On 15 Sep., 20:10, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
> al "*invers/a materi/o*" mi
> preferas "*materi/o invers/a*", char la adjektivo tie ne esprimas ian
> pritakson au alian eksteran konsiderajn pri io nomata de la substantivo
> (kiel, ekzemple, en *"bonaj infanoj*" au "*dolchan pomon*"), sed la
> adjektivo kaj la substantivo kune nomas ion novaspecan, kune konsistigante
> unu novan terminon (kiel, ekzemple, en "*vortojn demandajn*" au "*vortaro
> hispana-germana*").
El interalie la Fundamenta esprimo "vortaro hispana-germana" Francisko konkludas, ke per postmetado de adjektivo ghi kaj "la substantivo kune nomas ion novaspecan, kune konsistigante unu novan terminon". Pri la esprimo "vortaro hispana-germana" mi shatus scii, chu temas pri mallongigo de "vortaro de la hispana kaj
germana lingvoj", analoge al la respondaj germanaj esprimoj "Woerterbuch Spanisch-Deutsch" resp. "Woerterbuch der spanischen und deutschen Sprache".
Kaj jen miaj demandoj:
Chu en Esperanto oni diras "Mi achetis vortaron hispanan-germanan"? Au
chu oni diras: "Mi achetis vortaron hispana-germana."?
> Chu en Esperanto oni diras "Mi achetis vortaron hispanan-germanan"? Au
> chu oni diras: "Mi achetis vortaron hispana-germana."?
bonega demando.... mi emas al la dua
gxis, Ronaldo N
> Chu en Esperanto oni diras "Mi achetis vortaron hispanan-germanan"? Au
chu oni diras: "Mi achetis vortaron hispana-germana."?
Mi emas diri "Mi aĉetis vortaron hispanan-germanan."
Amike
Renato
> Kaj se temas pri dana vortaro germana-Esperanto. Kiu estas ghusta:
Mi emus diri, se mi devas elekti:
2) "Mi achetis danan vortaron germanan-Esperanton."
Sed en la realo mi eble dirus: Mi aĉetis danan vortaron. Ĝi estas vortaro germana-Esperanto/a.
Amike
Renato
> Kaj se temas pri dana vortaro germana-Esperanto.
Kiu estas ghusta:
Mi emus diri, se mi devas elekti:
2) "Mi achetis danan vortaron germanan-Esperanton."
Sed en la realo mi eble dirus: Mi aĉetis danan vortaron. Ĝi estas vortaro germana-Esperanto/a.
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Mi demandas la listanojn, por scii, ĉu ili pretas elteni mesaĝojn pri gramatikaj temoj. Se jes, en ordo. Se ne, mi provos forpuŝi ilin al la listo tutmondeca-esperanto aŭ al nova listo la-bona-gramatiko.
Amike
Renato
> Mi preferus por tiu apartan liston la-bona-gramatiko AU AdE-diskuto.
Bone. Ni atendu la opiniojn ankaŭ de la aliaj.
Amike
Renato
Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> Sep 16 08:34AM -0700 ^
On 16 Sep., 10:24, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Kaj se temas pri dana vortaro germana-Esperanto. Kiu estas ghusta:
> 1) "Mi achetis danan vortaron germana-Esperanto."
> 2) "Mi achetis danan vortaron germanan-Esperanton."
> 3) "Mi achetis danan vortaron germanan-Esperantan."
> 4) Alie, nome ... ?
Law mi la unua estas la plej klara