 8:17:24 PM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:

>Kiom mi scias, baterio unualoke estas grupo de ioj samspecaj
kaj samgrandaj, origine kanonoj. Ecx hodiaw la nederlanda vorto
por roto artileria estas "batterij", sed ankaw eblas paroli pri
"baterio de lavmasxinoj"
>Kompreneble, grupo de piloj estas ankaw baterio. Uzi baterio
por unu pilo law mi estas simple eraro, pawsajxo de la angla
kaj nederlanda. Ceter la angla ankaw uzas la vorton por nia
"accu", kvankam se tiu malgrandas ni ankaw foje diras
"oplaadbare batterij" (resxargxebla)

La origina signifo de "baterio" (el la franca) estis gxuste tiu "kanonaro",
ligita kun la verbo battre = bati, trafi. En itala lingvo, en tiu senco la
vorto "batteria" estis uzita jam de Makiavelo antaux 500 jaroj. Sekvis la
signifo "aro da kunordigitaj objektoj", el la franca "batterie de cuisine"
(= kuireja ilaro, kuirkompleto). En 1740 Benjameno Franklin lancxis la
anglan esprimon "electrical battery" en la senco "aro da piloj, pilaro", kiu
transiris al multegaj lingvoj (inkluzive de la itala) en la gxenerala senco
"arangxajxo kiu mem-disdonas elektron", senkonsidere pri gxia konsisto: en
la itala, ekzemple, "baterio" farigxis sinonimo de "pilo", tiel ke se oni
devas utiligi du pilojn samtempe oni diras, ke estas bezonataj "du baterioj"
(tamen, kvankam ne komunuze, oni parolas ankaux pri "baterio da du piloj").
Pri elektro: en la itala oni ankaux parolas pri "batteria di accumulatori" =
baterio da akumuliloj.

Por informo: en la itala la vorto "batteria" egalas ankaux al drumo (kiu
estas, efektive, aro da frapinstrumentoj), al konkursero/ konkursa ero (cxe
vetkuroj), al horlogxa arangxajxo; kaj, pauxse al la angla esprimo "battery
hen" (grandamase bredita kokido), en la itala oni ankaux parolas pri "polli
allevati in batteria". Krome, en la itala burokrata jxargono nomigxas
"batteria" la telefoncentralo de la ministerio pri enlandaj aferoj, kiu
havas la taskon interkonekti la publikajn elstarulojn, kaj do provizi
rapidajn kaj senperajn kontaktojn (versxajne analoge al la signifo, rilate
elektron, registrita en PIV sub "centralbaterio").
Por plikompliki la jam komplikitan situacion, mi aldonu, ke en la itala oni
parolas pri "pila atomica" (esperante, atompilo) por indiki la reaktoron de
Fermi (interkrampe: en la esperantlingva pagxo de Vikipedio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Enrico_Fermi
estas uzata la kurioza esprimo "atomsxtiparo").
Cxe-okaze: "pilo" venas el la latina/ itala (Alessandro Volta estis italo),
kun la signifo "stako" (kiel jam menciite de Leo, gxi ja konsistis el stako
da stratumoj).

Konklude: simple egaligi "baterio = pilaro" aspektas iom limige.

Bonan nokton
Antonio

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 20, 2009, 2:42:32 AM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis:

> Nun mia demando al la lingvistoj: ĉu oni nomi nombron da nekunigitaj, neinterkonektitaj elektraj piloj elektra pilaro?
> Se jes, tia pilaro por mi tamen ne estas baterio.

Mi ne estas lingvisto, sed mi tamen kuraĝas respondi.

Laŭ mi vi pravas, ke "pilaro" prefere estu nur tio, kion
vi priskribis kiel "nombro de elektre daŭre interkonektitaj


kaj daŭre mekanike kunigitaj piloj".

Se en unu aparato kune uziĝas pluraj piloj aŭ pilaroj, kiuj
tamen estas apartaj objektoj dise uzeblaj, oni ne parolu
pri pilaro, sed pri pluraj piloj. (Kaj tion mi skribas,
kvankam mi siatempe uzis dum vojaĝoj elektran amplifilon,
en kiu necesis samtempa uzo de proksimume 40 piloj (de
kutima poŝlampa speco). La tento tiam paroli pri pilaro
aŭ eĉ pilarego, estis kompreneble tre granda...)

> Alia demando: ĉu tri apartaj kanonoj sen komuna ligo (komandanto aŭ simila) estas kanonaro? Ĉu oni nomu ilin baterio?

La vorto "baterio" vere estas problema. Mi aldonu, ke ĝi
havas ankaŭ la signifon "tamburaro" (= "drumo").

Laŭ mia scio la kanonara signifo de "baterio" estas la
origina.

> Pli simple: ĉu nombro da arboj dise kreskantaj estas arbaro?

Ne.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Marcos Cramer

unread,
Jan 20, 2009, 3:13:32 AM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
En la linio

  bateri-o (1oa) = pil-o (5oa), pil-ar-o

ankoraŭ mankis la limigo al la elektra senco; ni ja per tiu linio tute ne volis ion diri pri la ne-elektraj uzoj de "baterio".

Do la linio prefere estu

  bateri-o (1oa) (en la elektra senco) = pil-o (5oa); pil-ar-o

Notu ankaŭ la uzon de punktokomo anstataŭ komo inter la du alternativoj, kiu montras ke la alternativoj reprezentas diversajn sencojn de "baterio".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2009, 4:04:29 AM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj karigintoj pri la pluraj signifoj de la vorto "baterio". Ĝi estas unu el la plej bonaj vortoj por montri kion signifas "paroli la eŭropan" en Esperanto.

Mi mem estis pensinta nur pri la elektra signifo.
bateri-o (1oa) (en la elektra senco) = pil-o (5oa); pil-ar-o
Provizore mi registris la proponon de Marcos. Eble ni povas lasi al "baterio" en Esperanto la originan sencon "artileria unuo", kaj serĉi samsignifajn esprimojn por la aliaj sencoj.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2009, 4:08:00 AM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
La vorto "baterio" vere estas problema. Mi aldonu, ke ĝi
havas ankaŭ la signifon "tamburaro" (= "drumo").
Ĉu mi registru:

baterio (1oa) (en la senco de tamburaro) --> tamburaro
kaj
drumo --> tamburaro ?

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Jan 20, 2009, 4:14:28 AM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Multaj el la lingvouzoj, kiujn Antonio prezentas kiel italajn, sxajne estas
komunaj al multaj lingvoj, ne nur la angla kaj la nederlanda, kiel indikas
Ronaldo.

Antonio:
> Ronaldo:
> "oplaadbare batterij" (resxargxebla)

Preterpase: cxu oni ne _sxargas_ (sen cxapelo sur g) pilojn/akumulilojn,
same kiel oni sxargas armilojn, sed malkiel oni _sxargxas_ cxaron?

> en la itala, ekzemple, "baterio" farigxis sinonimo de
> "pilo", tiel ke se oni devas utiligi du pilojn samtempe oni diras, ke
> estas bezonataj "du baterioj"

Simile okazas en la skandinavaj lingvoj kaj, laux mia scio, en la germana.
En la hispana, tamen, la komunuza vorto por "pilo" estas "pila".

> Por informo: en la itala la vorto "batteria" egalas ankaux al drumo
> (kiu estas, efektive, aro da frapinstrumentoj),

Same en la norvega. Ludisto de tia perkutilaro estas nomata "batterist".

> al konkursero/
> konkursa ero (cxe vetkuroj),

Tiun uzon mi ne konas, sed en la hispana oni povas diri, ke antaux lerneja
ekzameno ekzamenanto estas preparinta "baterion da demandoj" ("una batería
de preguntas").

Krome, tiu ilo, per kiu miksigxas varma kaj malvarma akvo antaux elfluo el
unu sama krano, estas norvege nomata "miksbaterio".

> Cxe-okaze: "pilo" venas el la latina/ itala (Alessandro Volta estis
> italo), kun la signifo "stako" (kiel jam menciite de Leo, gxi ja
> konsistis el stako da stratumoj).

Kaj kio pri "cxelo"? Laux mia impreso, 1,5-volta pilo anglalingve estas
nomata "battery cell", kaj cxiam pli ofte oni legas pri provizo de energio
per "suncxelaj paneloj". Cxu en E-o oni devus nomi ankaux tiajn cxelojn
"piloj"?

Otto

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 20, 2009, 4:21:00 AM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Preterpase: cxu oni ne _sxargas_ (sen cxapelo sur g) pilojn/akumulilojn,
> same kiel oni sxargas armilojn, sed malkiel oni _sxargxas_ cxaron?

Oni shargas pilon/baterion au pafilon. Oni sharghas charon (krom
se ghi uzas elektran motoron, kaj oni volas aldoni elektron al
ties pilo...).

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 20, 2009, 4:18:11 AM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Bertilo:

> Ĉu mi registru:

Tio ŝajnas kongrua kun la celoj de tiu ĉi listo.

Eblas diskuti, ĉu "drumo" aŭ "tamburaro" estas
preferinda. Tia instrumento ne konsistas nur el
tamburoj. Cimbaloj estas nemalhaveblaj partoj de
tipa versio de tiu instrumento. Sed eble tamen la
la tamburoj estas la plej karakterizaj partoj
(oni povas - kvankam malfacile imagi tian instrumenton
sen cimbaloj, sed ne eblas imagi tian instrumenton
sen tamburoj), kaj tio povas esti argumento por
"tamburaro".

Mi mem ludis drumon/tamburaron dum pluraj jaroj,
kaj tiam mi ĉiam diris "drumo". Nun mi ne plu
same certas. Eble "tamburaro" estas preferinda.

Unu argumento kontraŭ "drumo" estas la fakto, ke
multegaj - eĉ tiaj, kiuj mem muzikas - uzadas
tiun vorton malĝuste, dirante "drumoj", kiam
ili vere celas "drumo", kvazaŭ "tamburaroj"
anstataŭ "tamburaro". Tia eraro kredeble ne
aperus, se "tamburaro" estus la normale uzata
vorto. Ne malofte oni eĉ diras "drumo" anstataŭ
"tamburo"! Do, eble "drumo" estas fiaskinta
vorto...

Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2009, 4:45:16 AM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
Tio ŝajnas kongrua kun la celoj de tiu ĉi listo.
Dankon. Mi registris tion.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jan 20, 2009, 10:43:40 AM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> Kaj kio pri "cxelo"? Laux mia impreso, 1,5-volta pilo anglalingve estas
nomata "battery cell", kaj cxiam pli ofte oni legas pri provizo de energio
per "suncxelaj paneloj". Cxu en E-o oni devus nomi ankaux tiajn cxelojn
"piloj"?
___
Kompreneble, se temas pri baterio, ekzemple 12-volta en automobilo, ciu el
la 6 duvoltaj similas al celo.

Informe: oni distingas "primarajn" kaj "sekundarajn" pilojn kaj bateriojn.
En la unuaj la hemiajoj (precipe zinko) ne estas reuzeblaj por regenerigi en
la pilo, dum ili en sekundara pilo estas regenereblaj per sargado, do fakte
per elektrolizo (Zamenhof uzis tiun vorton, sed gi ne estas oficiala.

Do ekzistas jam pluraj vortoj por indiki aparaton (re)produktantan elektran
energion per hemia reago: pilo, baterio, elektrohemia celo, elektrohemia
elemento, ...
Dum la dua mondmilito ni uzis en nia poslampo neresargeblajn (primarajn)
elektrohemiajn elementojn, kiujn ni nomis piloj ("pil" en la nederlanda,
kvankam "pil" en la nederlanda signifas pilolon, kaj tiutempe ankorau ne
ekzistis la "butonaj celoj", kiuj iom similas pilolon :-)
En automobiloj oni uzis (kaj ankorau ciam) uzas "startbaterion de
akumulatoroj". (Ec Zamenhof parolis pri akumulatoroj, sed ili sajnas ne
oficialigitaj), kies elektrodoj ambau konsistas el plumbo, sed la pozitiva
post sargo transformigas en plumboksidon. Malsargigante ambau kovrigas per
plumba sulfato.

Pri pageblaj karburajaj elektroceloj ni ankorau revas, sed tio ne malhelpu
serci bonlingvan nomon por ili.

Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Jan 20, 2009, 11:15:23 AM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> Kaj kio pri "cxelo"? Laux mia impreso, 1,5-volta pilo anglalingve estas
nomata "battery cell", kaj cxiam pli ofte oni legas pri provizo de energio
per "suncxelaj paneloj". Cxu en E-o oni devus nomi ankaux tiajn cxelojn
"piloj"?
___
Pri la "sunĉelaj paneloj": en PIV troviĝas la vorto "lumelektra". Lumelektra
ĉelo (parte) transformas lumenergion en elektran energion. En la nederlanda
oni diras "foto-elektrische cel" por malgrandaj ĉeloj, kiuj ekzemple servas
por mezuri la intensecon de la lumo por fotografoj.
Parolante pri energiaj aplikaĵoj oni diras "zonnecellen" (laŭvorte:
sunĉeloj"). Pli klara vorto miaopinie estus "sunelektraj ĉeloj" laŭ analogio
kun elektroĥemiaj ĉeloj (Ĉu ni ne preferu "ĥemelektrajn" ĉelojn? En plej
multaj lingvoj oni unue metas la vorton "elektro", kvankam la komenca
energio ĉi-kaze estas en ĥemia formo. Ni povus/ devus fari pli logikajn
kunmetaĵojn en Esperanto por igi nian lingvon pli alloga por sciencistoj).

Se ni nomas grupigitajn pilojn baterio, tiam ni eble devus nomi tiujn
"sunĉelajn panelojn" sunelektra baterio.
Estas granda diferenco kun la startbaterio en via aŭto: en tiaj "lumelektraj
ĉeloj" la elektra energio ne estas konservata: nokte vi ne sukcesus lumigi
lampon :-(

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2009, 1:48:13 PM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Parolante pri energiaj aplikaĵoj oni diras "zonnecellen" (laŭvorte: 
sunĉeloj"). Pli klara vorto miaopinie estus "sunelektraj ĉeloj" laŭ analogio 
kun elektroĥemiaj ĉeloj (Ĉu ni ne preferu "ĥemelektrajn" ĉelojn?
Leo, bonvolu proponi liniojn.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Jan 20, 2009, 7:30:18 PM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
> kio pri "cxelo"

Law mi la lingvo ne igxas pli facila per aldono de la tioma nova
signifo, al tiu vorto kiu jam havas multajn. Uzi unu saman vorton
por pilo kaj reaktor(ar)o (fusx, ankaw dusenca), nu
elektrofabriko (generatoraro?).... mi ne volas pawsi la francan
kaj italan tiurilate. Duona watto da rekta kurento ja estas de alia
ordo (de grando) ol(?) duona megawatto de alterna kurento

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2009, 6:59:00 AM1/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
por pilo kaj reaktor(ar)o (fusx, ankaw dusenca), nu
elektrofabriko (generatoraro?).... mi ne volas pawsi la francan
kaj italan tiurilate. Duona watto da rekta kurento ja estas de alia
ordo (de grando) ol(?) duona megawatto de alterna kurento
Mi volus helpi, sed ne komprenas. Ĉu en ĉi tiuj frazoj sin kaŝas diskutendaj proponoj pri linioj?

Amike

Renato

Eduardo Trápani

unread,
Jan 21, 2009, 7:50:11 AM1/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
>> kio pri "cxelo"
>
> Law mi la lingvo ne igxas pli facila per aldono de la tioma nova
> signifo, al tiu vorto kiu jam havas multajn.

Kutime temas pri "radikoj", ne vortoj. Mi supozas ke la demandinto celis uzi ĉel- kiel parton de kunmetita vorto.

Oni ĉiam pensu pri radikoj, tio estas ĉefa malsamo inter esperanto kaj aliaj ĉefaj lingvoj.

Amike, Eduardo.

Leo De Cooman

unread,
Jan 21, 2009, 1:17:42 PM1/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Reenato skribis:
> Leo, bonvolu proponi liniojn.
___
La tempo mankas nun. Preparante respondon kaj serĉinte "lumelektra ĉelo"n  mi hazarde trovis:
en kiu estas aĵoj, kiuj verŝajne interesos bonlingvistojn. Sed mi bedaŭrinde ne havas la necesan tempon nun.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2009, 1:39:09 PM1/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
La tempo mankas nun.
Ni atendas vin!

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages