"0" ĉi-okaze signifas, ke "akĉento" ne estas oficiala. La kvalitoj de la alternativoj estas mezurataj en kategorio 5 de la poentosistemo.
Ne eblas kompreni mian poentadon de "akĉento" sen legi la poentosistemon, kiun mi prezentis ĉi-liste antaŭ unu jaro. En mia pasinta mesaĝo estis ligilo al la mesaĝo, kie mi prezentis la poentosistemon. Por ne devigi vin serĉi tiun ligilon, mi simple kopias la tekston pri la poentosisteme ĉi-suben.
Amike,
Markos
----
Poentosistemo por radikoj pridiskutataj en la dissendolisto la-bona-lingvo
Ĝeneralaj klarigoj
En
ĉiu kategorio aperas diversaj priskriboj, sekvataj de dupunkto kaj iu
nombro. Oni trovu la priskribon kiu plej taŭgas por la pridiskutata
radiko, kaj aldonu la nombron post la dupunkto al la kalkulata poentaro.
Kategorio 1: Oficialeco-statuso de la radiko
- Radiko aperanta en
la Universala Vortaro en la Fundamento aŭ uzata en la Ekzercaro (kun
precize la nun pridiskutata signifo): 3
- Radiko aperanta en la
antaûparolo aŭ prononc-ekzerco de la Fundamento aŭ poste oficialigita
(kun precize la nun pridiskutata signifo): 2
- Radiko oficiala (Fundamenta aŭ oficialigita), kun oficiala signifo rilata sed ne sama al la nun pridiskutata signifo: 1
Oficialaj radikoj kun oficiala signifo tute ne rilata al la nun pridiskutata signifo ricevas neniun poenton en ĉi tiu kategorio.
Kategorio 2: Enradikiĝinteco de la radiko en la efektivan lingvouzon
Oni mezuru la enradikiĝintecon en la efektivan lingvouzon per serĉoj en la Tekstaro de Esperanto (
tekstaro.com), en la Esperanta tekstaro de CorpusEye (
corp.hum.sdu.dk/cqp.eo.html)
kaj/aŭ en la ĝenerala Interreto ekzemple per Guglo (Guglo-serĉo estu
ĉiam akompanata per "kaj estas" por eviti ne-Esperantajn paĝojn, kaj
prefere ankaŭ per "-wikipedia -vikipedio -wiki" por eviti la multegajn
kopiojn de la Vikipedio, kiuj povas kaŭzi ke unusola uzo de vorto en
Vikipedio aperu plurcentfoje nur en kopioj de la Vikipedio).
- Radiko estas multe uzata kompare kun similsignifaj vortoj / proponataj alternativoj / situacioj en kiuj oni povus uzi ĝin: 3
- Radiko estas uzata simile ofte kiel similsignifaj vortoj / proponataj
alternativoj, aŭ estas mezmulte uzata en situacioj en kiuj oni povus uzi
ĝin: 2
- Radiko estas malmulte uzata kompare kun similsignifaj vortoj /
proponataj alternativoj / situacioj en kiuj oni povus uzi ĝin: 1
- Radiko estas ne-uzata aŭ apenaŭ uzata: 0
Kategorio 3. Enradikiĝinteco de la radiko en ekzistantajn vortarojn
Ĉar
la Akademia Vortaro estas jam tre forte konsiderata en kategorio 1, ni
ĉi tie ne plu konsideras la Akademian Vortaron, sed nur aliajn
vortarojn, ĉefe ReVo-n, PIV-on kaj diversajn gravajn dulingvajn
vortarojn.
- Radiko troviĝas (sen evitindec-indiko) en ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj el ĉi tiuj vortaroj: 2
- Radiko troviĝas (sen evitindec-indiko) en kelkaj el ĉi tiuj vortaroj kaj en kelkaj ne: 1
- Radiko troviĝas en preskaŭ neniu el ĉi tiuj vortaroj sen evitindec-indiko: 0
Kategorio 4. Bezonateco de la koncepto/nuanco esprimata per la radiko
En
ĉi tiu kategorio temas pri la bezonateco de la koncepto/nuanco
esprimita per la radiko, ne pri la bezonateco de la radiko mem (la
bezonateco de la radiko mem ja dependas ankaŭ forte de la taŭgeco de la
alternativoj, mezurota en kategorio 5). Ĉe la mezurado de bezonateco de
koncepto aŭ nuanco povas helpi la konsiderado de diversaj nacilingvoj,
por vidi ĉu ĉiu el ili havas koncizan esprimon por tiu koncepto/nuanco,
aŭ ĉu nur kelkaj aŭ eĉ malmultaj lingvoj havas tion.
- La koncepto/nuanco estas tute bezonata por la ĝenerala (nefaka) komunikado: 2
-
La koncepto/nuanco estas ĉefe faka, sed ankaŭ bezonata foje de
nefakuloj, AŬ la koncepto estas bezonata ĝenerallingve, sed ne nepre kun
tiu preciza nuanco: 1
- Temas pri tre faka koncepto aŭ pri koncepto ne bezonata kun la preciza signifo kiun havas la pridiskutata radiko: 0
Kategorio 5. Taŭgeco de la alternativo(j)
Ĉi
tiu kategorio fakte estas dividita en kvar subkategoriojn. Por la
subkategorioj 5b, 5c kaj 5d, uzu tiun alternativon kiu donas la plej
multajn negativajn poentojn.
Kategorio 5a: Taŭgeco de la alternativo(j) laŭ signifo
- Estas unusola alternativo, kiu precize kaptas la signifon/nuancon de la radiko: -2
- Estas pluraj alternativoj por diversaj subsencoj de la radiko, aŭ
estas unu alternativo, kies signifo estas preskaŭ sama, sed ne tute
sama, al tiu de la radiko: -1
- La alternativo(j) nur proksimume kaptas la signifon/nuancon de la radiko: 0
Kategorio 5b: Bezono fiksi la intencitan signifon
- La intencita signifo rekte sekvas el la signifo de la vorteroj en la alternativo: -1
- La intencita signifo ne rekte sekvas el la signifo de la vorteroj en
la alternativo, tiel ke oni devas fiksi apartan signifon de la
kunmetaĵo: 0
Kategorio 5c: Longeco de la alternativo kompare kun la radiko
Mezuru longecon per la formulo longeco = nombro de literoj + nombro de silaboj.
- Alternativo malpli longa ol radiko: -2
- Alternativo same longa kiel radiko: -1,5
- Alternativo iom pli longa ol radiko (alternativo maksimume unu unuon pli longa ol 1,5-oble la longeco de la radiko): -1
- Alternativo du unuojn pli longa ol 1,5-oble la longeco de la radiko: -0,5
- Alternativo multe pli longa ol radiko (pli ol du unuojn pli longa ol 1,5-oble la longeco de la radiko): 0
Kategorio 5d: Uzindeco de la radikoj en la alternativo
- Ĉiu vortero uzata en la alternativoj estas mem klare uzinda el la
bonlingva vidpunkto (se necese, tio povas esti konfirmita per aplikado
de ĉi tiu
poentosistemo al la koncerna vortero): -1
- Almenaŭ unu vortero en la alternativo havas pridubindan uzindecon el bonlingva vidpunkto: 0
6. Pluuzeblo de la radiko por krei alternativojn al aliaj radikoj kun pridubinda uzindeco
- La radiko povas esti vaste uzata por krei alternativojn al aliaj radikoj kun pridubinda uzindeco: 2
- La radiko povas esti uzata por krei kelkajn alternativojn al aliaj radikoj kun pridubinda uzindeco: 1
- La radiko tute ne aŭ apenaŭ taŭgas por krei alternativojn al aliaj radikoj kun pridubinda uzindeco: 0
----
Post elprovado de la
poentosistemo
ĉe 19 radikoj (8 momente listigitaj kun "→", 6 momente listigitaj kun
"~" kaj 5, kiujn ni ne listigis kvankam ni iam diskutis pri ili), mi
venis al la konkludo, ke indas interpreti la finan poentaron proksimume
jene:
- Fina poentaro 0 aŭ malpli: Klare preferu listigon kun "→"
- Fina poentaro inter 0,5 kaj 1,5: Duba kazo inter listigo kun "→" kaj listigo kun "~"
- Fina poentaro inter 2 kaj 2,5: Klare preferu listigon kun "~"
- Fina poentaro inter 3 kaj 4: Duba kazon inter listigo kun "~" kaj nelistigo
- Fina poentaro 4,5 aŭ pli: Klare preferu nelistigon