Moderatoro [vinjeto pri fiziko] moderigaĵo
Kio estas tio?
Renato
--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
Je 9/01/2011 11:25, Renato Corsetti skribis:
> Moderatoro [vinjeto pri fiziko] moderigaĵo
>
> Kio estas tio?
Laŭ PIV2005: moderigaĵo estas materialo en nuklea reaktoro, kiu
malakcelas la rapidajn neŭtronojn, emanantajn de fandiĝintaj nukleoj,
kaj tiel ebligas pludaŭron de la ĉenreakcio.
Se mi bone memoras, temas interalie pri grafito, natura ("malpeza") aŭ
peza akvo. Se la neŭtronoj tro rapidas, ili ne estigas novan reagon, sed
simple trairas najbaran atomkernon anstataŭ resti kaptitaj en ĝi kaj
okazigi la disfalon de tiu kerno (pro iu misproporcio inter la nombro da
neŭtronoj kaj protonoj en la kerno). Tial oni "bremsas" ilin.
Amike salutas Leo
Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
---------------------------------------------
Amike salutas Leo
Leo:
> Laŭ PIV2005: moderigaĵo estas materialo en nuklea reaktoro, kiu malakcelas la rapidajn neŭtronojn, emanantajn de [= elighantaj el (chu ne ?)] fandiĝintaj nukleoj, kaj tiel ebligas pludaŭron de la ĉenreakcio.
-- ------------------------------------ Renato Corsetti renato....@uniroma1.it ------------------------------------
Ankaŭ por mi estas same, sed mi taksas la esprimon "atomkernenergia
elektrofarejo" ege tro peza, kvankam kompreneble ne erara. En mia
lingvouzo mi diras "atomelektrejo", laŭ analogeco al "akvoelektrejo";
ambaŭ vortoj ŝajnas al mi tute sufiĉaj por tuja kompreno.
Se ne, ĉu pro analogeco "akvoelektrejo" devus iĝi "akvogravitenergia
elektrofarejo"? Mi dubas pri la indeco de tiaj formoj.
Amike,
--
Fabio
> "atomelektrejo"
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
mal aKcelilo, cxu ?
> SHajnas al mi, ke la klarigo "(en fiziko)" ne sufichos por iu ne jam
> antaue scianta, pri kio temas.
mi samopinias, devus esti io kia "en nuklea reaktoro"
gxis, Ronaldo N
Amike salutas Leo
Kial ne ion pli klaran, "(neutron/o/)mal/alcel/il/o"-n (eble kun "ajh/" anstatau "il/", char temas pri ia substanco), au ion similan ?