afidavito

0 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Mar 6, 2011, 5:23:58 AM3/6/11
to la-bona-lingvo
Mi proponas jenan linion:
afidavito --> jxurdeklaro

La fontoj estas la vortraroj de Wells, Benson kaj JEI.
Kiel vi opinias?

Vastalto

renato corsetti

unread,
Mar 6, 2011, 5:29:19 AM3/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

> afidavito --> jxurdeklaro

Por mi tio estas en ordego. Antonio, ĉu vi havas komenton?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Mar 6, 2011, 6:54:55 AM3/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

> afidavito --> jxurdeklaro

Renato:


>Por mi tio estas en ordego. Antonio, ĉu vi havas komenton?

Temas pri tipe "komunjura" (anglosaksa) fenomeno, kvankam la vorto havas latinan devenon.
Povas tauxgi "jxurdeklaro", "jxuratesto" (certe internacie pli kompreneblaj ol "afidavito"), kvankam, se esti pedantaj, iusence temas pri propra nomo (netradukenda).
La apartajxo de "afidavito" kusxas en tio, ke gxi konsistigas pruvon, dum en la landoj kun "civiljura" ordo (ekzemple Italujo, Francujo) la iel respondaj dokumentoj ("atto notorio", "déclaration sous serment") validas ne kiel pruvo, sed kiel simpla atesto sen pruva valoro.
Gxis
Antonio


renato corsetti

unread,
Mar 6, 2011, 10:49:36 AM3/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

| Povas tauxgi "jxurdeklaro", "jxuratesto"

Tion mi registris.

| La apartajxo de "afidavito" kusxas en tio, ke gxi konsistigas pruvon, dum en la landoj kun "civiljura" ordo (ekzemple Italujo, Francujo) la iel respondaj dokumentoj ("atto notorio", "déclaration sous serment") validas ne kiel pruvo, sed kiel simpla atesto sen pruva valoro.

Estas frenezaj ĉi tiuj anglosaksoj!

Reanto


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages