katastro, kadastro, bienetato

3 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Feb 22, 2026, 2:01:14 AM (6 days ago) Feb 22
to la bona lingvo
ReVo havas (kaj mi proponas):
  • katastro, kadastro, bienetato → terenregistro
PIV havas:
  • katastro = bienetato
  • kadastro → katastro
Oni ja povas argumenti, ke "bienetato" estas simpla formo, sed mi preferas "terenregistro".

Ni jam havas:
  • etato ~ listo, tabelo, originvorto, vortfonto
(Mi ne vere komprenas kial "originvorto, vortfonto".)

lowenstein, anna

unread,
Feb 22, 2026, 10:41:09 AM (6 days ago) Feb 22
to la-bona...@googlegroups.com
Kvankam ĝi estas Fundamenta, mi tute ne konas la vorton "etato". Laŭ mi, ni evitu uzi ĝin.

Anna 

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/d12f0611-940a-4ce8-9fb3-c7e4b523bcden%40googlegroups.com.


Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

ro-esp

unread,
Feb 23, 2026, 10:52:00 AM (5 days ago) Feb 23
to la bona lingvo


Op zondag 22 februari 2026 om 16:41:09 UTC+1 schreef anna lowenstein:
Kvankam ĝi estas Fundamenta, mi tute ne konas la vorton "etato". Laŭ mi, ni evitu uzi ĝin.

Etimologie, ĝi rilatas al "stat" en "statistiko"

Mi konsentas ke "bienetato" ne estas konvena vorto.Kiom mi scias "kadaster" estas la ejo por ekscii kiu estas la propraĵanto de iu terpeco aú loĝejo.

[mi evitas la vorton "proprieto" ĉar ĝi ne indikas etan proprion]

 
Ni jam havas:
  • etato ~ listo, tabelo, originvorto, vortfonto
(Mi ne vere komprenas kial "originvorto, vortfonto".)

nek mi 

                          ĝis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages