moderator-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2011, 5:25:12 AM1/9/11
to listo 'lbl'
Mi trovas en NPIV

Moderatoro [vinjeto pri fiziko] moderigaĵo

Kio estas tio?

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Jan 9, 2011, 3:12:34 PM1/9/11
to la-bona...@googlegroups.com

Je 9/01/2011 11:25, Renato Corsetti skribis:


> Moderatoro [vinjeto pri fiziko] moderigaĵo
>
> Kio estas tio?

Laŭ PIV2005: moderigaĵo estas materialo en nuklea reaktoro, kiu
malakcelas la rapidajn neŭtronojn, emanantajn de fandiĝintaj nukleoj,
kaj tiel ebligas pludaŭron de la ĉenreakcio.

Se mi bone memoras, temas interalie pri grafito, natura ("malpeza") aŭ
peza akvo. Se la neŭtronoj tro rapidas, ili ne estigas novan reagon, sed
simple trairas najbaran atomkernon anstataŭ resti kaptitaj en ĝi kaj
okazigi la disfalon de tiu kerno (pro iu misproporcio inter la nombro da
neŭtronoj kaj protonoj en la kerno). Tial oni "bremsas" ilin.

Amike salutas Leo


Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2011, 3:50:18 PM1/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

>ᅵ Laŭ PIV2005: moderigaĵo estas materialo en nuklea reaktoro, kiu malakcelas la rapidajn neŭtronojn, emanantajn de fandiĝintaj nukleoj, kaj tiel ebligas pludaŭron de la ĉenreakcio.

Do, eble ni devus havi la linion:

moderator-o (en fiziko) --> moderigaĵo

ĉu ne?

Renato
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Leo De Cooman

unread,
Jan 10, 2011, 2:03:58 AM1/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 9/01/2011 21:50, Renato Corsetti skribis:

> Do, eble ni devus havi la linion:
>
> moderator-o (en fiziko) --> moderigaĵo
>
> ĉu ne?
Jes.

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Jan 12, 2011, 9:51:54 AM1/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Kial ne ion pli klaran, "(neutron/o/)mal/alcel/il/o"-n (eble kun "ajh/" anstatau "il/", char temas pri ia substanco), au ion similan ?

     SHajnas al mi, ke la klarigo "(en fiziko)" ne sufichos por iu ne jam antaue scianta, pri kio temas. CHu povus esti io simila al : ""(en atomkernenergia elektrofarejo)".

2011/1/9 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Leo:


>  Laŭ PIV2005: moderigaĵo estas materialo en nuklea reaktoro, kiu malakcelas la rapidajn neŭtronojn, emanantajn de [= elighantaj el (chu ne ?)] fandiĝintaj nukleoj, kaj tiel ebligas pludaŭron de la ĉenreakcio.

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2011, 10:01:38 AM1/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


> SHajnas al mi, ke la klarigo "(en fiziko)" ne sufichos por iu ne jam antaue scianta, pri kio temas. CHu povus esti io simila al : ""(en atomkernenergia elektrofarejo)".

Por mi tio estas en ordo, se Leo konsentas.

Amike

Renato


-- 
------------------------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
------------------------------------

Fabio Bettani

unread,
Jan 12, 2011, 10:11:24 AM1/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
>> SHajnas al mi, ke la klarigo "(en fiziko)" ne sufichos por iu ne jam
>> antaue scianta, pri kio temas. CHu povus esti io simila al : ""(en
>> atomkernenergia elektrofarejo)".
>
> Por mi tio estas en ordo, se Leo konsentas.

Ankaŭ por mi estas same, sed mi taksas la esprimon "atomkernenergia
elektrofarejo" ege tro peza, kvankam kompreneble ne erara. En mia
lingvouzo mi diras "atomelektrejo", laŭ analogeco al "akvoelektrejo";
ambaŭ vortoj ŝajnas al mi tute sufiĉaj por tuja kompreno.

Se ne, ĉu pro analogeco "akvoelektrejo" devus iĝi "akvogravitenergia
elektrofarejo"? Mi dubas pri la indeco de tiaj formoj.

Amike,

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2011, 10:48:35 AM1/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:

> "atomelektrejo"

Ankaŭ al mi tio ŝajnas sufiĉa.

Amike

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

ro-esp

unread,
Jan 12, 2011, 6:23:25 PM1/12/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>
> Date: Jan 12 03:51PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/4f5f6a53a3c2194d
>
> Kial ne ion pli klaran, "*(neutron/o/)mal/alcel/il/o*"

mal aKcelilo, cxu ?


> SHajnas al mi, ke la klarigo "(en fiziko)" ne sufichos por iu ne jam
> antaue scianta, pri kio temas.

mi samopinias, devus esti io kia "en nuklea reaktoro"

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Leo De Cooman

unread,
Jan 13, 2011, 11:33:01 AM1/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 12/01/2011 16:48, Renato Corsetti skribis:

>
>> > "atomelektrejo"
>
> Ankaŭ al mi tio ŝajnas sufiĉa.
Hm! tia "moderigaĵo" bedaŭrinde ankaŭ "necesas" en atomarmiloj.
Mi dirus "atomreakcio" aŭ pli ĝuste "nuklereakcio" (reakcio estas
oficialigita en la 3a O.A.)

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jan 13, 2011, 1:19:38 PM1/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 12/01/2011 15:51, Fra Simo skribis:
    Kial ne ion pli klaran, "(neutron/o/)mal/alcel/il/o"-n (eble kun "ajh/" anstatau "il/", char temas pri ia substanco), au ion similan ?
Temas pri malakcelado, sed ne troa.
Mi ja iom studis tiun fakon, sed tute ne estas fakulo pri ĝi. Mi tamen provos klarigi la aferon.
Eble mi povas kompari la aferon kun kuglo pafita sur celon: se la kuglo estas tre rapida, ĝi traboros la celon kaj ne restos en ĝi; se ĝi estas ne sufiĉe rapida, ĝi ne eniros la celon. Por ke okazu nuklea reakcio, la neŭtrono restu ene de la nukleo, do ĝia rapido estu inter difineblaj malsupra kaj supra rapidoj. Verŝajne tial oni elektis la radikon "moder".

Amike salutas Leo



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages