"serendipo"

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 8, 2008, 7:41:53 PM12/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
La Esperanta Vikipedio havas artikolon pri "serendipo" (krome uzas tiun vorton Camacho en "La Majstro kaj Martinelli", kaj kelkaj retpaĝoj). Temas pri Esperantigo de la angla vorto "serendipity", kiu signifas "hazarda malkovro/trovo de io bona kiam oni serĉis tute alian aferon". Fakte iu brita traduk-entrepreno elektis ĝin kiel unu el la dek plej malfacile tradukeblaj anglaj vortoj, sed intertempe pluraj lingvoj simple transprenis la anglan vorton.

Eble ni havu

serendip-o --> hazard-a mal-kovr-o, hazard-a trov-o

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 9, 2008, 3:54:08 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
> serendip-o --> hazard-a mal-kovr-o, hazard-a trov-o

Mi registris tion. Kiuj lingvoj, Marcos, transprenis tiun vorton el la
angla?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Dec 9, 2008, 7:59:15 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis pri "serendipity":

Kiuj lingvoj, Marcos, transprenis tiun vorton el la
angla?

Laŭ la anglalingva Vikipedio jenaj: "Portuguese 'serendipicidade' or 'serendipidade'; French 'sérendipicité' or 'sérendipité' but also 'heureux hasard', "fortunate chance"; Italian 'serendipità'; Dutch 'serendipiteit'; German 'Serendipität'; Swedish, Danish and Norwegian 'serendipitet'; Romanian 'serendipitate'".

Tamen verâjne temas pri maloftega vorto en ĉiuj ĉi lingvoj (kaj ankaŭ en la angla).

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Dec 9, 2008, 8:30:46 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi havas la impreson, ke la vorto kutime enhavas iom humuran nuancon, do en serioza kunteksto g’i impresus kvazau’ intence neformala.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 9 dicembre 2008 13.59
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: serendip-o

Renato Corsetti

unread,
Dec 9, 2008, 10:06:52 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Tamen verâjne temas pri maloftega vorto en ĉiuj ĉi lingvoj (kaj ankaŭ en la angla).
Jes. En la itala mi mem neniam renkonis ĝin.

Renato


Pilar Otto

unread,
Dec 11, 2008, 4:33:50 PM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Swedish, Danish and Norwegian
> 'serendipitet';
Mi neniam auxdis tiun vorton nek trovis la anglan en el-anglaj vortaroj -
sed mi estas maljuna! Cxu iu scias, de kie devenas tiu angla vorto? Cxu de
kunmeto de mallongigitaj vortoj, kiel tiom da anglaj esprimoj (brunch =
BReakfast + lUNCH)?

Otto

Antonio De Salvo

unread,
Dec 11, 2008, 7:20:45 PM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Mi neniam auxdis tiun vorton nek trovis la anglan en el-anglaj vortaroj -
sed mi estas maljuna! Cxu iu scias, de kie devenas tiu angla vorto?

Ankaux mi neniam pli frue auxdis tiun vorton.
Informojn oni trovas cxe http://eo.wikipedia.org/wiki/Serendipo
kaj ecx pli multe en la koneksaj pagxoj en aliaj lingvoj.
Laux Vikipedio, la vorto devenas de Serendip, la iama persa nomo de Srilanko
(Cejlono). La termino estis kreita de verkisto Horace Walpole, en letero de
la 28a de januaro 1754 al Horace Mann, angla amiko vivanta en Florenco. La
kialo estis la referenco al la persa fabelo "Tri princoj de Serendipo", kies
cxefroluloj trovas survoje vicon da indicoj, kiuj savas ilin en pluraj
okazoj. La malkovroj sxuldigxas al hazardo, sed ankaux al akravida lerteco.
Pro tio, la vorto akiris la signifon "atentemo al sxajne negravaj faktoj,
kiuj hazarde povas liveri solvon de problemo".
Mi ne kapablas trovi koncizan ekvivalenton en esperanto (cxiukaze, mi dirus
ne serendipo, sed serendipeco).
Gxis
Antonio

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2008, 2:46:01 AM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Mi ne kapablas trovi koncizan ekvivalenton en esperanto (cxiukaze, mi dirus
ne serendipo, sed serendipeco).
Provizore pro la antaŭa diskuto mi registris:


serendip-o --> hazard-a mal-kovr-o, hazard-a trov-o

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Dec 12, 2008, 3:16:00 AM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

>Provizore pro la antaŭa diskuto mi registris:
>serendip-o --> hazard-a mal-kovr-o, hazard-a trov-o

En la plej nova eldono (2009) de la angla-itala vortaro Ragazzini, mi trovis jenajn indikojn cxe serendipity:

 

serendipity sɛrənʹdɪpətɪ
n. uncountable

serendipità; capacità di fare felici scoperte, di trovar tesori (parola coniata da H. Walpole ne “I tre principi di Serendip”)

serendipitous
a.
fortunatissimo.

 

mi tradukas:

 

serendipity:

serendipeco; kapablo fari bonsxancajn malkovrojn, trovi trezorojn (vorto kreita de H. Walpole en “La tri princoj de Serendipo”)

 

serendipitous:

adj.

Bonsxancega

 

 

Cxu “bonsxanca eltrovemo”? aux “lauxhazarda eltrovemo”?

Gxis

Antonio

 


image001.jpg

Marcos Cramer

unread,
Dec 12, 2008, 4:04:50 AM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

serendipeco; kapablo fari bonsxancajn malkovrojn, trovi trezorojn (vorto kreita de H. Walpole en "La tri princoj de Serendipo")

 [...]

Cxu "bonsxanca eltrovemo"? aux "lauxhazarda eltrovemo"?

Tamen laŭ la klarigo kaj uzoj en la anglalingva Vikipedio, "serendipity" ne estas iu kapablo, sed estas esprimo por la hazardaj malkovroj mem.

La interreta vortaro Merriam listigas kaj la kapablon je hazardaj malkovroj kaj la malkovrojn mem kiel du signifojn.

Do laŭ mi ni teni la nunajn alternativojn, kaj aldoni ion kiel "(kapablo je)" enkrampe:

serendip-o --> (kapabl-o je) hazard-a mal-kovr-o, (kapabl-o je) hazard-a trov-o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2008, 4:13:49 AM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Do laŭ mi ni teni la nunajn alternativojn, kaj aldoni ion kiel
"(kapablo je)" enkrampe:

Aldonita.

Renato

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2008, 4:19:00 AM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
 

Cxu “bonsxanca eltrovemo”? aux “lauxhazarda eltrovemo”?

Mi ne povas juĝi pri tio. Ĉu Anna aŭ aliaj anglalingvanoj?

amike

Renato


ro-esp

unread,
Dec 12, 2008, 9:46:58 AM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kiom mi scias, ne ekzakte temas pri ajna hazarda trovo, sed pri hazarde
trovi ion pro tio ke oni sercxas ion alian....

Mi neniam awdis la vorton "serendipiteit", kaj povas apenaw imagi ke
fromagxkapo uzus gxin ekster anglismado. (pri flandroj mi ne scias)

gxis, Ronaldo

Leo De Cooman

unread,
Dec 13, 2008, 7:48:36 AM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> Mi neniam awdis la vorton "serendipiteit", kaj povas apenaw imagi ke
> fromagxkapo uzus gxin ekster anglismado. (pri flandroj mi ne scias)

"Pour les Flamands... la même chôse!" (Por la flandroj ... same! Tiel diris
franclingvaj oficiroj - ofte mem flandroj, sed rifuzantaj paroli la popolan
lingvon - post siaj klarigoj en la franca al siaj soldatoj). Supozeble ili
nun dirus tion en la angla :o(
Mi neniam audis pri "serendipiteit". Sed mi konfesu, ke mi ne kutimas legi
literaturajojn, en kiuj tia vorto povus aperi. Mi okupigas pri pli ciutagaj
aferoj, kiaj elektro, mekaniko, ktp. :o)


Amike salutas
Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages