> Corsetti: Cetere ni ankaŭ havas la linion:
> populism·o ~ popol·ism·o
>
> Kion opinias la aliaj?
Mi pardonpetas se, antaŭ ol alveni al la kerno de la diskuto, mi komencas per
nepra enkonduko pri la evoluo de la uzo la vorto.
Historie estis ja la popolaj partioj/movadoj
- kiel (fine de '800 kaj komence de '900) en la rusa uzo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Rusia_Socialdemokrata_Partio
- kaj poste la komunistaj partioj.
Tiuj partioj, baziĝantaj sur la "socialisma etiko", sume funkciis per REPREZENTA
DEMOKRATIO: la popolo loke elektis la reprezentantojn, kaj la reprezentantoj
poste administris la leĝopovon.
Sed nuntempe (en malgrandaj landoj - kiel Svislando, kie eblas efike uzi la
referendumojn - kaj post la alveno de komputiloj, kiuj permesas sondenketi pri
la popolaj emoj) disvastiĝis la nuntempa misuzo de iel REKTA DEMOKRATIO.
Kompreneble en la pasintaj popolaj partioj (ĉefe en la maldekstraj kaj en la
partioj religie viciĝintaj - ekzemple la Kristan-Demokrata germana Partio) estis
iu etiko, kiu favoris esencan solidarecon al malriĉuloj aŭ al migrulojn aŭ al
aliaj religianoj.
Sed nuntempe disvastiĝis partioj (ĉefe dekstremaj aŭ centremaj), kiuj
apelaciante al rekta demokratio fakte demagogie kondutas, oportunisme sekvante
malbonajn popolajn emojn kontraŭ enmigruloj aŭ aliaj religianoj. Ili estas
preskaŭ en ĉiuj eŭropaj landoj... do la afero ne estas bagatela.
Tial indas citas la signifon de DEMAGOGIO: Klopodo por iĝi estranto de popolo,
ekscitante ties pasiojn per belaj vanaj paroloj aŭ promesoj.
_____________________________
Post tiu enkonduko estas pli facile veni al la temo.
La neoficiala radiko "populismo" havas esence du signifojn
- laŭ la nuntempa uzo, partio/movado demagogie ekzaltanta la popolajn klasojn.
Temas sume pri eŭfemisma difino de "demagogio".
- laŭ la jama (fine de '800 kaj komence de '900) rusa uzo, politika/kultura
movado/partio funkcianta per "reprezenta demokratio"
https://eo.wikipedia.org/wiki/Rusia_Socialdemokrata_Partio
Nu, flankelasante la historian uzon, kaj restante pri la nuntempa uzo, devus
esti miaopinie
- populismo > popularismo (eŭfemisme), demagogio (laŭ strikta signifo)
JoKo