>
>> Chu do la itala "poltrona", alie ol la hispana "poltrona" povas
>> nomi chian ajn "fotelon", au ech chian ajn "fauteuil"-on ?
Unue, sxajnas al mi ke mankas "subjekto" ( "oni" )
Due, kiom mi scias, esp-a pol/tron/a estas sinonimo de la ne malpli
stulta kov/ard/a ( kuragxmanka). Mi ne scias de kie venu pensoj pri segxoj
Ahx momenton, temas pri la itala kaj hispana vortoj "poltrona"...
Iom ekstertema cxi liste, cxu ne?
gxis, Ronaldo
Ne. La subjekto estas "la itala "poltrona", alie ol la hispana "poltrona"".
La ideo estas: Cxu tiuj vortoj povas nomi cxian ajn objekton ...
>> Due, kiom mi scias, esp-a pol/tron/a estas sinonimo de la ne malpli
>> stulta kov/ard/a ( kuragxmanka).
En la hispana, "poltrón" (virgenre) kaj "poltrona" (ingenre) povas signifi
"malkuragxa", "maldiligenta". "Silla poltrona" do estas "maldiligentula
segxo", kio facile povas komprenigxi kiel komforta braksegxo.
Otto
>
> ro-esp skribis:
>>> -----Oorspronkelijk bericht-----
>>> Van: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
>>>>> Chu do la itala "poltrona", alie ol la hispana "poltrona" povas
>>>>> nomi chian ajn "fotelon", au ech chian ajn "fauteuil"-on ?
>>>
>>>
>>> Unue, sxajnas al mi ke mankas "subjekto" ( "oni" )
>
> Ne. La subjekto estas "la itala "poltrona", alie ol la hispana "poltrona"".
> La ideo estas: Cxu tiuj vortoj povas nomi cxian ajn objekton ...
Law mi vortoj ne *nomas*... vortoj *signifas* , aw eble *indikas*, sed
estas la homo(j) kiuj *nomas* ion "....."
gxis, Ronaldo
> En la hispana, "poltrón" (virgenre) kaj "poltrona" (ingenre) povas signifi
> "malkuragxa", "maldiligenta". "Silla poltrona" do estas "maldiligentula
> segxo", kio facile povas komprenigxi kiel komforta braksegxo.
Do, kial ne uzi la esprimon "pigra segxo" kiel en la nederlanda, aw
"pigrula/pigruma segxo"?
>En la hispana, "poltrón" (virgenre) kaj "poltrona" (ingenre) povas signifi
>"malkuragxa", "maldiligenta". "Silla poltrona" do estas "maldiligentula
>segxo", kio facile povas komprenigxi kiel komforta braksegxo.
Teorie ankau' en la itala, sed en la itala la
adjektivo "poltrone" = mallaboremulo estas
renkontebla nur en al romanoj de la pasinta jarcento.
Amike
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~
apogsegxo: konforme al la germana Lehnstuhl
braksegxo: konforme al la angla armchair
fotelo: konforme al la franca fauteuil
Estas notinde, ke la itala vorto "poltrona" (in-genra) tute ne havas ligon
kun pigreco, mallaboremo kaj simile; gxi devenas el al latina "pullus" tra
gxia kripligita formo "pullitrix" (juna besto, precipe azenido aux
cxevalido, kiu portas surdorse), do gxi parencas al "apogsegxo", en la senco
de "segxo kun dorsapogilo", do "komforta sidloko".
Alia afero (malgraux la komuna deveno) estas la vir-genra vorto "poltrone",
cetere uzata en la nuntempa itala lingvo nur en sxerca kunteksto, kaj nur en
la signifo "maldiligenta, mallaborema, pigra" (pri tio, la esperanta vorto
"poltrono" estas "falsa amiko"), dum gxi estas tute neuzata (sed nur
registrita en vortaroj) en la signifoj "malbrava, malkuragxa" (konforme al
la esperanta signifo) kaj en la signifo "malnobla".
Gxis
Antonio De Salvo
P.S. estas interese, ke laux la "Leksikono pri moderna latino" eldonita de
Vatikano, en latino oni dirus "sella reclinatoria", do "dorsapogila segxo"
aux "apogsegxo".