- Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.
- Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. ĉiun ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.
- raso > besta/animala subspecioJoKo
- rasismo > laŭhaŭtkolora homapartigismo
... esperanto ne estu nur lingvo malatenta al etiko, tamen ankaŭ modela lingvo laŭ etikaj tutmondaj valoroj.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
JoKo:
>Mi ĵus legis ke la usona universitato de Harvard decidis elimini ĉe la universitata doktoriĝo "master" la vorton "master", ĉar ĝi fontas el sklavista nomo.
>Ja la lingvoj - ankaŭ la usona! - estas ĉiam atentaj al etikaj temoj.
Mi respondas:
Mi aprezas, el etika vidpunkto, la zorgojn de Johano Rinaldo; sed certe nek mi nek li sukcesos, kiel oni diras en la tala, “rektigi la krurojn de la hundoj”, malgraux cxia sindonemo.
Pri la aparta demando: ni ne parolu pri etikaj temoj en la uson-angla: la modifoj/ anstatauxigoj estas tie farataj ne pro iu supera celo, sed nur por eviti civilajn pocesojn kaj monajn kompensojn favore al personoj kiuj sentas sin lingve diskriminaciataj: do la intervenoj okazas ne pro etikaj principoj, sed pro intereso. Kaj ne malofte oni sercxas pretekston por procesi, profitante la fakton, ke la usonaj tribunaloj estas tre pli komplezemaj ol, ekzemple, tiuj italaj (mi mem estis jugxisto dum 40 jaroj, gxis la fino de 2015, kaj mi tute ne estus praviginta, ekzemple, la postulon elimini la vorton “master”, simple cxar master signifas ne nur “mastro”, sed ankaux - kaj precipe, en cxi tiu kazo) - “magistro” (el la latina “magister”, siavice el “magis” = pli), do sen rilato kun la duopo mastro-sklavo, sed en rilato kun “majstro”.
Cetere, se el la itala lingvo oni devus elimini cxiujn vortojn kiuj povas memorigi mastrojn/ sklavojn, ekzemple oni ne plu rajtus diri ke oni “regas” iun lingvon, cxar en la itala la responda verbo estas “padroneggiare”, do konduti kiel padrone/ mastro.
Pli gxenerale: kiel oni diris jam antikve, “nomoj estas konsekvenco de ajxoj”; oni unue eliminu la diskriminaciojn, kaj nur poste oni povas pensi forigi ankaux la nomojn (pli precize: ne forigi, sed flankenmeti, cxar cxiam oni bezonos rilatigi sin al ne plu aktualaj terminoj, parolante pri malnovaj tempoj).
Gxis
Antonio De Salvo