-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
> laux mia kompreno, pastro estas ege gxenerala nocio de multaj
> religioj, sed nepre enhavanta iel la nocion ke pastro povas
> plenumi oferojn.
Tian "nepran" kondiĉon povas meti nur teologia harfendisto, kaj
ĝi povas esti tezo (kontestata kaj malkontestata) en teologia
diskuto inter iuj papistoj kaj nepapistoj. Sed difinon utilan por
la lingvo donis jam la Plena Vortaro, kaj mi ne vidas ian
kialon ŝanĝi ĝin: "Rajtigita funkciulo de religia kulto". Tiaj
sendube estas almenaŭ la pastroj de la Finnlanda Evangelia-Luterana
Eklezio.
Eble estas preferinde ne plu tuŝi religiajn vortojn.
Amike
Harri
> Eble estas preferinde ne plu tuŝi religiajn vortojn.
-- ------------------------------------ Renato Corsetti renato....@uniroma1.it ------------------------------------