pecaj-o

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 14, 2010, 3:46:29 AM7/14/10
to listo 'LBL'
Mi dirus ke ni havu la linion:

pecaj-o --> ĉin-a brasik-o .

Kion opinias la aliaj?

Amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.org


winmail.dat

Anna Lowenstein

unread,
Jul 14, 2010, 4:00:58 AM7/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi neniam aŭdis pri pecajo. La esprimo “ĉina brasiko” almenaŭ informas min,
ke temas pri iaspeca brasiko!
Anna

_____________________________________________
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 14 luglio 2010 9.46
A: listo 'LBL'
Oggetto: (la bona lingvo) pecaj-o

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Jul 14, 2010, 7:25:09 AM7/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 14/07/2010 8:46, Renato Corsetti skribis:

> Mi dirus ke ni havu la linion:
>
> pecaj-o --> ĉin-a brasik-o .
>
Jes.

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Jul 15, 2010, 7:14:43 AM7/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/7/14 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Mi dirus ke ni havu la linion:

pecaj-o --> ĉin-a brasik-o .

Kion opinias la aliaj?

    Se tia brasiko estas tia sama, kiel NPIV-a "CHinia brasiko", mi inklinas al tradukado per "brasik/o HHin/uj/a".

     Tiu tamen eble estas iam poste korektota, char la tabelo de la specoj, subspecoj, k. t. p.  de la specaro Brassica estas tre malsimpla (kaj por mi ankorau ne plene klara, precipe pri rapa kaj napa), kaj, aliflanke, repripensinda estas la kampo de la kreskajhaj kaj bestaj speconomoj. Krome, la duvorta "brasik/o HHin/uj/a" (kaj same, en iu alia lingvo,
"CHinia brasiko") impresas, kiel nomo de kreskajhospeco, dum, lau la NPIV, temas nur pri "grupo".

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 15, 2010, 8:24:28 AM7/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Ekzistas pluraj specoj de china brasiko, sed en Australio nur la
chinoj havas diversajn nomojn por ili. La aliaj australianoj simple
nomas chian "china brasiko", kaj nur la kultivistoj diferencigas. Por
pli scienca distingo oni prefere uzu la sciencajn specnomojn.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Bertilo Wennergren

unread,
Jul 15, 2010, 1:37:18 PM7/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

>     Se tia brasiko estas tia sama, kiel NPIV-a "CHinia brasiko", mi inklinas
> al tradukado per "brasik/o HHin/uj/a".

Kial "Ĥinuja"?

"Ĥino" estas ne-Fundamenta, ne-oficiala vorto, kiun cetere apenaŭ iu
uzas (kaj kiu havas etimologie tute nepravigeblan Ĥ), dum "Ĉino",
vaste uzata de longa tempo, estas en la Naŭa Oficiala Aldono (kaj
havas multe pli ĝustan komencan sonon kaj literon).

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Leo De Cooman

unread,
Jul 15, 2010, 5:47:30 PM7/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 15/07/2010 12:14, Fra Simo skribis:
Se tia brasiko estas tia sama, kiel NPIV-a "CHinia brasiko", mi inklinas al tradukado per "brasik/o HHin/uj/a".
Sub la kapvorto "pecajo" NPIV diras "Pekina brasiko"


     Tiu tamen eble estas iam poste korektota, char la tabelo de la specoj, subspecoj, k. t. p.  de la specaro Brassica estas tre malsimpla (kaj por mi ankorau ne plene klara, precipe pri rapa kaj napa), kaj, aliflanke, repripensinda estas la kampo de la kreskajhaj kaj bestaj speconomoj. Krome, la duvorta "brasik/o HHin/uj/a" (kaj same, en iu alia lingvo,
"CHinia brasiko") impresas, kiel nomo de kreskajhospeco, dum, lau la NPIV, temas nur pri "grupo".
Sciencaj nomoj de vivantaj estaĵoj estas laŭ la sistemo de Lineo ĝenerale duvortaj, ekzemple Brassica oleracea (por la sovaĝa brasiko).
Por plia specifo oni povas aldoni trian vorton por distingi malpli gravajn diferencojn, (science indikas la  subspecion), plue oni povas distingi variojn, rasojn, ... eĉ oni foje aldonas indikojn pri enhavo de iuj ĥemiaĵoj. Dum la revizio de PIV oni pli kaj pli ofte ekparolis pri "formoj" (science "forma").
Cetere ne ĉiuj sciencaj nomoj de estaĵoj estas stabilaj. Ofte ekestas diskutoj inter fakuloj, kaj tio estas tre komprenebla. Ofte okazis/as, ke estaĵoj ricevis/as plurajn nomojn laŭ diversaj aŭtoroj, eĉ estis/as klasifikataj en alian specaron (science "genro"), eĉ plurfoje de unu  al alia specaro. Science oni ĉiam aldonu la nomon de la aŭtoro, kiu priskribis la "taksonon" (laŭ severaj reguloj).
Wim De Smet, flandra Esperantisto, lanĉis alian sistemon, kiun li nomis *NBN* (Nova Biologia Nomenklaturo),
bazita sur Esperanto.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Wim_M._A._de_Smet
http://m-search.jp/ms/n_news.cgi?MoN=g&UoN=wapedia.mobi%2Feo%2FWim_M._A._de_Smet
 En tiu sistemo la nomoj baziĝas sur la familio, ne sur la specaro. Ili do estas pli stabilaj, ĉar la ecoj de familio estas pli klare priskribeblaj. Post du aŭ tri jardekoj ekzistas pluraj listoj de *NBN*-aj nomoj. Sed la laboro estas giganta. Cetere ĝis nun mi ankoraŭ neniam vidis kreskaĵan nomon laŭ tiu sistemo, nur bestonomojn.
La jam fiksitaj nomoj pli klare montras la ĉefajn ecojn de la estaĵoj.
Ekzemplo de tia vorto (se mi bone memoras): *Baleno flankstria* (inter steletoj por NBN-aj nomoj)
Ofte uzata speconomo estas "familitipa". Vidu ĉe  http://www.reta-vortaro.de/revo/art/nomenk.html   *Kapdelfeno familitipa*.
Vidu ankaŭ ĉe  http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=21&ID=7019&page=2

Precipe plantoj ofte kultivitaj kaj kultivataj havas multegajn diversajn ecojn pli aŭ malpli montriĝantajn en iu aŭ alia vario, formo, ;;; Ekzemple: brasikoj ĉiuspecaj, laktukoj, terpomoj, pomoj, ... Same por bestoj ofte bredataj, ekzemple hundoj, katoj, ... Ekzemple laktuko estas selektata por havi senvenenajn molajn senharajn foliojn. Do kreskaĵoj sen defendo kontraŭ atakoj de insektoj. Kompreneble tiaj plantoj ne povus konkurenci en la sovaĝa naturo kaj estus rapide forselektitaj. Ili plu ekzistas nur en pli aŭ malpli artefaritaj cirkonstancoj.
Se vere necesas la plej ĝusta nomon en ĉiuj naciaj lingvoj oni uzas la ekzistantan sciencan nomon (grekan aŭ latinan

Amike salutas Leo

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 16, 2010, 9:51:18 PM7/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Defende al la franciska "Hhinujo":
1) Mi komprenas ke ghin uzis Zamenhof;
2) Ankau en naciaj lingvoj oni kelkfoje renovigas "arkaikajhojn";
3) Ankau aliaj vastuzatajhoj bezonas korekton, kiel ekz. "denove" (=
ree, refoje) kiu signifas "el kiam ghi estis nova": Mi posedas tiun
auton denove (= depost kiam ghi estis nova);
4) Kial unu "komenca sono" estus pli ghusta (kiel sono) ol alia?

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 17, 2010, 9:18:12 PM7/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Dankon, Bertilo, pro la klarigo pri la deveno de la vorto por
Chinujo. Ci ne menciis, ke la hh-sono cheestas, au almenau cheestis,
en la malnova greka (nun k-sono pli proksima al hh ol al ch) kaj la
germana, ne malgravaj lingvoj.
Pri la aliaj punktoj mi ne samopinias kun ci. La kauzo estas, ke ci
akceptas Esperanton kiel evoluantan naturan lingvon, kaj mi kiel
evoluantan artefaritan kaj artefaratan lingvon. Mi trovas naturan
lingvon netauga kaj ne uzinda kiel internacia lingvo nek kiel
interlingvo.


> Marcel:
>
>>     Defende al la franciska "Hhinujo":
>>     1) Mi komprenas ke ghin uzis Zamenhof;
>

> Jes. Tio estas kredeble la sola valida argumento por reekuzi tiun
> praktike jam delonge mortintan vorton. Zamenhof uzis ankaŭ multajn
> aliajn kuriozajn vortojn, kiujn neniu hodiaŭ uzas, kaj kiujn apenaŭ
> iuj eĉ konas. Interalie li uzis "arĥaja" por tio, kion ĉiuj nun nomas
> "arĥaika" aŭ "arkaika". Neniu el tiuj tri formoj estas Fundamentaj,
> sed "arĥaika" ja estas en la Tria Oficiala Aldono. Sed Zamenhof uzis
> nur "arĥaja". Ĉu tio estas argumento por revivigi tiun formon kaj por
> forĵeti la formon "arĥaika" malgraŭ 3OA? Mi pensas, ke ne.


>
>>     2) Ankau en naciaj lingvoj oni kelkfoje renovigas "arkaikajhojn";
>

> Jes, eblas, sed apenaŭ indas en la okazo de "Ĥinujo".


>
>>     3) Ankau aliaj vastuzatajhoj bezonas korekton, kiel ekz. "denove"
>> (=
>> ree, refoje) kiu signifas "el kiam ghi estis nova": Mi posedas tiun
>> auton denove (= depost kiam ghi estis nova);
>

> Kiel tio rilatas al "Ĉinujo"/"Ĥinujo"? "Ĥinujo" ne estas pli korekta ol
> Ĉinujo.


>
>>     4) Kial unu "komenca sono" estus pli ghusta (kiel sono) ol alia?
>

> La nomo de la Pekina lando devenas (plej verŝajne) de la Ĉina nomo
> "Qin", kiu estis nomo de iama grava dinastio kaj nomo de iama reĝlando
> ene de Ĉinujo (oni ne certas, pri kiu el tiuj du "Qin" vere temis
> origine). La komenca "Q" de tiu nomo sonas pli-malpli kiel "ĉ" aŭ kiel
> "ŝ", neniel kiel "ĥ". Tra Sanskrito kaj la Persa tiu nomo en diversaj
> formoj disvastiĝis en la mondon kiel landnomo. La preciza formo
> varias, sed plej ofte la komenca sono estas "ĉ" aŭ io simila en la
> diversaj naciaj lingvoj. Ŝajne nur la Pola lingvo havas komencan
> "ĥ"-sonon. De tie kredeble Zamenhof havis la ideon uzi ĤIN/. Poste la
> multe pli rekonebla kaj multe pli internacia formo ĈIN/ forbalasis
> ĤIN/ komplete. Kurioze estas tamen, ke la radiko ĈIN/, same kiel ĤIN/,
> en Esperanto tute ne nomas landon, sed homon. Sed tio estas alia temo.

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 18, 2010, 2:21:32 AM7/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:


>     Dankon, Bertilo, pro la klarigo pri la deveno de la vorto por
> Chinujo. Ci ne menciis, ke la hh-sono cheestas, au almenau cheestis,
> en la malnova greka (nun k-sono pli proksima al hh ol al ch) kaj la
> germana, ne malgravaj lingvoj.

Pri la malnova Greka mi ne scias, sed pri la Germana ja. La Germana
vorto por Ĉinujo ne enhavas Ĥ-sonon. Ĝi uzas aŭ t.n. "ich-laut" aŭ
K-sonon. "Ich-laut" estas ege malsimila al la Esperanta Ĥ, kiu tamen
estas egala al la Germana "ach-laut". Ambaŭ ja skribiĝas per "ch" en
la Germana, sed estas tamen tute malsamaj sonoj.

Fra Simo

unread,
Jul 18, 2010, 3:10:23 PM7/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/7/15 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

Je 15/07/2010 12:14, Fra Simo skribis:
Se tia brasiko estas tia sama, kiel NPIV-a "CHinia brasiko", mi inklinas al tradukado per "brasik/o HHin/uj/a".
Sub la kapvorto "pecajo" NPIV diras "Pekina brasiko"
     Efektive !  Mi petas pardonon. Mian eraron kauzis, ke mi ne imagis al mi, ke ekzistas en la NPIV paragrafo pri "pecaj/o", kaj la paragrafon pri "brasik/o" mi chesis relegi post trovo de "CHinia brasiko", pro kio mi ne iris ghis "Pekina brasiko". Anstatau "brasik/o HHin/uj/a" mi, sekve, inklinas al "brasik/o Pekin/a", sed kun la sama malfirmeco.
     Pri tio, ke shajnas al mi pli bone
adjektivon nomofaran postmeti (kontraue al adjektivo pritaksanta au alie komentarianta, au ian rilaton montranta), mi opinias, ke ni ne ekdisputu nun, char la-bona-lingvo celas unuavice vorterojn, duavice vortojn, pli vastajn erojn nur postavice.
 
     Tiu tamen eble estas iam poste korektota, char la tabelo de la specoj, subspecoj, k. t. p.  de la specaro Brassica estas tre malsimpla (kaj por mi ankorau ne plene klara, precipe pri rapa kaj napa), kaj, aliflanke, repripensinda estas la kampo de la kreskajhaj kaj bestaj speconomoj. Krome, la duvorta "brasik/o HHin/uj/a" (kaj same, en iu alia lingvo, "CHinia brasiko") impresas, kiel nomo de kreskajhospeco, dum, lau la NPIV, temas nur pri "grupo".
Sciencaj nomoj de vivantaj estaĵoj estas laŭ la sistemo de Lineo [preterpase : mi (Francisko) dirus ne "Line/o", sed "Linne/o", imite al,la Fundamenta "SHiller/o"] ĝenerale duvortaj, ekzemple Brassica oleracea (por la sovaĝa brasiko).
     Ghuste ro tio duvortajho impresas kiel nomo de aparta speco.
Por plia specifo oni povas aldoni trian vorton por distingi malpli gravajn diferencojn, (science indikas la  subspecion), plue oni povas distingi variojn, rasojn, ... eĉ oni foje aldonas indikojn pri enhavo de iuj ĥemiaĵoj. Dum la revizio de PIV oni pli kaj pli ofte ekparolis pri "formoj" (science "forma").
Cetere ne ĉiuj sciencaj nomoj de estaĵoj estas stabilaj. Ofte ekestas diskutoj inter fakuloj, kaj tio estas tre komprenebla. Ofte okazis/as, ke estaĵoj ricevis/as plurajn nomojn laŭ diversaj aŭtoroj, eĉ estis/as klasifikataj en alian specaron (science "genro"), eĉ plurfoje de unu  al alia specaro.
     Ankau tiam, kiam specialistoj pli-malpli interkonsentas, okazas, ke je diversaj datoj ili interkonsentas ne pri la sama nomo au ne pri la sama lokigo en la klasada sistemo !
     Pro chio tio mi ne certas, chu estas konsilinde, ke la normala, ne-specialista Esperanta nomo precize respondu al la scienca (kvankam aliflanke mi konsentas, ke eblu la plenan sciencalatinan nomaron transskribi Esperanten, kiel, se mi ghuste memoras, deziris prof. Sto/p-Bowitz). Pri tio mi ankorau ne havas firman opinion.

 
Science oni ĉiam aldonu la nomon de la aŭtoro, kiu priskribis la "taksonon" (laŭ severaj reguloj).
     Bedaurinde, oni tion ofte preterlasas, sen kio sufichus manko de tiu autornomo, por ke oni sciu, ke ne temas pri scienca speconomo.
 
Wim De Smet, flandra Esperantisto, lanĉis alian sistemon, kiun li nomis *NBN* (Nova Biologia Nomenklaturo),
bazita sur Esperanto.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Wim_M._A._de_Smet
http://m-search.jp/ms/n_news.cgi?MoN=g&UoN=wapedia.mobi%2Feo%2FWim_M._A._de_Smet
 En tiu sistemo la nomoj baziĝas sur la familio, ne sur la specaro. Ili do estas pli stabilaj, ĉar la ecoj de familio estas pli klare priskribeblaj. Post du aŭ tri jardekoj ekzistas pluraj listoj de *NBN*-aj nomoj. Sed la laboro estas giganta. Cetere ĝis nun mi ankoraŭ neniam vidis kreskaĵan nomon laŭ tiu sistemo, nur bestonomojn.
La jam fiksitaj nomoj pli klare montras la ĉefajn ecojn de la estaĵoj.
Ekzemplo de tia vorto (se mi bone memoras): *Baleno flankstria* (inter steletoj por NBN-aj nomoj)
Ofte uzata speconomo estas "familitipa". Vidu ĉe  http://www.reta-vortaro.de/revo/art/nomenk.html   *Kapdelfeno familitipa*.
Vidu ankaŭ ĉe  http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=21&ID=7019&page=2

Precipe plantoj ofte kultivitaj kaj kultivataj havas multegajn diversajn ecojn pli aŭ malpli montriĝantajn en iu aŭ alia vario, formo, ;;; Ekzemple: brasikoj ĉiuspecaj, laktukoj, terpomoj, pomoj, ... Same por bestoj ofte bredataj, ekzemple hundoj, katoj, ... Ekzemple laktuko estas selektata por havi senvenenajn molajn senharajn foliojn. Do kreskaĵoj sen defendo kontraŭ atakoj de insektoj. Kompreneble tiaj plantoj ne povus konkurenci en la sovaĝa naturo kaj estus rapide forselektitaj. Ili plu ekzistas nur en pli aŭ malpli artefaritaj cirkonstancoj.
Se vere necesas la plej ĝusta nomon en ĉiuj naciaj lingvoj oni uzas la ekzistantan sciencan nomon (grekan aŭ latinan)
    CHu do iufoje grekan ?  Se mi ne eraras, nepre latinan, sed el tia latina, kiu povas enhavi ankau alilingvajn vortojn.




Leo De Cooman

unread,
Jul 18, 2010, 5:35:58 PM7/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 18/07/2010 20:10, Fra Simo skribis:
Se vere necesas la plej ĝusta nomon en ĉiuj naciaj lingvoj oni uzas la ekzistantan sciencan nomon (grekan aŭ latinan)
    CHu do iufoje grekan ?  Se mi ne eraras, nepre latinan, sed el tia latina, kiu povas enhavi ankau alilingvajn vortojn.
Nu, ofte la greka vorto estas iom latinigita, oni almenaŭ uzas latinajn literojn. Ekzemple (mi simple malfermas hazardan paĝon el "Flora van Nederland" -  Flaŭro de Nederlando): Crataegus oxyacantha, Crataegus monogyna (mi skribas nur la komencon de la nomoj) (temas pri la specaro Kratago)
Multaj nomoj estas apenaŭ latinigitaj, ekzemple kelkaj specaroj el la orkidea familio: Orchis, Dactylorchis, Dactylorhiza, Cephalanthera, ... eĉ: Goodyera  (pri Michelinia mi neniam aŭdis   ;-)
Eble vi konas la herbon Chelidonium majus (FR: chélidoine): ofte oni pensas kaj klarigas, ke la nomo rilatas al ĉielo (pro misgvida simileco kun coelum): tamen temas pri hirundo (greke chelidoon)... Dioscorides supozeble uzis la grekan lingvon.

Amike salutas Leo

mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 3, 2010, 8:24:55 AM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi dubas chu ci pravas, Bertilo, se ci diras ke la "ich-Laut" kaj la
"ach-Laut" estas "ege tute malsamaj tonoj" kaj ke la "ach-Laut" (la
Esperanta hh) pli parencas al "-k-". La germana ghuste skribas ambau
per la literoj "-ch-", char ambau estas preskau la samaj: ili ambau
estas frikativaj velaroj, kaj prononcighas tial per preskau la sama
pozicio de la lango; la malgranda diferenco okazas nur pro la
antauanta vokalo: "ach-Laut" post la t.n. malmolaj vokaloj (lacht,
Loch, Buch) kaj "ich-Laut" post la molaj (brechen, la"cheln, bricht,
Lo"cher, Bu"cher). La "k-sono" kontraue estas pli malsama "ploziva
velaro". Tial la Esperanta "Hhina" preskau samas al la germana
"China" (se ne "kina").

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 3, 2010, 10:41:37 AM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

>     Mi dubas chu ci pravas, Bertilo, se ci diras ke la "ich-Laut" kaj la
> "ach-Laut" estas "ege tute malsamaj tonoj" kaj ke la "ach-Laut" (la
> Esperanta hh) pli parencas al "-k-". La germana ghuste skribas ambau
> per la literoj "-ch-", char ambau estas preskau la samaj: ili ambau
> estas frikativaj velaroj

Ne. "ich"-sono ne estas velaro (vela konsonanto). Ghi estas palatalo
(palata konsonanto). En la Germana tiuj du sonoj estas alofonoj de unu
fonemo, sed tio estas apartajho de la Germana lingvo.

José Antonio Vergara

unread,
Sep 3, 2010, 10:55:33 AM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo (demande al Francisco):

> Kial "Ĥinuja"?

Char Francisco shatas ludi la rolon de la plej radikala
ultraortodoksulo, kaj do preferas ian fosilian Esperanton ;o)

> "Ĥino" estas ne-Fundamenta, ne-oficiala vorto, kiun cetere apenaŭ iu
> uzas (kaj kiu havas etimologie tute nepravigeblan Ĥ), dum "Ĉino",
> vaste uzata de longa tempo, estas en la Naŭa Oficiala Aldono (kaj
> havas multe pli ĝustan komencan sonon kaj literon).

Eble Francisco, en sia fervora lojaleco al tio kion li imagas esti la
sola vera Esperanto, fajfas pri tio.

José Antonio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages