Sinonimaro

35 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Oct 2, 2020, 12:19:46 PM10/2/20
to la-bona...@googlegroups.com
Finfine mi aperigas mian Sinonimaron en la reto! Ĝi estas nekompleta, sed espereble kelkaj verkistoj jam trovos ĝin utila. Mi bonvenigos sugestojn pri aldonoj kaj kompletigoj.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Tirifto

unread,
Oct 2, 2020, 1:02:32 PM10/2/20
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Le Fri, 2 Oct 2020 17:19:33 +0100,
"lowenstein, anna" <anna.lo...@esperanto.org> a écrit :

> Finfine mi aperigas mian Sinonimaron en la reto! Ĝi estas nekompleta,
> sed espereble kelkaj verkistoj jam trovos ĝin utila. Mi bonvenigos
> sugestojn pri aldonoj kaj kompletigoj.
>
> http://bonalingvo.net/index.php/Sinonimaro

Mi per kunfrapado de la manoj reagas al via verko kun entuziasmo. :-)
Kvankam mi tralegis ĝis nun nur ĝian enkondukon kaj parton de la
prezentataj samsignifoj, ĝi jam tre plaĉas al mi. Ĝi tre bone kaj klare
montras la kapablon de Esperanto esprimi multajn kortuŝojn sen bezono
de troaj mantuŝoj al fremdaj vortaroj. Mi ne dubas, ke por verkistoj ĝi
estos ege helpa kaj inspira. Grandan dankon al vi pro tia kompilo!

La sola aldono, kiun nun venas al kapo, estas »mondtegmento« kiel
samsignifo de »ĉielo«. Poemistoj kiuj emas al »firmamento« eble trovus
ĝin oportuna oficialeca anstataŭaĵo. :-)

> Kore,
> Anna

Ĉion bonan
// Tirifto

lowenstein, anna

unread,
Oct 2, 2020, 1:45:16 PM10/2/20
to la-bona...@googlegroups.com

La sola aldono, kiun nun venas al kapo, estas »mondtegmento« kiel
samsignifo de »ĉielo«. Poemistoj kiuj emas al »firmamento« eble trovus
ĝin oportuna oficialeca anstataŭaĵo. :-)

Dankon pro via entuziasma reago! Mi notas vian sugeston pri "mondtegmento". 

Kore,
Anna

--
Message has been deleted

Pjer

unread,
Oct 4, 2020, 4:40:50 PM10/4/20
to la bona lingvo
Saluton,
ankaŭ mi trovis vere grava kaj interesa vian laboron.
Vintre kiam mi disponos pli da libera tempo , mi volonte povos kontribui.
Eble temas pli pri parencaj vortoj ol pri veraj sinonimoj. En via prilaborita listo pli multas la proponoj ol en kutima vortaro de sinonimoj, ĉu ne?

Vidante la vorton: ĝui sen proponoj mi iomete pripensis, eble : feliĉe sperti, ĝoji (aŭ plezuri) pro (ankaŭ ĉe); volupti pri ...

Amike, Pjer.

lowenstein, anna

unread,
Oct 8, 2020, 7:59:50 AM10/8/20
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Pjer,

Dankon pro viaj sugestoj. Mi nun aldonis kelkajn pliajn proponojn sub la kapvorto "ĝui". 

Kiel vi prave konstatas, ne temas pri precizaj sinonimoj, sed pri sugestoj, kiuj povus utili al verkisto rilate al la sama ideo. Mi pripensis, ĉu nomi ĝin "Vortotrezoro", sed la vorto "Sinonimaro" verŝajne donas al la publiko pli klaran ideon, pri kio temas.

Kore,
Anna

On Sun, 4 Oct 2020 at 21:38, 'Pjer' via la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com> wrote:
Saluton,
ankaŭ mi trovis vere grava kaj interesa vian laboron.
Vintre kiam mi disponos pli da libera tempo , mi volonte povos kontribui.
Eble temas pli pri parencaj vortoj ol pri veraj sinonimoj. En via prilaborita listo pli multas la proponoj ol en kutima vortaro de sinonimoj, ĉu ne?

Vidante la vorto ĝui sen proponoj mi iomete pri pensis, eble : feliĉe sperti, ĝoji (aŭ plezuri) pro (ankaŭ ĉe); volupti pri ...

Amike, Pjer.
Le vendredi 2 octobre 2020 à 19:45:16 UTC+2, anna lowenstein a écrit :

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/8e5f9313-8186-494a-8b71-873c5f59eb0fn%40googlegroups.com.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 17, 2023, 4:12:26 AM12/17/23
to la-bona...@googlegroups.com
Nuntempe oni ankoraŭ uzas la rusdevenajn terminojn Kievo kaj Moldavio, tiel registritaj en la vortaroj.
Sed laŭ la lokaj lingvoj kaj popolaj preferoj la vortoj estus Kijvo kaj Moldovo (se mi bone skribis).

Bonŝance ne estas problemoj pri la nomo de Kartvelio.

Kion vi opinias pri la ĝisdatigo?
JoKo Rinaldo el Italio


Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2023, 8:45:58 AM12/17/23
to la-bona...@googlegroups.com
la Akademio diskutis pri tio, kaj ĝi ne pretas fari ŝanĝojn pro politikaj premoj, sed preferas atendi. estas ankaŭ aliaj okazoj: Vilno/Vilniuso ktp.
 
ceter mi rimarkis ke en la itala televido oni alprenis la elparolon kiv [chiv] dum tradicie oni diris kiev [chiev]. la imperio trafas ankoraŭfoje.
 
amike
 
renato
 
~~~
de:
renato corsetti
renato....@gmx.com
 
 
Sent: Sunday, December 17, 2023 at 10:12 AM
From: "Johano Karlo Rinaldo" <esperanto...@gmail.com>
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: (la bona lingvo) Du geografiaj terminoj: Kijvo kaj Moldovo
--

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages