RE: (la bona lingvo) Re: bateri-o rn la vjetnama

10 views
Skip to first unread message

Cho Chaoming

unread,
Nov 17, 2012, 1:42:12 AM11/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Vjetnama vorto por baterio estas simple pin. Pin laŭvorte estas ĉelo, devenita de la franca "pin".

Via amike
Abengo
-----Original Message-----
From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Vastalto
Sent: Saturday, November 17, 2012 9:31 AM
To: renato....@esperanto.it; la-bona...@googlegroups.com; Nguyen Xuan Thu
Subject: (la bona lingvo) Re: bateri-o

En la japana oni uzas vortojn similajn al la ĉina:
*den-ĉi (電池) laŭvorte elektrolageto (=pilo).
*kan-den-ĉi (乾電池) laŭvorte seka elektrolageto (=seka pilo).
*ĉiku-den-ĉi (蓄電池) laŭvorte akumula elektrolageto (=akumulatoro/ akumulilo).

Oni uzas ankaŭ "batterij (バッテリー)", fremdan vorton prenitan el la angla, kiu signifas unue akumulatoron/akumulilon kaj due pilon ĝenerale.

Amike

Vastalto


Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
>La problemo pri la signifo de "baterio" kaj "pilo" montriĝas pli
>malsimpla ol ĝi ŝajnis. Anna skribis: "La elekto de vorto en Esperanto
>ne devus dependi, ĉu oni parolas la francan, la portugalan, la anglan
>ktp. Nun ni havas situacion en kiu angloj nomas difinitan objekton
>“baterio” kaj francoj nomas ĝin “pilo”, alivorte ili parolas respektive
>la anglan kaj la francan kun o-finaĵoj."
>
>En tiuj okazoj oni emas alpreni la pli modernan signifon
>(angladevenan), ĉar tra la angla ĝi influis multajn aliajn landojn, sed
>en ĉi tiu okazo ni restas kun ĉiuj aliaj signifoj de "baterio".
>
>La ĉinaj ekzemploj montras ke ankaŭ aliaj solvoj estas eblaj. Ĉu ni
>povas aŭdi la japanan, vjetnaman, ktp.
>
>Amike
>
>Renato
>
>PS. Bebo siatempe esplorita nomis la baterion/pilon "elektrujo".
>
>
>~~~~~~~~~~~~
>
>renato corsetti
>via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
>[a:mailto:ren...@esperanto.org]ren...@esperanto.org
>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2012, 3:50:22 AM11/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, pro la klarigoj, Vastalto kaj Cho Chaoming!

Ni estas precize en la situacio de la japanoj kaj eĉ malpli bone. la signifokampo de "pilo" estis laŭgrade transprenita de la signifokampo en la angla de "baterio".

Estas malfacile decidi ĉu favore al la anglalingvanoj (kaj al la lingvoj influitaj de la angla) ĉu favore al la franclingvanoj (kaj ĝenerale al la latinidlingvanoj).

Mi pensas, ke nia nuna linio:

bateri·o [1oa] (en la elektra senco) ~ pil·o [5oa]; pil·ar·o

[bonvolu noti la signon ~] estas relative honesta en la nuna situacio.

Kion vi opinias?

Amike

Renato

PS. Mi me diros "elektrujo/elektrotubeto" por "pilo".

~~~~~~~~~~~~

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo

ro-esp

unread,
Nov 17, 2012, 6:22:46 PM11/17/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
On Saturday, November 17, 2012 9:50:24 AM UTC+1, Renato Corsetti wrote:


Mi pensas, ke nia nuna linio:

bateri·o [1oa] (en la elektra senco) ~ pil·o [5oa]; pil·ar·o

[bonvolu noti la signon ~] estas relative honesta en la nuna situacio.

Kion vi opinias?

Mi opinias ke "pil(ar)o" estas multe pli klara ol "baterio" aw "cxelo"

Difini la aferon tiel, ke "baterio" estas sxargxebla kongruus kun la angla kaj germana, sed konfuzigus en aliaj lingvoj.
En la NL-a, batterij tradicie indikas neresxargxeblajxon (por la sxargxebla versio ni ja havas "accu"). Resxargxeblaj baterioj (piloj)  estas relative moderna fenomeno.

Mi mem preferus enkonduki vorton malpli "internacian" ol inviti "falsajn amikojn".

Kulombujo teorie eblus (mi ne estas fizikisto), sed ege similas la vorton "kolombujo"

                     gxis, Ronaldo N


Anna Lowenstein

unread,
Nov 19, 2012, 3:30:30 AM11/19/12
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo skribis:


Mi mem preferus enkonduki vorton malpli "internacian" ol inviti "falsajn amikojn".

Kulombujo teorie eblus (mi ne estas fizikisto), sed ege similas la vorton "kolombujo"

Tamen, nia tasko ne estas reverki la lingvon, sed raciigi la ekzistantan lingvouzon. “Baterio” kaj “pilo” estas jam ekzistantaj kaj uzataj oficialaj vortoj. Necesas aŭ elekti inter ili aŭ difini ilian interrilaton kaj la limojn de iliaj respektivaj signifokampoj.

 

Anna

Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2012, 3:52:22 AM11/19/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

|   Tamen, nia tasko ne estas reverki la lingvon, sed raciigi la ekzistantan lingvouzon. “Baterio” kaj “pilo” estas jam ekzistantaj kaj uzataj oficialaj vortoj. Necesas aŭ elekti inter ili aŭ difini ilian interrilaton kaj la limojn de iliaj respektivaj signifokampoj.

Leo, vi, kiu estas kaj teĥnikisto kaj neŭtrala en ĉi tiu diskuto, bonvolu klarigi al ni en maniero tia, ke ankaŭ normalaj parolantoj sen teĥnikaj scioj komprenu.

Amike

Renato

Pjer

unread,
Nov 19, 2012, 5:02:12 AM11/19/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Jes, mi certas, ke Leo bone faros tion, sed mi povas jam diri al vi, ke okazis paralela diskuto, ekde unua paralela mesagho de Abengo.
Post liaj klarigoj, kiel Fabio Betani rediris, mi proponis ĝeneralan samsignifan simplan vorton por baterio kaj pilo: elektrorezervujo.
Tiam mi distingis pri ŝargebla kaj ne ŝargebla aĵo. Sed shajnas, ke tiu afero malsimilas ĉe kelkaj lingvoj.
Chiaokaze, pro etimologio, baterio kaj pilo entenas nocion pri aro, do kiel mi antaŭe diris mi malkonsilas pilaron kaj, pro sama kialo, mi proponas:
baterio ~ elektr·o·rezerv·uj·(ar)·o,       kiam temas pri aùtobaterio ghi estas ŝargebla kaj malseka tipo
pilo ~ elektr·o·rezerv·uj·o.              eble sufiĉas sen 'ar', kiam temas pri cilindraj aù kelkfoje ortangulaj, kiuj nek aspektas, nek konsistas are, kiel aspektas aùtobaterio.
Amike, Pjer. (informe, mi ricevis inghenierdiplomon pri elektro kaj meĥaniko, kiam mi junaghis).
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages