interesa kaj senpaga kurso pri reviviga lingvistiko

16 views
Skip to first unread message

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Aug 23, 2015, 9:56:54 AM8/23/15
to ED. BLdiskutlisto

Ĉi tiu estas tre interesa anglalingva MOOC (Massive Open On line Course) de profesoro Zuckermann, Universitato de Adelajdo, pri  revivigo de lingvoj:
> https://www.edx.org/course/language-revival-securing-future-adelaidex-lang101x

Jen respondoj de profesoro Zuckermann pri Esperanto, rekte en Esperanto.
Mia nomo estas Ghil’ad Zuckermann, mi estas el Israelo, kaj mi estas profesoro de la fako 'reviviga lingvistiko'. Reviviga lingvistiko studas lingvojn, kiujn oni revivigis post ilia fakta aŭ ŝajna morto, kaj aliajn lingvojn, kiuj estas mortantaj. La plej sukcesa ekzemplo de revivigita lingvo estas la moderna hebrea, kiun mi preferas nomi la israela. La nuna israela multrilate ne estas la formo, kiun ben Yehuda kaj la aliaj pioniroj celis – ĝi estas fakte hibrida lingvo kun la antikva hebrea kaj la jida kiel bazoj. Sed neniu povas nei, ke la projekto krei modernan komunan lingvon por la judoj loĝantaj en Palestino estis granda sukceso. Nun mi laboros en Adelajdo, kaj mi esperas apliki lecionojn, kiujn oni lernis en la rekreado de la israela, al aliaj lingvoj revivigotaj, ekzemple la Kaurna kaj aliaj aborigenaj lingvoj de Aŭstralio. Mia fako estas relative nova, kaj des pli interesa, kaj mi antaŭĝuas kunlabori kun aliaj lingvistoj en Aŭstralio.

Sed nun mi transiru al alia demando: kiel mia fako rilatas al aliaj lingvoj, kaj specife al Esperanto? Esperanto, kiel vi scias, celas doni al ĉiu homo komunan duan lingvon relative facile lerneblan pro sia reguleco. Sed estas evidente, ke la kreinto de Esperanto – Zamenhof, kiu cetere estis ankaŭ judo – vidis sian lingvon kiel nur la unuan paŝon al kreo de pli humana, pli kunlaborema, pli amika homaro.
Alivorte, Esperanto havas propran ideologion, ĝi estas pli ol lingvo. Ĝiaj uzantoj vidas en ĝi la lingvan elementon de la batalo por pli bona mondo. Kaj inter la celoj de tiu agado estas konservado de malgrandaj lingvoj. Onidire estas ankoraŭ proksimume 6000 (ses mil) lingvoj en la mondo, sed ĉiun duan semajnon unu el ili mortas.
Kial lingvoj mortas? Eble iliaj parolantoj mortas aŭ estas mortigitaj. Aŭ eble ili mortas pro tio, ke pli grandaj lingvoj mortigas ilin. Ekzemple, en Afriko la lingvo de edukado estas kutime iu eŭropa lingvo, la lingvo de la iamaj koloniaj mastroj: la franca, la angla, la portugala, kaj tiel plu. Se infanoj ricevas la impreson, ke la lingvo de la gepatroj estas duaklasa, senprestiĝa, ke ĝi ne havas literaturon, estas kompreneble, ke post ne tre longe tiu gepatra lingvo iĝos nur hejma ĵargono, pri kiu oni eble iom hontas. Povas esti, ke post unu plua generacio la senprestiĝa lingvo estas tute forgesita. Tio signifas, ke en la nuna mondo daŭre okazas la fenomeno de lingvocido.
Ĉu tio estas problemo? Ĉiufoje, kiam lingvo mortas, mortas ankaŭ homaj spertoj kaj konoj nesaveble. Ni volas konservi best- kaj plantspeciojn, kial ni ne konservu homajn lingvojn? Sed ŝajnas, ke la tendenco – lingvocido – estas nehaltigebla. Esperantistoj konscias pri tiu fenomeno, kaj asertas, ke ilia lingvo kontribuus al konservado de endanĝerigataj lingvoj.
Kial Esperanto, se ĝi fariĝus tutmonda dua lingvo, ne same mortigus aliajn lingvojn kiel aktuale la hispana, rusa, angla, kaj tiel plu? Esperantistoj havas respondon al tiu demando: ilia lingvo diferencas en tre grava maniero de ĉiuj naciaj lingvoj, ke ĝia ekzistokialo estas plenumi altruisman celon. Esperantistoj estas ĉiuj almenaŭ dulingvaj, kaj tre konsciaj pri la problemo de neegaleco en la nuna lingva strukturo de la mondo. Ni ne forgesu, ke granda parto de la homaro parolas hejme lingvon alian ol la nacia. La esperantistoj konsilas: hejme uzu vian hejman lingvon, en nacia kadro uzu vian nacian lingvon, en internaciaj rilatoj uzu Esperanton. Do esperantistoj kaj ni homoj, kiuj zorgas pri lingva revivigo, estas potenciale alianculoj: ni povas helpi unu la alian. Ankaŭ praktike esperantistoj povas doni gvidadon al ni, kiuj luktas por rekonstrui lingvojn. Kiel en la ekzemplo de la hebrea, ne eblas simple revivigi lingvon ekzakte tia, kia ĝi estis. Necesas elpensi multajn novajn vortojn por la moderna vivo, kiun la mortinta lingvo ne havis. Foje necesas eĉ draste modifi lingvostrukturojn. Esperanto estis antaŭ nelonge lingva projekto, ĝiaj uzantoj devis evoluigi la vortstokon en maniero plej efika por homoj el ĉiuj lingvoregionoj. Necesis krei vortarojn por la sciencoj, la komerca vivo, filozofio, sporto, literaturo, religio, kaj tiel plu. La israela devis trafari similan procezon. Mi kredas, ke ni revivigantoj povas multon lerni el la sistema laboro de esperantistoj, kaj eble esperantistoj povas ion lerni de niaj laboroj. Fine, ne ĉio pri Esperanto kaj aliaj planlinvoj (refoje, tio inkluzivas la israelan) estas solena kaj serioza -- oni povas ankaŭ ŝerci en tiuj lingvoj.

Ĉu vi aŭdis pri la franco, la germano, kaj la judo, kiuj ĉiuj suferis je laceco kaj soifo
- La franco diris: “Mi estas laca kaj soifa – mi devas havi vinon!”
- La germano diris: “Mi estas laca kaj soifa – mi devas havi bieron!”
- La judo pripensis kaj diris: “Mi estas laca kaj soifa – mi devas havi diabeton ...” ;-)
Ghil'ad http://www.facebook.com/ProfessorZuckermann 

Noël SIMONET

unread,
Aug 23, 2015, 11:01:05 AM8/23/15
to la-bona...@googlegroups.com
 
Jes , bone , sed iom ... "stufa" !
 
Dependas en la poto chu oni "bol"igas akvon kun legomoj aù chu oni "bol"igas akvon sola .
 
Lingvistiko estas tre interesa fako kompreneble kuraghiginda , tre gratulinda , histori profito dona kaj simile tiel pri hieroglifoj ghi estas despli kuraghiginda por ia gravega estonta eduko de la generacioj .
 
Amika saluto al nova laù mi tre sperta profesoro Zuckermann Esperantoparolantulo .
 
Oni relegos multe estonte pri tiu Aùstralija viro ghis oni preskaù chiuj multe konscias pri la "lingvocido" de la lingvoj , konoj , "duaklas"ecoj .
 
Noël
.
.
.
.
.
.
.
.
 
----- Message d'origine -----
Envoyé : dimanche 23 août 2015 15:56
Objet : (la bona lingvo) interesa kaj senpaga kurso pri reviviga lingvistiko
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages