Amike
Renato
'''valet-o''' cxambristo

'''varietat-o''' variajxo

'''variete-o''' variaj kantoj

'''vatro''' hejtilo

'''veltabulo''' = velbreto* (EN board=tabulo sed ankau ~breto)

'''vepr-o''' pikarbusto

'''vertag-o''' = melhundo?

'''vertico'''? =

'''vertrago''', levrelo leporhundo

'''veselo''' sxip(eg)o?

'''vincxo''' tirilo (FR treuil, EN wincx)

'''vinkulo''' "{" ???? pinta parentezo

Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>

Otto
> '''varietat-o''' variajxo

"distra teatrajxo"
> '''vatro''' hejtilo

"tindro" (2a aldono)
> '''veltabulo''' = velbreto* (EN board=tabulo sed ankau ~breto)

sxajnas al mi pli tauxga "veltabulo"
> '''vertico'''? =

La vorto estis agnoskita per la 8a aldono.
Miaoldonus la signifon je "pintkunveno"?
> '''veselo''' sxip(eg)o?

velsxipego
> '''vincxo''' tirilo (FR treuil, EN wincx)

orizontala kapstano (Z), arganeto (post gxia urgxa agnosko).
Cxiuokaze "tirilo" sxajnas al mi aux "sxnuro" aux "cxeno". Necesus do agnoski:
- kapstano (mekanika vertikala tirilo);
- argano (mekanika orizontala tirilo). El tiu oni povus eltiri "arganeto": ilo tre ofta nuntempe sur la ekstervojaj auxtomobiloj... nome "vincxo")
> '''vinkulo''' "{" ???? pinta parentezo

"vinkta krampo", "kuniga krampo"
J-K. Rinaldo el Padova.IT.EU
> C'u iu havas sugestojn pri c'i tiuj vortoj?
Interesajn vortojn vi trovis, kelkajn el ili mi neniam renkontis.
> '''valet-o''' cxambristo

jes valeto --> cxambristo (ecx: vir-cxambristo, mi supozas)
(Aldonu ankaux subreto --> servistino(-rolulo), cxambristino (en
teatrajxo), aktorineto -- Mi supozas, ke cxian estas virino, cxu ne?)
> '''varietat-o''' variajxo

Trovigxis en PIV-supl, sed ne plu en PIV-2000, tie gxin anstatauxas
"vario", senco 2.
> '''variete-o''' variaj kantoj

eble io pli vastsenca, cxu eblas uzi la vorton spektaklo: "varia
spektaklo"? Se ne, eble "varia distrajxo", "vari-scenaro"?
> '''vatro''' hejtilo

Tio estis vera enigmo por solvi. Sxajnas ke per la vorto Eichholz
celis "varmotransigilon", do aparaton, kiun oni lau la 8-a OA nomas
"radiatoro", t.e. "varmoradiilo" kaj praktike do "hejtilo" (en
cxambro) aux "varmoforigilo" ekz. por auxta motoro. "Vatro" nepre
evitindas.
> '''veltabulo''' = velbreto* (EN board=tabulo sed ankau ~breto)

Kial "breto"? Laux mi nur "veltabulo" tauxgas.
> '''vepr-o''' pikarbusto

eble ankaux "densejo", "arbustajxo", "implika arbusto"
> '''vertag-o''' = melhundo?

jes, kun -->
> '''vertico'''? =

Estas al mi iom enigme, kial matematikistoj bezonas tian terminon,
kvankam tute nature, laux modelo de pluraj lingvoj, sin proponas
"pinto" (ekz. "la pintoj de triangulo, de kubo"). Alia eblo por
termino ankaux matematika estus la sametimologia, Fundamenta "verto"
(la angla "vertex" havas ambaux signifojn).
Mi klopodis trovi, cxu la vorto "pinto" havas iun alian matematikan
specialan uzon, sed ne trovis ion gravan; iuj uzoj egaligas pinto =
supro, sed tio ne estas la kerna signifo de pinto. La vorton "verto"
Marc Bavant uzas matematike en la vorto "vertocxapo", t.e. la
geometria senco de "kaloto", sed ecx tio apenaux malhelpus paroli pri
"vertoj de triangulo".
Se tiom da matematikistoj favoras "verticon" mi apenaux kuragxas nomi
gxin evitinda. Eble tamen almenaux "angulpunkto, angula punkto" estus
suficxe neuxtralaj sinonimoj.
> '''vertrago''', levrelo leporhundo

nekonata al mi
> '''veselo''' sxip(eg)o?

Mi neniam renkontis tian vorton, sed laux PIV gxi estas "malnova nomo
de sxipo" (mi volus vidi almenaux unu ekzemplon pri tia "malnova" uzo
en Esperanto).
> '''vincxo''' tirilo (FR treuil, EN wincx)

Eble bezonata vorto, mi ne dirus evitinda, sed sinonimo povus esti
"sxnurvolva levilo"
> '''vinkulo''' "{" ???? pinta parentezo

La matematikan signifon, aux la uzon kiun PIV atribuas al gxi, mi
versxajne neniam vidis.
La alia signifo (skribsigno) --> "kurba krampo". La piv-a "kuniga
krampo" ne estas bona, se la aliajn krampojn oni nomas rondaj, angulaj
kaj rektaj. Ankaux "onda" eblus, sed gxi konfuze sone similas al "ronda".

Harri
Per cxi tio mi revenas al miaj asertoj pri fusiloj, pistoloj, revolveroj,
kanonoj, helicoj, pafiloj, pafilegoj kaj sxrauxbegoj. En la mondo ekzistas
multaj specoj de ajxoj. Multajn, sed ne cxiujn el ili eblas priskribi per
trafaj kunmetajxoj kaj derivajxoj. Mi reasertas, ke mi estas absolute por
tio, ke E-o restu facila lingvo, kaj mi ne apartenas al tiuj, kiuj
fanfaronas pri E-aj vortaroj havantaj - ni diru - 50.000 kapvortojn. Tia
amaso kvazaux kontrauxdiras la ideon de facile lernebla internacia lingvo.
Sed aliflanke ni ne reduktu nian lingvon gxis nura senkarna skeleto -
pardonu: ostaro.
Otto
>pardonu: ostaro.
Bone, ke vi korektis vin kaj pardonpetis.
Resta la fakto ke tindr-o, lau' PIV, estas io tute alia ol vatro, c'u ne?
Amike
Renato
C'io akceptita.
>(Aldonu ankaux subreto --> servistino(-rolulo), cxambristino (en
>teatrajxo), aktorineto -- Mi supozas, ke cxian estas virino, cxu ne?)
Tion mi lasas al post la fino de la reordigo.
>Estas al mi iom enigme, kial matematikistoj bezonas tian terminon,
Por senti sin matematikistoj.
Restas problemeto.
Vi diras:
> '''vinkulo''' "{" ???? pinta parentezo

>aux "pinta krampo".
dum Harri diras "kurba krampo". C'u kurba au' pinta?
amike
renato
> '''vatro''' hejtilo

> "tindr-o", lau' PIV, estas io tute alia ol vatro
"tindro" estas sendube "hejtilo".
Tial necesas minimumo da difino pri vatro, kiu ne trovigxas en la vortaroj.
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
>"tindro" estas sendube "hejtilo".
Certe, en la senco de hejt-materialo, brul-materialo.
>Tial necesas minimumo da difino pri vatro, kiu ne trovigxas en la vortaroj.
Nun vatro resendas al radiatoro kaj enc'ambra hejtilo.
Amike
Renato
Tindro estas brulajxo, tre ekbrulema. Antikve gxi estis farita. ekz el
tindrofungo kaj ekbruligita per fajreroj el frapo de fero kontraux siliko.
> Tial necesas minimumo da difino pri vatro, kiu ne trovigxas en la
> vortaroj.
"Vatro" estas vorto enkondukita de R. Eichholz en sia Esperanta
Bildvortaro por la oficiala vorto "radiatoro", ilo disradianta varmon
por hejti la cxirkauxan spacon aux por malvarmigi la internon de masxino.
Amike
> Dankon, Otto!
> Vi diras:
>> vinkulo
>> "pinta krampo".
> dum Harri diras "kurba krampo". C'u kurba au' pinta?
Mi pensas ke tia malsamopinio estas tute komprenebla, kiam temas pri
vorto, kiun oni neniam rekontis en reala teksto, nur en vortaroj.
Mia interpreto estas bazita sur la difino en PIV-2000 kaj sur tradukoj
en alilingvaj vortaroj. PIV diras, ke "vinkulo" estas "kuniga krampo"
kaj sub la kapvorto "krampo" trovigxas listo de diversaj krampoj:
rondaj, angulaj, rektaj kaj kunigaj. Mi komprenus, ke "pintaj krampoj"
estas tio kion PIV nomas angulaj, sed fakte, atentante la detalojn de
la signoj, mi koncedas, ke ankaux la "kuniga krampo" havas mezan
elstaran pinteton.
La "kunigaj krampoj" estas la malplej ofta speco de krampoj, kaj tial
ne trovigxas multaj ekzemploj en retaj tekstoj. Plej ofte uzata formo
sxajnas esti "kunigaj", sekve "kurbaj". "Pintajn" mi trovis nur
12-foje, kaj ili cxiuj celis la "angulajn krampojn", kiuj similas la
matematikajn signojn "pli granda ol" kaj "malpli granda ol" sed ne
absolute samas. Eble estus plej bone skribi
vinkulo --> kuniga krampo, kurba krampo
Harfendante pri cxi tiaj aferoj oni emas forgesi, ke "krampo" estas
nur figure uzata por kelkaj skribsignoj. Gxi ja estas konkreta afero,
metalpeco!
Amike

Harri
Postskribo: Mi jam preskaux tute forgesis, ke Renato fondis apartan
liston por multbabiluloj de "la bona lingvo" kaj mi ankaux ne memoras,
kiuj estis la reguloj pri la du listoj. Eble cxi tiu mesagxo devus iri
tien, por ne plensxtopi cxies leterkeston, cxu?
Laux Harri tiel estas, sed Giancarlo skribis, ke vatro estas tindro. Mi ja
nek konis nek trovis la vorton "vatro", kaj ne povante senhelpe konsulti
PIVon, mi en mia naiveco fidis la unuan glosinton.
Otto
>vinkulo --> kuniga krampo, kurba krampo
En ordo tiel!
>Mi jam preskaux tute forgesis, ke Renato fondis apartan
>liston por multbabiluloj de "la bona lingvo" kaj mi ankaux ne memoras,
>kiuj estis la reguloj pri la du listoj. Eble cxi tiu mesagxo devus iri
>tien, por ne plensxtopi cxies leterkeston, cxu?
Nu, ne estas tre rigoraj reguloj, sed efektive ni hodiau' eble
skribis tro multe al c'i tiu listo.
Mi lanc'os tie kelkajn diskutojn por maplezigi c'i tiun liston.
Jugxu mem, kiaj estas {...}. Laux mia impreso de la reliefoj, kiujn mi
palpis de tiuj signoj, ili havas pinton meze, kaj (...) sxajnas al mi pli
kurbaj ol {...}. Sed konsentite, ke pintaj krampoj pli prave estas <...>.
Cxu ne ekzistas komputilaj terminaroj en E-o, kie aperas nomoj de tiuj
simboloj?
Mi fakte havas multajn problemojn pri nomado de diversaj signoj trovigxantaj
sur la komputilaj klavaroj - ne malpleje cxe normigoj de brajlaj reprezentoj
de tiaj signoj. En manlibroj pri brajla notacio nepre necesas NOMI la
signojn, kaj se eble ankaux priskribi ilin kaj indiki ilian uzon. Tiurilate
mi povas mencii ś, "Pilcrow sign", kaj ¤, cxu "valuta signo"? - por ne
paroli pri la multaj specoj de citiloj, el kiuj PAG mencias nur kelkajn. En
iu libro estas menciitaj "angulaj krampoj", kiuj ne egalas al <...>, kaj
kiuj lauxdire estas uzataj en matematiko; sed ne estas menciite, KIAN uzon
ili havas, kaj neniu sxajnas kapabli respondi al mia demando pri tio.
Eksterteme,
Otto
>neniu sxajnas kapabli respondi al mia demando pri tio.
nek mi kapablas, sed mi trovis en la vortaro de Minnaja ke la itala
nomo por tiu krampo estas tradukita per "kurba krampo, kuniga krampo,
vikulo". tio devus signifi, ke se ni diras ke vinkulo estas kurba
krampo, kuniga krampo, ni estas en ordo.
amike
renato
'''vatro''' hejtilo

Harri Laine precizigis:
> "Vatro" estas ... "radiatoro"
Bonege: RADIATORO estis agnoskita per la 8a aldono.
Do gxi sxajnas al mi la plej tauxga solvo.
J-K Rinaldo
J/K Rinaldo el Padova IT:EU