Marcos:
| kokr·i → (am·rilat·e / seks·e) mal·fidel·i / tromp·i
Mi konsentas. Se ni havas du alternativojn, laŭ la nunaj grafikaj konvencioj devus esti “mal-fidel-i, tromp-i”.
Amike
Renato
Se ni havas du alternativojn, laŭ la nunaj grafikaj konvencioj devus esti “mal-fidel-i, tromp-i”.
Marcos:
| kokr·i → (am·rilat·e / seks·e) mal·fidel·i, (am·rilat·e / seks·e) tromp·i
Nun mi komprenas tion, kion vi volis diri. Eble via antaŭa skribo estas en ordo.
Amike
Renato
Mi tamen diru ke, opiniante min mem neekstremisma bonlingvano, mi
havas la impreson ke vortoj por gravaj, kernaj aspektoj de la homa
vivo tiel kiel la seks(em)eco ne devus esti arbitre limigitaj.
Se iu proponis kaj ekuzis tiun vorton, eble temis pri respondo al la
sentata bezono ke estu iu aparta vorto, ne simpla kunmetajho au
duvorta termino, por sin referenci al sufiche ofta homa sperto kiu
povas esti jen doloriga (por la viktimo, intense ghuiga, danghera,
emocia, ktp).
Jose' Antonio Vergara
Sed mi pensas, ke la simpla difino “sekse malfideli”, kiu troviĝas en PIV, ne sufiĉas por kapti la nuancojn de la vorto. Fakte, laŭ mia kompreno edzino kokras sian edzon, sed ne inverse. Estas en la vorto ankaŭ la ideo, ke la edzo estas senhonorigita aŭ humiligata pro la malfideleco de la edzino – tial oni kutime uzas ĝin nur pri viroj, ne pri virinoj; kaj tial, cetere, la vorto nun sonas tre eksmode, ĉar ĝi apartenas al pli frua moro. (Kompreneble, malfideleco ankoraŭ nun estas malaprobinda, sed ne plu estas tiu ideo, ke la honoro de la viro dependas de la virto de lia edzino.)
En la Tekstaro, mi trovis plurajn ekzemplojn el “Kruko kaj Baniko”, ekzemple:
Baniko fanfaronas:
— En mia vivo mi jam faris multajn kokritojn.
S-ino Baniko modeste diras:
— Sed mi faris nur unu.
Ĉi tiu ekzemplo, cetere, montras, ke ne nur la edzino sed ankaŭ ŝia amanto kokras la edzon.
Mi ja trovis unu ekzemplon el “Monato”, en kiu viro kokras virinon:
“Roza iom ĵaluzis kaj eĉ nun, kiam Bogdan estis kvardek-kvin-jara, ŝi eble kaŝe timis, ke Bogdan povus kokri ŝin.”
Sed tiu uzo ŝajnas al mi nekutima. Ĝi povus esti sekvo de la sekse nemarkita difino en PIV.
Ĉu do la vorto “kokri” aperu en “La Bona Lingvo”? Mi ne scias, sed ĉiuokaze necesas pli bone kompreni la vorton antaŭ ol serĉi anstataŭaĵojn.
Kore,
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: mercoledì 26 gennaio 2011 14.58
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) "kokri"
Jose' Antonio Vergara
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
| Do, mi opinias, ke fakte "kokri" devus koncerni ne nur virino.
Alie, prave estus bone proponi: "malfideli al".
Nu, en la itala kulturo la koncepto pri "kokrado" estas tre baza kaj tre utiligata en pluraj kampoj. Se aŭtomobila ŝoforo faras danĝeran malregŭlaĵon la norma insulto estas "kokrito", ekzemple!
Aliflanke ni ne havas vorton aparte por tio, kaj ni uzas "perfidi". Oni povas perfidi la patrujon kaj perfidi sian edzinon/edzon. En la parolata lingvo/dialektoj estas amaso da esprimoj ĝenerale uzantaj la figuron "fari/meti kornojn al iu".
Eble "perfidi" estas simila al "malfideli".
Amike
Renato
“Kokri” estas transitiva, kaj do devus esti anstataŭigata de ia ekvivalenta esprimo. Oni diras, ke virino kokras sian edzon, sed oni ne povas diri, ke ŝi malfidelas sian edzon. Eble la anstataŭiga frazo devus esti “malfideli al”.
Kara Renato,
Laux Esperanto-Japana Vortaro:
1) La edzino kokras la edzon.
2) Alia viro tra la edzino kokras la edzon.
Kial edzo ne povas "kokri" sian edzinon!?!
amike-komike
Masako
Mi proponas la jenan linion:
kokr·i → (am·rilat·e / seks·e) mal·fidel·i / tromp·i*
Kion opinias la aliaj? Ĉu ni entute havu linion pri "kokri", kaj se jes, ĉu kun "→" aŭ "~"? Ĉu la alternativo-listo estas plibonigebla?
kokr·i → (am·rilat·e) perfid·i, (seks·rilat·e) perfid·i
kokr·i → ({am·,seks·}rilat·e) perfid·i
Francisko:
| Eble indus alternative proponi "mal·fidel·" apud "perfid·".
Verŝajne ni alprokismiĝas al la fina linia venko.
Amike
Renato
| Eble indus alternative proponi "mal·fidel·" apud "perfid·".
Verŝajne ni alprokismiĝas al la fina linia venko.
kokr·i → ({am·,seks·}rilat·e) {perfid·i [iun], mal·fideli al [iu]}
kokr·i → ({am·,seks·}rilat·e) {perfid·i [sian edzon], mal·fideli al [sia edzo]}
>> Se iu proponis kaj ekuzis tiun vorton, eble temis pri respondo al la
>> sentata bezono ke estu iu aparta vorto, ne simpla kunmetajho au
>> duvorta termino,
Francisko:
> Tion legante mi indignante ghisplafone eksaltas : kunmetajho ja estas
> aparta vorto.
hehe, mi esperas ke vi ne batis vian kapon kontrau la plafono. Vi
kompreneble pravas: mi misis, dum videble mi celis la nocion "radiko".
Mi kaptu la okazon, petante pardonon ke mia dirajho tiom intense
indignigis vin, ke via baroka, pompa troigemo ja estas amuza, almenau
por mi.
Kaj kompreneble mi subtenas la uzon de la vorto "kokri", char
bonlingvismo ne necese egalas al radika minimumismo.
José Antonio