rojalt-o

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 30, 2011, 7:44:59 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Indas havi vorton por tiu nocio, sed miaguste prefere ne cxi tiun. Mi
sxatus unue kolekti solvojn el aliaj lingvoj - la nederlanda cxi
punkte uzas la anglan vorton.

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Leo De Cooman

unread,
Oct 31, 2011, 12:01:15 PM10/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 31/10/2011 0:44, ro-esp schreef:

> Indas havi vorton por tiu nocio, sed miaguste prefere ne cxi tiun. Mi
> sxatus unue kolekti solvojn el aliaj lingvoj - la nederlanda cxi
> punkte uzas la anglan vorton.

Mi proponas "koncesipago/ koncesikompenso"

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Oct 31, 2011, 8:07:09 PM10/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Por mi rojalty estas kiam iu skribas ekzemple kanton, kaj
kantisto/muzikisto pagas al la verkinto, por la rajto perlabori monon
per la kanto.La pago nomatas "royalty".
Do, mi emas sercxi en la regiono de uzpago, uzkompenso...

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Oct 31, 2011, 8:35:02 PM10/31/11
to la bona lingvo
En la Hispana, ni uzas la vorton "regalía", kies difino estas:
partopreno je la enspezoj au fiksita kvanto, kion oni pagas al la
posedanto de rajto intershanghe al rajto uzi ghin. La vorto estas
ghenerale uzate je la pluralo, t.e. "regalías".
Do, oni povas uzi la vorton por esprimi pagon farita al autoro de
verko, kanzono, k.t.p. por uzi sian kreajhon; Ghi ankau estas uzata
por la pago farita de komapanio por uzi la marko au vendi varojn de
alia kompanio.
Do mi proponas:
uzpago
uzkompenso
Amike, Luis Raudón.

Antonio De Salvo

unread,
Nov 1, 2011, 5:41:56 AM11/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Luis Ignacio Raudón Uribe:

>En la Hispana, ni uzas la vorton "regalía", kies difino estas:
partopreno je la enspezoj au fiksita kvanto, kion oni pagas al la
posedanto de rajto intershanghe al rajto uzi ghin. La vorto estas
ghenerale uzate je la pluralo, t.e. "regalías".
>Do, oni povas uzi la vorton por esprimi pagon farita al autoro de
verko, kanzono, k.t.p. por uzi sian kreajhon; Ghi ankau estas uzata
por la pago farita de komapanio por uzi la marko au vendi varojn de
alia kompanio.

En la mezepoka itala lingvo, "regalia" (el "regale", adjektivo laux la latina vorto rex-regis = regxo), estis uzata gxuste en la senco "royalty", do "pago sxuldata al regxo/ suvereno"; sed nuntempe neniu italo komprenus gxin en tiu senco, des malpli kiel "procentajxo, tantiemo".
En la nuntempa itala lingvo, ja, "regalia" signifas simple "donaco", kaj plejofte kun malsxata senco (trinkmono, ecx sxmirmono), tiel ke se oni donus al mi ion kiel "regalia" mi ofendigxus.
Jen plia ekzemplo, kiel ofte vortoj kiuj sxajnas "internaciaj" povas kasxi kaptilon.
Gxis
Antonio
P.S.: en la nuntempa itala lingvo, oni uzas simple la vorton "diritto" (= rajto), en plurala formo ("diritti" = rajtoj), eventuale kun aldona klarigo laux la speco (diritti di sfruttamento = rajtoj pro ekspluatado; diritti di brevetto = rajtoj pro patento; diritti d'autore = auxtoraj rajtoj).


Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2011, 1:56:36 PM11/2/11
to °listo 'lbl'
Ji Yingeng:

tantiemo (1)(企qi业ye董dong事shi等deng的de)利li润run分fen配pei额e,抽chou头tou (2)(出chu版ban者zhe付fu给gei作zuo者zhe的de)版ban税shui
             ( lau ESPERANTO-ĈINA VORTARO)
En la ESPERANTO-ĈINA VORTARO ne estas la vorto rojalto.

Dankon, Ji Yingeng.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Renato Corsetti

unread,
Nov 15, 2011, 12:23:19 PM11/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
Iom trankviliĝis la diskutoj pri rojalt-o.

Mi enskibus la linion:

rojalt-o --> uz-pag-o, util-ig-pago, uz-rajto, posed-rajto

Bonvolu kritiki ĝin.

Amike

Renato

PS. Nenio estas decidita pri "tantiemo"

Andrea Fontana

unread,
Nov 15, 2011, 6:32:34 PM11/15/11
to la bona lingvo
Ne Ronaldo.
Mi spertas pri muziko kaj pri pago al la auxtoroj (mi estas auxtoro).
En la muzika kampo royalty estas tute alia afero. Gxenerale oni en EO
uzas la vorton tantiemo.
Kio, pri kio vi parolas, ne estas royalty, sed pago de la auxtorrajtoj
kaj de la eldonejaj rajtoj.

Andrea Fontana

unread,
Nov 15, 2011, 6:20:19 PM11/15/11
to la bona lingvo
Kara Renato,
pri posed-rajto mi malkonsentas, cxar tiu vorto kovras neniun el la
signifoj de la angla "royalty".
Posedrajtoj estas alia afero. Ekzemplo pri posedrajto estas la rajtoj
pri intelekte posedo, do la auxtorrajtoj kaj la eldonejaj rajtoj;
vidu: nek por auxtorrajtoj nek por eldonejaj rajtoj oni uzas la vorton
"royalty", kiu estas pago por ekspluati ekonomie ion.
Utiligpago sxajnas al mi senutile malsimpla: pago por igi ion utila...
Uzpago estas iomete akceptebla, sed gxi ne estas la plej trafa
esprimo.
Uzrajto estas io alia: gxi estas la rajto akirita post la pago de
royalty, Royalty estas pago, ne rajto.

Resume, miaopinie la plej trafa kunmetajxo estas ekspluatrajto.
Gxi trafegas por cxiuj uzoj de la vorto "royalty"
(male, uzrajto ne bone tauxgas por la pago por la rajto eltiri nafton
el la grundo: tie oni ne pagas rajton uzi nafton, sed la ebleco
ekspluati ion; tute similas la aferoj pri internaciaj patentoj aux por
la mastroj de muzikdiskoj).
> renato.corse...@esperanto.it

Leo De Cooman

unread,
Nov 16, 2011, 2:08:14 PM11/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 15/11/2011 18:23, Renato Corsetti schreef:

> rojalt-o --> uz-pag-o, util-ig-pago, uz-rajto, posed-rajto

Legante "posedrajto" mi pensas ekzemple pri la rajto posedi pafilon. Sed
tio verŝajne ne estas la signifo de "rojalto".
Mi kredis, ke "rojalto" estas monsumo pagenda aŭ pagata por rajti uzi
ion, sed ne la rajto mem. Tamen mi tute ne estas specialisto pri tiaj
aferoj.

Amike salutas Leo

Andrea Fontana

unread,
Nov 16, 2011, 7:51:38 PM11/16/11
to la bona lingvo
En mia lasta letero mi skribis:
"Resume, miaopinie la plej trafa kunmetajxo estas ekspluatrajto."

Pardonu min: temas pri fuŝo. Mi celis diri "ekspluatPAGO"...

Por klarigi ion eble ne tro klara, mi klarigu ke en la muzika mondo
royalty ne estas pago por ekspluati la laboron intelektan (tio estus
la pago de axtorrajtoj), sed pri pago por ekspluati la mastrumon de
disko. Ĝi estas pagata al la produktistoj de la mastrumo (la
produktistoj), ne al aŭtoroj.
Kun Vinilkomso, parolante pri tiaj aferoj, ni ĉiam uzis la vorton
"tantiemo".
Rojalto aŭ Ekspluatpago ŝajnas al mi pli taŭgaj (la unua pro la 15a
regulo, la dua pro ĝia kunmetiteco).

Harri Laine

unread,
Nov 17, 2011, 4:43:46 AM11/17/11
to la-bona...@googlegroups.com

> rojalt-o --> uz-pag-o, util-ig-pago

Tiuj ŝajnas bonaj. Mi nur demandas: Ĉu ne temas pri licencpago
aŭ licencrekompenco, eventuale licencprocentaĵo?

Eble pli eleganta estus iu plurvorta esprimo. Ankaŭ "utiligo" kaj
"uzorajto" ŝajnas trafaj, "ekspluaton" mi ial volus eviti. En
"koncesio" efektive okazas fordono de io konkreta, ekz.
teritorio aŭ grundo, por ies utiligo, tial "koncesipago" taŭgus
nur en kelkaj okazoj.

Alia afero estas tio, ke estas malutile meti en la ssv-liston
vortojn, kiujn neniu vere uzas, ekz. "rojalto". La liston iuj
uzas ankaŭ por pravigi strangajn vortojn kun strangaj signifoj,
ekzemple dirante, ke per troviĝo de iu vorto en la listo "ili
[= kelkaj elstaraj esperantistoj] efektive agnoskas la ekziston
kaj seriozecon de tiu neologismo".

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2011, 5:23:45 AM11/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
>   Alia afero estas tio, ke estas malutile meti en la ssv-liston vortojn, kiujn neniu vere uzas, ekz. "rojalto". La liston iuj uzas ankaŭ  por pravigi strangajn vortojn kun strangaj signifoj, ekzemple dirante, ke per troviĝo de iu vorto en la listo "ili  [= kelkaj elstaraj esperantistoj] efektive agnoskas la ekziston
kaj seriozecon de tiu neologismo".

Tion mi ne estus imaginta. Eĉ se ni aldonus mallongigon [annr] = aparte naŭza nova radiko, tio verŝajne eĉ pli instigus homojn valorigi ilin.
Eble pri "rojalto" ni atendu iomete.

Amike

Renato

Harri Laine

unread,
Nov 17, 2011, 5:57:23 AM11/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 17.11.2011 12:23:

> Tion mi ne estus imaginta. Eĉ se ni aldonus mallongigon [annr] =
> aparte naŭza nova radiko, tio verŝajne eĉ pli instigus homojn
> valorigi ilin.

Mi forgesis doni la fonton de mia cito:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Ka%C5%AD#La_Bona_Lingvo

sub la titolo "La Bona Lingvo". Ĝi ne estas la sola tia noto,
kiun mi vidis, sed nur ĉi tiun mi memoras. Kaj jes, "kaŭ"
estas fakte "aparte naŭza nova radiko".

Amike
Harri

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 18, 2011, 5:54:55 AM11/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:

la vorto "rojaltio" nauzas min, sed la vorto "ekspluatpago" tute ne
plachas al mi, char "ekspluati" havas kroman signiferon de malboneco.
Mi proponas simple "uzpago".
Amike, Marcel.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Andrea Fontana

unread,
Nov 18, 2011, 6:35:02 PM11/18/11
to la bona lingvo
Saluton Marcel.

"Uzpago" estas malgxusta alternativo al la (15regule pravigebla)
"rojalto".
Naftokompanio ne pagas por "uzi" la nafton, sed per ekspluati terenon
en kies profundoj ja estas nafto, ja por eltiri nafton el gxi.

Tie cxi ne temu pri sxato aux nesxato, sed pri trafeco aux ne trafeco
de la vortoj, cxu ne?
"Rojalto" ja signifas pago por ekspluati eknomie ion posedatan de
aliuloj...
Elekto de kunmetismaj alternativoj al neologismoj estu signife trafa,
cxu ne?
Alie, "tantiemo" kaj "rojalto" tute bone kaj suficxus...

Amike
Ancxjo.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages