Mezepokecaj vortoj

1 view
Skip to first unread message

Camille Orfan

unread,
Nov 7, 2010, 4:28:35 PM11/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,

Mi sendas demandon al vi por problemeto pri la traduko de vortoj, uzitaj ĉefe dum la mezepoko ; kaj pli precize, insultoj kaj dirmanieroj, ĉar ĉi tiu demando okazas kun la tradukprovo de franca verko ("Reĝo Ubuo"), helpe de grupeto de francaj amikoj.

Do, la farso enhavas plurajn malfacilajn vortojn : insultoj kiel "ventrebleu", aŭ dirmanieroj kiel "passer à la casserole". Pri la dirmaniero, ni kunkonsentis por la traduko "finkuiriĝi", kiu bone priskribas la intencon ; sed koncerne la franca mezepokeca insulto, "ventrebleu", estas derivita verŝajne de "ventre Dieu", "ventro de Dio". Sed laŭvorta traduko estus "bluo-ventro", "bluventro"... Mi ne certas ke ĉiuj alilandanoj povu kompreni la sencon de tiu ĉi vorto... Kaj mi certas ke ĉiu lando havas siajn proprajn malnovajn insultojn, kun diversaj koloroj... :)

Do, mi tute ne scias kiel traduki ĝin... Aliulo proponis kompletan alian tradukon, "skorzonero", jam uzita en pluraj verkoj kiel insulto, kiu konservas la etoson sed ne la sencon mezepokan...

Dankon pro viaj konsiloj / informoj !!

Camille

--
" Neniam dubu ke grupeto de konsciaj engaĝuloj povas ŝanĝi la mondon ; estas eĉ la nura afero kiu ĉiam fariĝas. " - Margaret Mead (usona antropologino)

Johan Derks

unread,
Nov 8, 2010, 4:30:02 AM11/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Malnovmoda, eliteca, esprimo de shokigho en la nederlanda lingvo estas 'parbleu'. Vershajne ni transprenis ghin en la franca (Napoleona) epoko.
Chu tiu vorto donas indikon pri la origina signifo ankau de ventredieu ?
 
Johan
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Antonio De Salvo

unread,
Nov 8, 2010, 5:49:05 AM11/8/10
to la-bona...@googlegroups.com

Ventrebleu estas la euxfemisma aliigo de « ventre de Dieu » (ventro de Dio), samkiel parbleu estas la euxfemisma aliigo de « par Dieu » (per Dio). Temas, origine, pri du formuloj de (duonblasfema) forta jxuro ; mi dirus (lauxsence) « damne », « diable » aux simile.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: lunedì 8 novembre 2010 10.30
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Mezepokecaj vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Nov 8, 2010, 5:56:54 AM11/8/10
to la-bona...@googlegroups.com

Por diri ion pli koloran ol simple “diable”, eble oni tamen povus diri “dia ventro!”, “ventro de Dio!” au simile. En la 17a jarcento estis pluraj tiaj elkrioj en la angla, de la speco “Zounds” (God’s wounds), “Sblood” (God’s blood), “Strewth” (God’s truth), kaj ech “Gadzooks” (God’s hooks, la hokoj de Dio, t.e. la najloj de la kruco).

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: lunedì 8 novembre 2010 11.49
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: Mezepokecaj vortoj

renato corsetti

unread,
Nov 8, 2010, 7:11:48 AM11/8/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi legis kun intereso la kontribuojn de Antonio, Johan kaj Anna, sed, ventro de io!, neniu provis reprodukti ion similan per Esperanto.

 

Laŭirante la manieron laŭ kiu la esprimo ekestis, oni povus pensi pri “ventro de tio”, “ventro de io”  en kiu “tio” kaj “io” estas evitesprimoj por “dio”.

 

Se oni estus pedanta mezepokano, oni eĉ dirus “Je la ventro de tio!” por havi esprimon gramatike klarigebla.

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages