0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 31, 2011, 3:06:04 AM8/31/11
to Emilio Cid, la-bona...@googlegroups.com
Kara Emilio,

dankon pro la multa publikeco, kiun vi donis al la laboro de la grupeto en
"La bona lingvo"! Jen la posta peceto por la rubriko. La ĝeneralaj indikoj
jam estas tie kaj restas.

abĵur·i → ĵur·e mal·agnosk·i, for·ĵur·i
ablaci·o → for·ig·o, for·tranĉ·o
abnegaci·o [2oa] ~ for·ofer·o
abnorm·a → ne·norm·a
abol·i → nulig·i, forig·i (oficial·e)
abolici·i → nulig·i, forig·i (oficial·e)
aborigen·o → pra·loĝ·ant·o
abrog·i → eks·valid·ig·i, for·ig·i, nul·ig·i (parolante pri leĝo)
abrog·o → eks·valid·ig·o, for·ig·o, nul·ig·o (parolante pri leĝo)
abrogaci·i → eks·valid·ig·i, for·ig·i, nul·ig·i (parolante pri leĝo)
abrogaci·o → eks·valid·ig·o, for·ig·o, nul·ig·o (parolante pri leĝo)

Tre amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

Fra Simo

unread,
Aug 31, 2011, 3:42:36 PM8/31/11
to la-bona...@googlegroups.com


2011/8/31 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Kara Emilio,

dankon pro la multa publikeco, kiun vi donis al la laboro de la grupeto en
"La bona lingvo"! Jen la posta peceto por la rubriko. La ĝeneralaj indikoj
jam estas tie kaj restas.

abĵur·i → ĵur·e mal·agnosk·i, for·ĵur·i
ablaci·o → for·ig·o, for·tranĉ·o
abnegaci·o [2oa] ~ for·ofer·o
abnorm·a → ne·norm·a
abol·i → nulig·i, forig·i (oficial·e)
abolici·i → nulig·i, forig·i (oficial·e)
aborigen·o → pra·loĝ·ant·o
abrog·i → eks·valid·ig·i, for·ig·i, nul·ig·i (parolante pri leĝo)
abrog·o → eks·valid·ig·o, for·ig·o, nul·ig·o (parolante pri leĝo)
abrogaci·i → eks·valid·ig·i, for·ig·i, nul·ig·i (parolante pri leĝo)
abrogaci·o → eks·valid·ig·o, for·ig·o, nul·ig·o (parolante pri leĝo)
 
     En tiu malgranda tabelo okulfrape montrighas al mi, ke ni devus en la ssv-tabelo nur esceptokaze proponi pli ol unu fortradukajhon. Kiam la paragrafkapa vorto povas havi du au kelkajn signifojn, al kiuj respondu malsamaj fortradukajhoj, ni tiujn
devus apartigi kaj aparte klarigi.
     Ekzemple, mi volonte forigus tion, kion chi-supre mi flave signas.
     Pri "abol(ici)/i". shajnas al mi, ke leghon oni nuligas, sed ke moron oni chesigas. Tion precizigi estus utile.
     Oni ja devas havi paragrafon pri "abnegaci/o", sed "for/ofer/o" shajnas al mi erariga, char (for)ofero estas faro, sed
abnegacio estas eco de la faro au de la faranto.
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Aug 31, 2011, 4:49:49 PM8/31/11
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Francisko, pro via atenta trarigardo de la senditaj linioj. Por ke vi faru utilan laboron, estus oportune analizi la postajn dek liniojn en nia paĝaro (kiujn mi devos sendi post 15 tagoj) kaj proponi la modifojn en ĉi tiu listo.

 

Amike

 

Renato

 

Fra Simo

unread,
Sep 2, 2011, 12:05:38 PM9/2/11
to la-bona...@googlegroups.com

     Jen kelkaj komentarioj (post kiuj la fina redaktoro ankorau devos iom labori !) pri la iom pli ol dek sekvantaj paragrafoj :
Abruz·o → Abruc·o

Abruz·o·j → Abruc·o

     Mi volonte preterlasus la paragrafo(j)n pri "Abruz·o(·j)", unuflanke pro tio, ke temas pri geografia nomo, aliflanke pro tio, ke mi forte dubas pri la trafeco de la proponata korekto.

absolv·i [zam] ~ pek·liber·ig·i, mal·kondamn·i
     Estu "", ne "~" !

acerb·a → (en la senco ĥemia,  pri fruktoj kaj similaj) acid·(et·)a; (en la senco sintena inter homoj) akr·a, mal·mild·a, mal·delikat·a
     La unua senco ne estas prihhemia (t. e.  ne rilatas al atomoj kaj molekuloj), sed rilatas al la gusto, au, pli precize, al impreso enbushe lasata de fruktoj kaj similaj : sufichus skribi : "(pri fruktoj kaj similaj)" au, pli bone : "(pri gusto de fruktoj kaj similaj)".
     La traduko per "acid(et)a" shajnas al mi malghusta. Almenaue, ghi ne bone respondas al la NP-a difino, lau kiu, se mi ghuste komprenas, io "acerba" faras impreson, ke kuntirighas la histoj kaj kvazaue malvastighas la busho. Se ni ne trovos ion pli bonan, ni preferu tion, kion oni trovetas che Grosjean-Maupin : "acid(eg)a", el kio mi proponus "acid·eg·a". Eble teorie pli ghusta estus io simila al "bush/(o/)kun/tir/a" ("buŝ·o·kun·tir·a"), sed chu tio estus facile glutebla de la legontoj ?
     La interkrampajho "en la senco sintena inter homoj" shajnas al mi malfacile komprenebla. CHu ne estus pli klara io pli simpla, eble io simila al : "pri sinteno al aliaj homoj" ?  Lau mia kompreno de la vorto (t. e.  de la franca vorto "acerbe" <aserb'>), pli ghusta estus : "pri  alparolmaniero". Al "mal·delikat·a" mi preferus "abruptt·a" (se ni post repripenso konkludus, ke "abrupt/a" estas rekomendinda), au nenion.

acidometr·o → acid·o·mezur·il·o, acid·ec·mezur·il·o
     Per tia aparato oni ne "mezuras acidon" (al kiu el la ecoj de acido tio rilatus ?), sed, se mi ghuste komprenas, oni mezuras la acidecon de iu fluidajho.

adher·i → al·glu·iĝ·i
adher·a → al·glu·iĝ·a, glu·a

adjekt·o ~ adverb·aĵ·o

adjektiv·o [fun] ~ a·vort·o, kvalit·vort·o, ec·o·vort·o
     Uzo de "kvalit·" chi tie shajnus al mi danghera per tio, ke ghi plifortigus la emon al erara egaligo de "kvalit/o" al "ec/o" : kvalito estas, lau trafa difino en la NPIV, "grado de boneco" (la unua difino de "kvalit/o" en tiu vortaro estas malghusta : ghi taugus por unu el la signifoj de la franca "qualité", sed ne por tiu, kiun transprenis Esperanto). Pri iu kvalito oni devas diri, ke tiu estas "(mal)bona" au "(mal)alta".
     Por klarigi, kial "
ec·o·vort·o" min ne plene kontentigas, mi bezonus eble paghon. Tial mi ne insistos por ghia forigo, krom se vi speciale tion petos.

adjudik·i → anonc·i konkurs·o·n (laŭ la difino en PIV); kontrakt·e komisi·i (transdoni la laboron); al·juĝ·i (decidi pri la transdono)
     Difino per "anonc·i konkurs·o·n" taugus por verbo ne-transira, char apud ghi jam ne povas veni akuzativa komplemento.
     La interkrampajho "(laŭ la difino en [la] PIV)" estis utila en la interkonsilighado inter la anoj de "la-bona-lingvo", sed ghi ne havas sian lokon en ssv-paragrafo, kaj ech malpli en Facila Vento. Sendi ties leganton al alia vortaro estas iasence malhoneste. Anstataue oni devas interkrampe precizigi la normalajn kuntekstojn. Mi ne scias, chu taugus la jeno : "anonc·i [au, eble pli bone : "mal·ferm·i"] konkurs·o·n por kontrakto pri (iu farota laboro au liverado)".
     SHajnas al mi ke tiu unua fortradukajho kaj tiu signifo, al kiu ghi respondas, ne estas eblaj samtempe kiel la du poste prezentitaj. CHu efektive la malbonlingvanoj uzas la verbon "adjudik/i" en tri malsamaj, samlingve ne eblaj manieroj ?  Cetere, ankau tie la interkrampajhoj estas malklaraj : pri kiu "laboro" temas ?

adjunkt·o [zam] ~ help·ofic·ist·o, asist·ant·o
     Kvankam "asist/ant/o" (au, eble, nur "asistant/o" !) estas Zamenhofa, mi ne konvinkighis pri rekomendindeco de "asist/i" (nek de "asistant/o").

administraci·o → administr·ej·o, administr·ant·ar·o, administr·a sistem·o; (en la senco de usona registaro) reg·ist·ar·o, administr·ad·o
     Mi ne komprenas, kial "administr·ad·o" venas fine de la paragrafo kaj ne komence.

administrator·o [zam] → administr·ant·o, administr·ist·o

adolesk·ant·o ~ kresk·ant·o, dek·kelk·jar·ul·o, matur·iĝ·ant·o, plen·kresk·ant·o, jun·ul·o

adolesk·i  ~ plen·kresk(-ad)-i, (seks·e) maturi·iĝ·i, jun·i

adolesk·o  ~ kresk·aĝ·o, plen·kresk·ad·o, (seks·a) matur·iĝ·o, matur·iĝ·aĝ·o, jun·ec·o

adolesk·ul·o  ~ kresk·ant·o, dek·kelk·jar·ul·o, matur·iĝ·ant·o, plen·kresk·ant·o, jun·ul·o
      En chiuj kvar fojoj nepre devas esti "", ne "~".
     Al "matur·iĝ·", mi preferus "vir·iĝ·".
     Anstatau "plen·kresk·" devas esti "plen·kresk·ul·iĝ·".

adolt·o → plen·kresk·ul·o, plen·kresk·int·o

2011/8/31 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Dankon, Francisko, pro via atenta trarigardo de la senditaj linioj. Por ke vi faru utilan laboron, estus oportune analizi la postajn dek liniojn en nia paĝaro (kiujn mi devos sendi post 15 tagoj) kaj proponi la modifojn en ĉi tiu listo.

     "Dankon pro" → "Dankon por"
___________________________

renato corsetti

unread,
Sep 4, 2011, 7:44:44 AM9/4/11
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

|   Abruz·o → Abruc·o

 

|   Abruz·o·j → Abruc·o

 

|   Mi volonte preterlasus la paragrafo(j)n pri "Abruz·o(·j)", unuflanke pro tio, ke temas pri geografia nomo, aliflanke pro tio, ke mi forte dubas pri la trafeco de la proponata korekto.

 

Dankon, Francisko! Mi forprenas tiujn liniojn el la listoj de Simplaj Samsignifaj Solvoj kaj transportas ilin aliloken, http://www.bonalingvo.org/index.php/Propraj_nomoj_asimilitaj. Efektive temas nur pri erareto de italaj esperantistoj. Ne dubu forte aŭ malforte. La elparolo de la nomo de tiu itala regiono estas “abruco”.

 

Amike

 

Renato

 

renato corsetti

unread,
Sep 4, 2011, 7:46:37 AM9/4/11
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

|   absolv·i [zam] ~ pek·liber·ig·i, mal·kondamn·i

|   Estu "", ne "~" !

 

Por tia ŝanĝo ni aŭdu la opiniojn de la ceteraj.

 

Amike

 

Renato

renato corsetti

unread,
Sep 4, 2011, 8:02:30 AM9/4/11
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko, mi akceptis multajn el viaj sugestoj. Por la plej pezaj, ekzemple:

|   En chiuj kvar fojoj nepre devas esti "", ne "~".

 

Vi devus havi la subtenon de aliaj listanoj.

 

Dankon!

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages