"estrado"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 30, 2010, 2:43:06 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas la jenan linion:

estrad·o [1oa] ~ podi-o

"Estrado" estis en la 1-a Oficiala Aldono, "podio" en la kvara. Laŭ la tradukoj en la Oficialaj Aldonoj, kaj ankaŭ laŭ PIV kaj laŭ ReVo, la du vortoj estas tute samsignifaj. Ankaŭ en la efektiva lingvouzo mi ne povas trovi signifodiferencon. Serĉo en la Tekstaro de Esperanto montras, ke "estrado" estis pli kutima en la tre frua Esperanto, dum nun jam de jardekoj "podio" estas multe pli kutima. Verŝajne la anstataŭigo okazis pro (aŭ almenaŭ estis subtenita de) la fakto de "estrado" havas ankaŭ alian signifon ("estr·ad·o").

Mi opinias ke "estrado" estas unu el la malmultaj oficialaj vortoj, kiun ni povas malrekomendi per "→", kaj tiam ankaŭ aldoni al nia nova listo de maloficialigindaj radikoj. Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Oct 30, 2010, 4:39:58 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 30/10/2010 19:43, Marcos Cramer skribis:

> Mi opinias ke "estrado" estas unu el la malmultaj oficialaj vortoj,
> kiun ni povas malrekomendi per "→", kaj tiam ankaŭ aldoni al nia nova
> listo de maloficialigindaj radikoj. Kion opinias la aliaj?
Mi samopinias.

Amike salutas Leo

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 30, 2010, 3:49:12 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Mi opinias ke "estrado" estas unu el la malmultaj oficialaj vortoj, kiun ni
> povas malrekomendi per "→", kaj tiam ankaŭ aldoni al nia nova listo de
> maloficialigindaj radikoj. Kion opinias la aliaj?

Mi konsentas.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2010, 4:06:41 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
>ᅵ Mi opinias ke "estrado" estas unu el la malmultaj oficialaj vortoj, kiun ni povas malrekomendi per "→", kaj tiam ankaŭ aldoni al nia nova listo de maloficialigindaj radikoj. Kion opinias la aliaj?

Mi provizore jam registris tion.

Amike

Renato
--
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

ro-esp

unread,
Oct 30, 2010, 10:06:14 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: Oct 30 08:43PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/29f46410cbb01aa7

>
> Ni havas la jenan linion:
>
> estrad·o [1oa] ~ podi-o

Pri kiuj sencoj de "podio" temas? kaj kial ne tuj rekomendi "scenejo"?

> "Estrado" estis en la 1-a Oficiala Aldono,

kia fusxo, cxu oni tiam ne konsciis pri la ebleco ade estri ?

> "podio" en la kvara.

Law ambaw signifoj kiujn gxi havas law PIV (mangxu gxin la mefisto)?
Se jes, kia fusxo...

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Johan Derks

unread,
Oct 31, 2010, 3:44:33 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias ke "estrado" estas unu el la malmultaj oficialaj vortoj, kiun ni povas malrekomendi per "→", kaj tiam ankaŭ aldoni al nia nova listo de maloficialigindaj radikoj. Kion opinias la aliaj?
Mi samopinias.
 
Johan

Fra Simo

unread,
Oct 31, 2010, 1:40:30 PM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/10/30 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>


Mi opinias ke "estrado" estas unu el la malmultaj oficialaj vortoj, kiun ni povas malrekomendi per "→", kaj tiam ankaŭ aldoni al nia nova listo de maloficialigindaj radikoj. Kion opinias la aliaj?

     Ankau mi plene konsentas (tamen ne pri la adjektivo "malmultaj :-) ).

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2010, 3:10:16 PM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

|     Ankau mi plene konsentas (tamen ne pri la adjektivo "malmultaj :-) ).

 

Kial vi ne ŝatas “malmultaj”?

 

Amike

 

Renato

 

Fra Simo

unread,
Nov 3, 2010, 6:16:56 PM11/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
    Neniel mi malŝatas la vorton "malmultaj". Sed mi ne konsentas, ke nur kelkajn malmultajn oficialajn vorterojn ni povas malrekomendi per "→", kaj tiam ankaŭ aldoni al nia nova listo de maloficialigindaj radikoj.
    Da tiaj vorteroj ekzistas dekoj.


2010/10/31 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Francisko:

 

|     Ankau mi plene konsentas (tamen ne pri la adjektivo "malmultaj :-) ).

 

Kial vi ne ŝatas “malmultaj”?

 

Amike

 

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages