Vorto de la tago - KONFESI

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 13, 2013, 9:40:32 AM9/13/13
to °listo 'lbl'
En la vorto de la tago de 'lernu.net' la radiko 'konfes-' havas kelkajn signifojn. Unu el ili estas:

1. Publike deklari, kion oni intime kredas vera: Ĉiu homo havas rajton konfesi kian religion li volas. La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.

Ĉu ni havu liniojn kiel

konfes- [fun] (en la signifo de partopreni je religio) =  part-o-pren-i (religion)
konfesi- --> (kristana) religio ?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Sep 13, 2013, 3:15:10 PM9/13/13
to la-bona...@googlegroups.com

Konfesi (en la itala, “confessare”, el la latina confiteri) havas du signifojn:

1)      Publike deklari, atesti (ekzemple, en la katolika religio oni parolas pri “konfesanto de la kredo”, koncerne tiujn homojn kiuj a- alfrontis persekutojn pro sia kredo; b-konkrete atestis antaux la mondo sian kristanecon. Estas amuze, ke cxar la termino “konfesanto” estas en tiu senco malnovigxinta, la plimulto el la nuntempaj italoj, kiam apud la nomo de sanktulo estas dirite “confessore= konfesanto, opinias erare ke temas pri “konfesprenanta pastro”;

2)      Aligxi al, praktiki (en la nuntempa itala, oni distingas tion, per la prefera uzo de la verbo “professare”; alia amuza miskompreno okazas en la itala lingvo, cxar pro malnova lingva tradicio oni parolas pri “professione di fede” por diri “kredatesto” aux “kredkonfeso”, tiel ke multaj nuntempaj italoj opinias erare ke temas pri “kredo praktikata pro profesio”, ekzemplecde pastro).

 

Koncerne liberecojn, oni rajtas kaj konfesi kaj praktiki.

La terminoj ne limigxas al religio, sed povas rilati ankaux al ideologioj.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 13 settembre 2013 15:41
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) Vorto de la tago - KONFESI

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Johan Derks

unread,
Sep 14, 2013, 8:05:32 AM9/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
1. Mi ne vidas, kial konfesi- estus speciale au ech "nur" specife pri kristana religio.
Oni povas ja diri: Mi konfesas la islamon/la hinduismon, chu?
Mi favoras malrekomendon de "konfesi'".
2. La ekspliko part-o-pren-i por konfesi en rilato al religio, ne havas mian subtenon. Ghi ja pli-malpli precize signifas, kion PIV diras: Publike deklari, kion oni intime kredas vera part-o-pren-i ne implicas la spiritan konformecon, kiun konfesi esprimas.
 
Amike,
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 13 september 2013 15:40
Onderwerp: (la bona lingvo) Vorto de la tago - KONFESI
--

Renato Corsetti

unread,
Sep 15, 2013, 7:17:07 AM9/15/13
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:

 

|   2. La ekspliko part-o-pren-i por konfesi en rilato al religio, ne havas mian subtenon. Ghi ja pli-malpli precize signifas, kion PIV diras: Publike deklari, kion oni intime kredas vera part-o-pren-i ne implicas la spiritan konformecon, kiun konfesi esprimas.

 

Do, bonvolu proponi alternativon.

 

Amike

 

Renato

--------------

renato corsetti

renato....@esperanto.org

 

 

Johan Derks

unread,
Sep 15, 2013, 2:22:23 PM9/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Malfacile.
La ideo 'konfesi al iu religio' enhavas la nuancojn de malkashi sin kiel, aperi kiel.
Pli eksperimenteme oni povus ankau diri:
"Mi publikas kiel antropozofo."
"Mi aperigas min kiel antropozofo." (lau serblingva inspiro)
 
Stranga?
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 15 september 2013 13:17
Onderwerp: (la bona lingvo) Vorto de la tago - KONFESI

--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages