Fwd: [Lingva konsultejo] Ĉi tio estas tifao (latine Typha L.)

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 5, 2015, 5:35:36 AM8/5/15
to °listo 'lbl'
Leginte la c'i-suban komunikon, c'u vi favors la linion:

tife-o --> tifa-o ?

Amike

Renato
---------- Forwarded message ----------
From: Sten Johansson <notificati...@facebookmail.com>
Date: 2015-08-04 22:45 GMT+01:00
Subject: [Lingva konsultejo] Ĉi tio estas tifao (latine Typha L.)
To: Lingva konsultejo <konsu...@groups.facebook.com>


        Sten Johansson aŭgusto 4, je 11:45ptm   Ĉi tio estas tifao (latine Typha L.) Ĝi kreskas en pli-malpli tuta Eŭropo, Norda Ameriko kaj kelkloke en Azio. La latinan genronomon "Typha" fiksis Lineo (Carl Linnæus, Carl von Linné, 1707-1778), do ĝi validas jam de 250 jaroj. Ĝiajn nomojn en diversaj lingvoj oni facile trovas, ekz. per Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Tifao Jam de pli ol okdek jaroj tiu planto estas nomata en Esperanto "tifao". La vorto eniris multajn vortarojn. Kelkaj el ili aperas en listo ĉi-sube. Ial ĝi tamen ne eniris Plenan Vortaron, nek PIV1 el 1970. En NPIV de 2002 tamen Claude Roux decidis, ke la planto meritas lokon. Sed li kompreneble ne povis toleri, ke ĝi aperu tie sub sia uzata nomo. Ne, li devis krei novan nomon, kiu iĝis – "tifeo". Ĉi tio ja estas bagatela stultaĵo, pro kiu oni emus simple skui la kapon, tiri la ŝultrojn, fari oblikvan rideton ktp. Du vortformoj por unu planto ne estas katastrofo. Sed estas iom ĝena afero antaŭvidi, ke iam post jardekoj iu amatora vortaristo kreos nacilingvan Esperanto-vortaron, ĉerpante el NPIV la inventaĵon "tifeo", menciante NUR tiun formon, simple ĉar li ne konas la uzatan formon "tifao". Tiel do, per sia persona kaprico, Claude Roux kreis konfuzeton, kiu daŭros jardekojn. Ne gravas, ĉu li faris tion intence aŭ pro mistajpo, kiel eble iam okazis pri la duoblaĵo vipero/vipuro. Kompreneble oni povus inventi alian nomon, ekz. "cigarkano", "lanugrulaĵo" aŭ ion alian. Tio almenaŭ havus sencon, male al la invento de Claude Roux. Tamen la tradicia nomo ja restas tifao. La vorto "tifao" aperas i.a. en: André Cherpillod: NePIVaj vortoj, 1988 André Cherpillod: Konciza Etimologia Vortaro, 2003 Esperanta Bildvortaro, 1988 Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, 1999 Ebbe Vilborg: Ordbok Svenska-Esperanto, 1992 Gaston Waringhien: Grand Dictionnaire Espéranto-Français, 1955/76 Hajpin Li: Esperanto-Korea Vortaro, 1983 Henri Vatré: Neologisma glosaro, 1989 I. Sarafov: Esperanto-Bulgara Vortaro, 1963 John C. Wells: Concise Esperanto and English Dictionary, 1968 Sam Owen Jansson, Fritz Lindén, Birger Gerdman: Svensk-esperantisk ordbok, 1934 Léger-Albault: Dictionnaire Français-Espéranto, 1961 M.C. Butler: Esperanto-Angla Vortaro, 1967 Marinko Gjivoje: Esperanto-Serbokroata Vortaro, 1958 Miyamoto Masao: Japana-Esperanto Vortaro, 1982 O. Avsec: Esperanto-Slovena Vortaro, 1957 Okamoto Joŝicugu: Nova Esperanto-Japana Vortaro, 1963 Reta Vortaro, http://www.reta-vortaro.de/revo/ Vikipedio Wouter Pilger: Provizora Privata Listo de komunlingvaj nomoj de plantoj de nord-okc. Eŭropo, 1982       Ŝati     Komenti     Konigi    
   
 
   Lingva konsultejo
 
   
   
 
 
   
Sten Johansson
aŭgusto 4, je 11:45ptm
 
Ĉi tio estas tifao (latine Typha L.)
Ĝi kreskas en pli-malpli tuta Eŭropo, Norda Ameriko kaj kelkloke en Azio.
La latinan genronomon "Typha" fiksis Lineo (Carl Linnæus, Carl von Linné, 1707-1778), do ĝi validas jam de 250 jaroj.
Ĝiajn nomojn en diversaj lingvoj oni facile trovas, ekz. per Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Tifao

Jam de pli ol okdek jaroj tiu planto estas nomata en Esperanto "tifao".
La vorto eniris multajn vortarojn. Kelkaj el ili aperas en listo ĉi-sube.
Ial ĝi tamen ne eniris Plenan Vortaron, nek PIV1 el 1970.
En NPIV de 2002 tamen Claude Roux decidis, ke la planto meritas lokon.
Sed li kompreneble ne povis toleri, ke ĝi aperu tie sub sia uzata nomo.
Ne, li devis krei novan nomon, kiu iĝis – "tifeo".

Ĉi tio ja estas bagatela stultaĵo, pro kiu oni emus simple skui la kapon, tiri la ŝultrojn, fari oblikvan rideton ktp.
Du vortformoj por unu planto ne estas katastrofo.
Sed estas iom ĝena afero antaŭvidi, ke iam post jardekoj iu amatora vortaristo kreos nacilingvan Esperanto-vortaron, ĉerpante el NPIV la inventaĵon "tifeo", menciante NUR tiun formon, simple ĉar li ne konas la uzatan formon "tifao".
Tiel do, per sia persona kaprico, Claude Roux kreis konfuzeton, kiu daŭros jardekojn.
Ne gravas, ĉu li faris tion intence aŭ pro mistajpo, kiel eble iam okazis pri la duoblaĵo vipero/vipuro.

Kompreneble oni povus inventi alian nomon, ekz. "cigarkano", "lanugrulaĵo" aŭ ion alian. Tio almenaŭ havus sencon, male al la invento de Claude Roux.
Tamen la tradicia nomo ja restas tifao.

La vorto "tifao" aperas i.a. en:

André Cherpillod: NePIVaj vortoj, 1988
André Cherpillod: Konciza Etimologia Vortaro, 2003
Esperanta Bildvortaro, 1988
Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, 1999
Ebbe Vilborg: Ordbok Svenska-Esperanto, 1992
Gaston Waringhien: Grand Dictionnaire Espéranto-Français, 1955/76
Hajpin Li: Esperanto-Korea Vortaro, 1983
Henri Vatré: Neologisma glosaro, 1989
I. Sarafov: Esperanto-Bulgara Vortaro, 1963
John C. Wells: Concise Esperanto and English Dictionary, 1968
Sam Owen Jansson, Fritz Lindén, Birger Gerdman: Svensk-esperantisk ordbok, 1934
Léger-Albault: Dictionnaire Français-Espéranto, 1961
M.C. Butler: Esperanto-Angla Vortaro, 1967
Marinko Gjivoje: Esperanto-Serbokroata Vortaro, 1958
Miyamoto Masao: Japana-Esperanto Vortaro, 1982
O. Avsec: Esperanto-Slovena Vortaro, 1957
Okamoto Joŝicugu: Nova Esperanto-Japana Vortaro, 1963
Reta Vortaro, http://www.reta-vortaro.de/revo/
Vikipedio
Wouter Pilger: Provizora Privata Listo de komunlingvaj nomoj de plantoj de nord-okc. Eŭropo, 1982
 
   Ŝati
   Komenti
   Konigi
 
 
   
   
 
View Post
   
Edit Email Settings
 
   
   
Respondu al tiu ĉi retmesaĝo por komenti pri tiu ĉi afiŝo.
 
   
   
 
Ĉi tiu mesaĝo estis sendita al renato....@gmail.com. Se vi ne plu volas ricevi ĉi tiujn retmesaĝojn de Facebook, bonvolu malaboni
Facebook, Inc., Attention: Department 415, PO Box 10005, Palo Alto, CA 94303
   
 



--
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Leo De Cooman

unread,
Aug 5, 2015, 8:54:43 AM8/5/15
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ Gaffiot la originala vorto estis τύφη (typhe, es), vidu:
 http://www.lexilogos.com/latin/gaffiot.php?q=typhe

Amike salutas Leo


Renato Corsetti schreef op 5/08/2015 om 11:35:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Geen virus gevonden in dit bericht.
Gecontroleerd door AVG - www.avg.com
Versie: 2015.0.6086 / Virusdatabase: 4392/10375 - datum van uitgifte: 08/05/15


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages