supermerkato

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Feb 29, 2008, 8:53:58 PM2/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nuntempe havas la jenan linion:

super-markt-o
--> super-bazar-o

Pli ofta fusha versio estas "super-merkat-o", do ni ankau havu apartan listeron

super-merkat-o --> super-bazar-o

Aldone, "supermarkto" tute ne povas esti interpretata kiel kunmetajho, char ne ekzistas la radiko MARKT/ en Esperanto. Do la nuna linio devas esti shanghata al

supermarkt-o --> super-bazar-o

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Mar 1, 2008, 4:18:44 AM3/1/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi mem c’iam nomas g’in “Supervendejo”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: sabato 1 marzo 2008 2.54
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) supermerkato

Renato Corsetti

unread,
Mar 1, 2008, 3:34:03 AM3/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
super-merkat-o --> super-bazar-o

aldonita!

supermarkt-o --> super-bazar-o

s'ang'ita!

renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Renato Corsetti

unread,
Mar 1, 2008, 4:33:44 AM3/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi mem c’iam nomas g’in “Supervendejo”.

aldonita!

renato

Fra Simo

unread,
Mar 1, 2008, 4:42:28 PM3/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
    Kial do ne, simple, "vend/ej/eg/o" ?
 
    Sed, antau ol firmigi nian rekomendon,  ni devas pripensi pri la manieroj distingadi inter diversaj specoj de iom vastaj vendejoj. Ekzemple, en Francujo oni parolas respektive pri "bazar" (kiu nur lau la vortodeveno  rilatas al la Esperanta "bazaro", sed estas tradukebla kaj ofte tradukata per "chio/vend/ej/o" !),  "supérette", "supermarché", "hyper(marché)", "grande surface", "grands magasins"...  Chu ni jam kompilis tabelon pri tiaj diversaj specoj ?
 
    Shajnas al mi, ke en chiuj chi-sube proponitaj vortoj kun "super", tiu "super" ne kontentige respondas al la normala signifo de tiu prepozicio.
 
     Krome, "super/bazar/o" ne estas precize bazaro, sed unu vendejo, en kiu oni povas acheti komercajhojn diversajn.
 
                                                                       Francisko

 
2008/3/1, Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>:

Mi mem c'iam nomas g'in "Supervendejo".

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: sabato 1 marzo 2008 2.54
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) supermerkato

 Ni nuntempe havas la jenan linion:

adam....@gmail.com

unread,
Mar 1, 2008, 5:00:10 PM3/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 3/1/08, Fra Simo <fra...@gmail.com> wrote:
> Shajnas al mi, ke en chiuj chi-sube proponitaj vortoj kun "*super*", tiu
> "*super*" ne kontentige respondas al la normala signifo de tiu prepozicio.

Ĝi respondas al metafora uzo de la normala signifo de tiu prepozicio.
Metafore, io supera estas pli granda, pli grava, aŭ simile. Simile,
'preter' en 'preteratenti' ankaŭ estas uzata metafore.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Fra Simo

unread,
Mar 1, 2008, 6:04:30 PM3/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Leginte tiun atentigon de Adamo, mi kontrolis en la NPIV [chu estus al chiuj klare, se mi skribus nur : "en la NP" ?], kaj pli rapide en la REVO : tie mi trovis konfirmon pri mia impreso, ke "super/" en "super/vend/ej/o" kun dezirata signifo "vendejo pli granda ol aliaj" ne taugas. Mankas al mi forto por nun tion pli precize klarigi. Mem kontrolu, atentante, interalie, ke prefiksa uzo de prepozicio ne simile efikas antaumetite al substantivo kiel antaumetite al verbo !                                         Francisko

 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages