kogna

15 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jun 10, 2012, 7:26:14 AM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi bezonis tradukon de "kogna disonanco" kaj mi decidis prezenti tion kiel "intelekta dissonado" au - pli bone eble -
"intelekta dissoneco".
En SSV mi vidas malantau kogna nur "kona".
Mi proponas aldoni "intelekta" kaj eble kun la speciala aldono:
"kogna disonanco" --> "intelekta dissoneco".
 
Johan

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2012, 12:33:38 PM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
>   Mi proponas aldoni "intelekta"
Mi pretus por tio, kvankam "kona" aŭ "ekkona" estus pli preciza. Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato

PS. "konga" estas vorto aparte ŝatata d etiuj, kiuj ne volas esti komprenataj.
--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Jun 17, 2012, 3:56:17 PM6/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi jam antaŭ iom da tempo listigis "kogna" en mian liston de SSV-linioj, kiujn mi volas iam pridiskuti ĉi tie. La problemo por mi estis, ke la alternativo "kona", kiun donas la SSV-linio, ne taŭgas por alternativo al la esprimo "kogna scienco", kiu ŝajnas al mi unu el la plej oftaj esprimoj en kiuj la radiko "kogn/" estas efektive uzata.

Mi ĵus legis la difinojn de "cognitive science" kaj "Kognitionswissenschaft" en la koncernaj Vikipedioj, kaj el tiuj konkludis, ke "mensoscienco" estas tute taŭga traduko de ĉi tiuj du esprimoj. Do laŭ mi ni havu apartan linion pri tio:

kogn·a scienc·o → mens·o·scienc·o

Laŭ mi solvo kun "mens/" ankaŭ eblas por la esprimo, per kiu Johan komencis ĉi tiun fadenon ("kogna disonanco"). Leginte diversajn tiutemajn Vikipediajn artikolojn en la angla kaj germana, mi pensas ke taŭga Esperantigo povus estis "mensa malharmonio". Pro tio mi opinias ke ni aldonu "mensa" al la alternativoj de "kogna", eble eĉ al la unua pozicio.

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Jun 18, 2012, 2:51:10 AM6/18/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi subtenas la proponon de Marcos uzi por la nocioj "kogna scienco" kaj "kogna disonanco" esprimojn kun "mensa".
 
Nur mi preferas teni por mensa disonanco unu el la vortoj kiuj pli bone elvokas la sonan aspekton.
Ankau en la nacia esprimo mi "audas" tiun muzikecon. Estus perdo ne esprimi tion en Esperanto.
"Malharmonio" en miaj oreloj estas pli stato ol okazajho.
Cetere ne temas pri la malo de "harmonio", sed pri "malkuneco" au "diseco".
Do mi proponas mensa dissonajho respektive mensa dissoneco. 
 
Amike,
Johan
 
----- Original Message -----
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Jul 24, 2012, 7:06:40 AM7/24/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉar de longa tempo ĉesis la diskuto pri tiu radiko, mi nun rearanĝis niajn linion tiel:

kogna

kogn·a → mens·a, kon·a
kogna scienco
kogn·a scienc·o → mens·o·scienc·o

Amike

Renato
--

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Aug 11, 2012, 11:52:28 AM8/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Instige pro la retraktado au fintraktado de "kogna",  mi shatas ankau retrakti la plej taugan de "cognitive dissonance".
Pri tio mi antaue proponis: mensa dissonajho respektive mensa dissoneco.
Tiu faka termino estas precize same esprimata en la germana kaj interalie chiuj latinidaj lingvoj.
La signifo de dis- en la fontolingvoj estas aparta, sed kun la apudsignifo ne kohera, ne konforma.
Estas oportune ankau en Esperanto gardi tiun internacian uzadon, prefere ol traduki ghian al "mensa malharmonio",
kio povus pensigi al perturbo au al io simila. Lau mi ne plej bona traduko estas mensa dissonajho, se oni parolas pri iu speciala kazo de du informajhoj,
kiujn la menso malfacile kune akceptas kaj/au integras kaj mensa dissoneco, se oni parolas pri la fenomeno au stato de la menso mem.
Oni povus kompreneble enpreni tiun specialan terminon ankau en regulo sub disonanco.
 
Johan Derks, sociologo
--

Renato Corsetti

unread,
Aug 11, 2012, 1:27:57 PM8/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   Lau mi ne plej bona traduko estas mensa dissonajho, se oni parolas pri iu speciala kazo de du informajhoj,
kiujn la menso malfacile kune akceptas kaj/au integras kaj mensa dissoneco, se oni parolas pri la fenomeno au stato de la menso mem.
Oni povus kompreneble enpreni tiun specialan terminon ankau en regulo sub disonanco.
Nun ni havas la linion:

disonanc·o → mis·harmoni·o, mis·akord·o, (muzike) dis·son·ec·o, dis·son·aĵ·o.

Mi iom cerbumas ĉu ni povas doni al la prefikso "dis-" tiun signifon. Kion opinias la aliaj?

Johan Derks

unread,
Aug 11, 2012, 2:40:18 PM8/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kiun signifon?
dis = malapud, aparta
 
Temas pri tio, chu oni povas kompreni, ke la radiko "son" en "mensa dissoneco/ajho" estas uzata figure
(same kiel en dekoj da lingvoj tutmonde).
 
Amike,
 
Johan
----- Original Message -----
Sent: Saturday, August 11, 2012 7:27 PM
Subject: (la bona lingvo) kogn-a

--

Leo De Cooman

unread,
Aug 12, 2012, 8:07:54 AM8/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/08/2012 19:27, Renato Corsetti schreef:
Nun ni havas la linion:

disonanc·o → mis·harmoni·o, mis·akord·o, (muzike) dis·son·ec·o, dis·son·aĵ·o.

Mi iom cerbumas ĉu ni povas doni al la prefikso "dis-" tiun signifon. Kion opinias la aliaj?

En PIV troviĝas 4 neanalizeblaj vortoj, kiuj finiĝas per "sonanc": asonanco, disonanco, konsonanco, resonanco.
En fiziko kaj teĥniko "resonanco" estas gravega koncepto. En simplaj fizikaj sistemoj temas pri kunvibrado de io pro vibroj estigataj per io alia je certa vibronombro (fizikistoj kaj teĥnikistoj parolas pri "frekvenco")
"Disonanco" iel rilatas al tiu "resonanco"

Multaj matematikaj kaj fizikaj terminoj havas finaĵon "anc", kiun PIV indikas kiel ian specialan sufikson.

Amike salutas Leo



Renato Corsetti

unread,
Aug 12, 2012, 9:13:22 AM8/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


|  En PIV troviĝas 4 neanalizeblaj vortoj, kiuj finiĝas per "sonanc": asonanco, disonanco, konsonanco, resonanco.

Bone. Ni, do traktu ilin kune. Kiu volas provi proponi fortradukojn, se tiuj vortoj estas fortradukindaj?

Amike

Renato

Johan Derks

unread,
Aug 12, 2012, 12:17:21 PM8/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo: "Disonanco" iel rilatas al tiu "resonanco"

Chu vi sugestas, ke char resonanco, se temas pri vibrado, estas vershajne akceptenda lau la 15a regulo, ankau disonanco devas esti akceptita?
Chu vi sugestas, ke bonlingvanoj apliku, kiel PIV, la 15an regulon al "specialaj sufiksoj", kio ajn tio signifu?
 
Amike,
 
Johan

Leo De Cooman

unread,
Aug 13, 2012, 4:14:40 AM8/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 12/08/2012 18:17, Johan Derks schreef:
Leo: "Disonanco" iel rilatas al tiu "resonanco"

Chu vi sugestas, ke char resonanco, se temas pri vibrado, estas vershajne akceptenda lau la 15a regulo, ankau disonanco devas esti akceptita?

Tion mi ne sugestas. Mi eble ne bone komprenas la 15an regulon.
Chu vi sugestas, ke bonlingvanoj apliku, kiel PIV, la 15an regulon al "specialaj sufiksoj", kio ajn tio signifu?

Ankaŭ tion mi ne sugestas.

Mi simple serĉis en PIV la vortojn, kiuj enhavas la vorteron "sonanco", ĉar tio eventuale povus helpi en la serĉado de fortraduko.
Fakte estas nur 3 vortoj (disonanco, konsonanco kaj resonanco), kiuj interesas nin, ĉar la cetera vorto "asonanco" estas oficialigita.

Cetere tiu "sonanco" ŝajnas iel (prave aŭ malprave) analizita en PIV kiel son-anc-o, ĉar PIV aparte mencias "radikon" -anc-

Eble ni iam sukcesos trovi la veran sencon de "ance" aŭ eĉ fortradukon por ĝi, kaj tiel trovi fortradukon por la 3 menciitaj -sonancoj.  Mi simple celis kontribui skribante ideojn.

Amike salutas Leo




Renato Corsetti

unread,
May 9, 2014, 5:49:36 AM5/9/14
to la-bona...@googlegroups.com
Pro teĥnikaj kialoj (la sistemo informis pri la troa longeco de la paĝo) mi dividis la litero P al P1 kaj P2.
Se vi volas vidi, iru al http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_P .

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Renato Corsetti

unread,
May 9, 2014, 5:57:06 AM5/9/14
to la-bona...@googlegroups.com
Repreno de tre malnova neniam respondita mesaĝo de Leo, kiu invitis doni fortradukojn:

asonanc-o (en poezio) --> sam-son-ec-o, sam-son-aĵ-o
disonanco --> mis son ad o, mal harmoni o
konsonanco --> sam-son-ec-o
resonanco --> kun-vibr-ad-o

Kion vi pensas?

Antonio De Salvo

unread,
May 9, 2014, 9:09:11 AM5/9/14
to la-bona...@googlegroups.com

 

Asonanco havas du signifojn:

1-      (pli kutime) kvazauxrimo, kun egalaj vokaloj sed malsamaj konsonantoj;

2-      ripetado de samaj vokaloj interne de frazo.

Ekzemplo de la unua tipo:

 

Teron, metalon tiu ne manĝemos,

lin nutros amo, saĝo, virto brila

105      inter Feltro kaj Feltro li loktenos.

(Dante, Infero, 1, 103-105, trad, Kalocsay

(estas multe da tiaj asonancoj en la kalocsaja traduko, precipe kiam la rimo estas inter “cx” “gx” kaj “sx”).

 

Mi ne parolus pri “sonegaleco” aux “samsoneco”, sed pri “sonsimileco” aux “kvazauxrimo” en la unua kazo, kaj “sonripetado” en la dua.

 

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 9 maggio 2014 11:57
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) asonanc-o, disonanc-o, konsonanc-o, resonanc-o (estis. kogn-a)

--

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
May 9, 2014, 9:22:59 AM5/9/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|    Mi ne parolus pri “sonegaleco” aux “samsoneco”, sed pri “sonsimileco” aux “kvazauxrimo” en la unua kazo, kaj “sonripetado” en la dua.

En ordo, laŭ mi!

Marcos Cramer

unread,
May 9, 2014, 9:48:59 AM5/9/14
to la-bona...@googlegroups.com
En SSV:_P1 nun mankas la klariga alineo, kiu estu supre kaj malsupre sur ĉiu paĝo de SSV.

Ĉu la apartigo estis nepra, aŭ ĉu la sistemo simple informis vin ke povus esti bona ideo apartigi la paĝon pro ĝia longeco? Mi scias ekzemple ke antaŭe oni en Vikipedio evitis tro longajn paĝojn ĉar ili povis kæŭzi problemoj al redaktantoj kun malnovaj retumiloj. Sed ĉar vi ĉiuokaze estas la sola redaktanto de SSV, la sola grava afero estas, ke la longeco ne kaŭzu problemon ĉe vi. Se la apartigo ne estas nepra, mi preferus se vi evitus ĝin.

Amike,
Markos


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
May 9, 2014, 10:30:38 AM5/9/14
to la-bona...@googlegroups.com

Markos:

 

|   En SSV:_P1 nun mankas la klariga alineo, kiu estu supre kaj malsupre sur ĉiu paĝo de SSV.

Tion mi povas meti senprobleme.

|   Se la apartigo ne estas nepra, mi preferus se vi evitus ĝin.

 

Mi nur reagis al informo de la sistemo, kiu esence diris ke preter iu longeco de 32 kelkaj serĉiloj havas problmeojn konservi la ŝanĝojn kaj ke ni estas je 37.

 

Mi ne scias, kion fari.

 

Amike

 

Renato

 

Marcos Cramer

unread,
May 9, 2014, 10:44:01 AM5/9/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi nur reagis al informo de la sistemo, kiu esence diris ke preter iu longeco de 32 kelkaj serĉiloj havas problmeojn konservi la ŝanĝojn kaj ke ni estas je 37.

 

Mi ne scias, kion fari.


Laŭ mi temas pri la sama problemo, pro kiu antaŭe oni limigis la longecon de Vikipediaj artikoloj. Nun oni jam de jaroj ne plu faras tion, ĉar modernaj retumiloj tute ne havas tiun problemon. Do laŭ mi vi simple povas ignori tiun mesaĝon de la sistemo kaj reunuigi la paĝon SSV:_P.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
May 9, 2014, 11:07:40 AM5/9/14
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Do laŭ mi vi simple povas ignori tiun mesaĝon de la sistemo kaj reunuigi la paĝon SSV:_P.
Bone. Unue mi provos paroli kun la zorganto de la retejo por vidi kiom ofte li savas la tuton.

Amike

Renato


Pjer

unread,
May 10, 2014, 12:37:51 PM5/10/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Ankau mi konsentas, tamen pri konsonanco ni povus pri muziko aldoni: sonakordo, kaj
pri resonanco, necesus aldoni al kunvibrado la vorton: sonampleksigo aŭ sonampleksado.
Fakte, kiam en fiziko oni parolas pri resonanco, ofte okazas kresko de daŭro aŭ intenso de la sono.
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
May 10, 2014, 4:04:28 PM5/10/14
to la-bona...@googlegroups.com
Post la konsiloj de Antonjo kaj Pjer ni estas en ĉi tiu situacio:

asonanc-o --> son-simil-ec-o, kvazaŭ-rim-o, son-ripetado
disonanco --> mis-son-ad-o, mal-harmoni-o
konsonanco --> sam-son-ec-o, son-akord-o
resonanco --> kun-vibr-ad-o, son-amplek-ig-o

Ĉu en ordo?

Amike
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages