longa listo da pliaj samsignifaj vortoj registreblaj

12 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 30, 2007, 5:35:03 PM5/30/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj bonalingvanoj,

El listo de samsignifaj vortoj inter Plena Analiza Gramatiko kaj PMEG
mi prenis la jenajn kaj iom adaptis kelkajn. Mi intencus kopii ilin
en nian pag'aron, eventuale kun pliaj adaptoj. Kelkaj s'ajnas al mi
tute bonaj por niaj celoj liveri komprenblajn alternativajn vortojn.

Kion vi opinias?

Renato
------------------------
adjekto
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#komplemento>komplemento
adjektivo eco-vorto , a-vorto
adverbo <http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#e-vorto>E-vorto
agento aganto (en pasiva frazo)
akuzativo N-finajxo
apozicio <http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#apudmeto>apudmeto
bilabialo du-lipa
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#konsonanto>konsonanto
cxefpropozicio
cx<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#cheffrazo>ef-frazo
dentalo denta
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#konsonanto>konsonanto
epiteto rekta
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#priskribo>priskribo
finitivo
cx<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#chefverbo>ef-verbo
frikativo frota
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#konsonanto>konsonanto
futuro venonta tempo
gerundio
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#participo>participo
kun E-fina o
gingivalo gingiva
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#konsonanto>konsonanto
imperativo
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#vola-modo>vola
modo, U-modo, U-verbo
indikativo
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#reala-modo>reala modo
infinitivo
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#neutrala-modo>neuxtrala
modo, I-modo, I-verbo
interjekcio
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#ekkria-vorteto>ekkria
vorteto
interogativo demanda
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#vorteto>vorteto
kondicionalo
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#imaga-modo>imaga
modo, US-modo, US-verbo
konjunkcio
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#kunliga-vorteto>kunliga
vorteto
korelativa vorto
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#tabelvorto>tabelvorto
labialo lipa
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#konsonanto>konsonanto
laringalo glota
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#konsonanto>konsonanto
likvido duonbara
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#konsonanto>konsonanto
nazalo naza
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#konsonanto>konsonanto
negacio neado, nea vorto
netransitiva verbo
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#senobjekta-verbo>senobjekta
verbo
nominativa sen
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#rolmontrilo>rolmontrilo
numeralo
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#nombrovorto>nombra vorteto
objekta predikativo perverba
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#priskribo>priskribo
de objekto
personalo, personpronomo
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#pronomo>pronomo,
persona pronomo
plozivo eksploda
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#konsonanto>konsonanto
pluralo
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#multe-nombro>multe-nombro
posedpronomo poseda
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#pronomo>pronomo
predikativo perverba
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#priskribo>priskribo
predikato
cx<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#chefverbo>ef-verbo
preterito pasinta tempo
prezenco nun-tempo
prononco elparolo
propozicio <http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#frazo>frazo
pseuxdoafikso
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#shajnafikso>eksafikso
rilativo
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#rilata-ki-vorto>rilata
KI-vorto
singularo
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#unu-nombro>unu-nombro
subjekta predikativo perverba
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#priskribo>priskribo
de subjekto
subjunkcio
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#frazenkondukilo>frazenkondukilo

subpropozicio
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#subfrazo>subfrazo
substantivo <http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#o-vorto>O-vorto
suplemento rekta
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#priskribo>priskribo
tenso tempo
transitiva verbo
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#objekta-verbo>objekta verbo
velaro vela
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#konsonanto>konsonanto
vokativo <http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#alvoko>alvoko
volitivo
<http://esperanto.pl/page.php?tid=209002&int=print#vola-modo>vola
modo, U-modo, U-verbo.

------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

Bertilo Wennergren

unread,
May 30, 2007, 9:22:13 PM5/30/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

> El listo de samsignifaj vortoj inter Plena Analiza Gramatiko kaj PMEG mi
> prenis la jenajn kaj iom adaptis kelkajn. Mi intencus kopii ilin en nian
> pag'aron, eventuale kun pliaj adaptoj. Kelkaj s'ajnas al mi tute bonaj
> por niaj celoj liveri komprenblajn alternativajn vortojn.

> Kion vi opinias?

Al la pli allogaj el tiuj PMEG-aj terminoj kredeble apartenas la vortoj
"O-vorto", "A-vorto" kaj "E-vorto". Sed pri tiuj terminoj oni estu
singarda. Ili taugas tre bone, kiam oni instruas Esperanton, sed ili
apenau povas plene anstataui la tradiciajn vortojn "substantivo",
"adjektivo" kaj "adverbo". Sed la PMEG-aj esprimoj ne tre taugas, kiam
oni parolas pri lingvoj, kiuj ne uzas respektive O-finajhon, A-finajhon
kaj E-finajhon por tiuj vortklasoj (do, pri preskau chiuj lingvoj de la
mondo...).

Kaj ech parolante pri Esperanto, fakuloj povas tamen bezoni la
tradiciajn "substantivo", "adjektivo" kaj "adverbo", char povas esti iom
cirkla rezonado, se oni diras, ke en Esperanto O-vortoj chiam havas
O-finajhon (oni difinas O per O!). Iafoje oni bezonas vere nomi tiun
vortklason, kiu portas O-finajhon. En PMEG mi tion ne bezonis, sed
lingvistoj kredeble ja plu bezonas.

Pri multaj aliaj el la PMEG-aj esprimoj tia singardo tamen ne estas
bezonata.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2007, 3:51:44 AM5/31/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>Al la pli allogaj el tiuj PMEG-aj terminoj kredeble apartenas la
>vortoj "O-vorto", "A-vorto" kaj "E-vorto". Sed pri tiuj terminoj oni
>estu singarda.

Certe. Ili tau'gas tre bone por Esperanto sed ne pri aliaj lingvoj de la mondo.

Do, jen demando por c'iuj:

kiel oni diras en via lingvo: substantivo, adjektivo kaj adverbo?

En la araba: ism (nomo), na't (priskribo), zarf (kondic'o - en kiu io okazas).

>Pri multaj aliaj el la PMEG-aj esprimoj tia singardo tamen ne estas
>bezonata.

Bone. Mi traktas ankau' tiujn iom singarde.

Amike

Renato

Keyhan Sayadpour

unread,
May 31, 2007, 6:52:34 AM5/31/07
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata Renato:
En la persa, esm (sama vorto kiel en la araba kun malsama prononco)
por sustantivo, sefat por adjektivo kaj qeid por adverbo.
Sincere,
Keyhan


On 5/31/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
> Bertilo:


>
> >Al la pli allogaj el tiuj PMEG-aj terminoj kredeble apartenas la
> >vortoj "O-vorto", "A-vorto" kaj "E-vorto". Sed pri tiuj terminoj oni
> >estu singarda.
>

> Certe. Ili tau'gas tre bone por Esperanto sed ne pri aliaj lingvoj de la
> mondo.
>
> Do, jen demando por c'iuj:
>
> kiel oni diras en via lingvo: substantivo, adjektivo kaj adverbo?
>
> En la araba: ism (nomo), na't (priskribo), zarf (kondic'o - en kiu io
> okazas).
>

> >Pri multaj aliaj el la PMEG-aj esprimoj tia singardo tamen ne estas
> >bezonata.
>

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2007, 6:57:15 AM5/31/07
to la-bona...@googlegroups.com

>En la persa, esm (sama vorto kiel en la araba kun malsama prononco)
>por sustantivo, sefat por adjektivo kaj qeid por adverbo.

dankon, keyhan!

renato

adam....@gmail.com

unread,
Jun 1, 2007, 4:16:45 AM6/1/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bonlingvan saluton al cxiuj.

En la hebrea ili estas:

substantivo: sxem-ecem (ajxo-nomo)
adjektivo: sxem-toar (titolo-nomo)
adverbo: toar-hapoal (verbo-titolo)

La vorto 'titolo' (toar) supre havas la saman radikon kiel 'priskribi' kaj enkuntekste povas esti komprenata kiel 'priskribo'.

En la hebrea samkiel en Esperanto adverbo povas rilati ne nur al verbo (al adjektivo, frazo kaj frazeto, ktp), do la vorto 'toar-hapoal' ja estas lauxvorte negxusta.

Kelkaj pliaj vortoj kies tradukoj povas esti interesaj:

apozicio: tmura (kontrauxajxo, t.e., afero donita aux pagita kontraux alia)

propozicio: psukit (sen aparta signifo, sed de la sama radiko kiel 'interpunkcio', 'jura decido', 'biblia verso' (fakte gxi estas la vorto 'verso' kun ingenra sufikso), kaj gxia baza senco estas 'cxesigi')

Mi proponas 'frazajxo' por propozicio. Simpla 'frazo' sxajnas al mi tro specifa.

transitiva/netransitiva verbo: poal joce/omed (eliranta/staranta verbo)

tenso: zman (tempo), kiel proponite

On 5/31/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
> Bertilo:
>

> >Al la pli allogaj el tiuj PMEG-aj terminoj kredeble apartenas la
> >vortoj "O-vorto", "A-vorto" kaj "E-vorto". Sed pri tiuj terminoj oni
> >estu singarda.
>

> Certe. Ili tau'gas tre bone por Esperanto sed ne pri aliaj lingvoj de la mondo.
>
> Do, jen demando por c'iuj:
>
> kiel oni diras en via lingvo: substantivo, adjektivo kaj adverbo?
>
> En la araba: ism (nomo), na't (priskribo), zarf (kondic'o - en kiu io okazas).
>

> >Pri multaj aliaj el la PMEG-aj esprimoj tia singardo tamen ne estas
> >bezonata.
>

> Bone. Mi traktas ankau' tiujn iom singarde.
>
> Amike
>
> Renato
>
>
>
>

> ------------------------------------
> Renato Corsetti, Via del Castello, 1
> IT-00036 Palestrina, Italujo
> <renato....@gmail.com>
> -------------------------------------
>
>


--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Esperanto. Mi simple amas tiun lingvon!

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2007, 5:02:18 AM6/1/07
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, Adam! Bonvenon al vi kaj al la hebrea en c'i tiu listo!

Dankon pro la informoj.

>Mi proponas 'frazajxo' por propozicio. Simpla 'frazo' sxajnas al mi
>tro specifa.

Otto, vers'ajne, devas respondi pri tio. Ni evidente ankorau'
s'ancelig'as inter periodo/frazo kaj frazo/subfrazo (?).

>transitiva/netransitiva verbo: poal joce/omed (eliranta/staranta verbo)

Interese. C'u transira/netransira ankau' proponitaj iom tau'gas?

adam....@gmail.com

unread,
Jun 1, 2007, 5:40:13 AM6/1/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 6/1/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

> >transitiva/netransitiva verbo: poal joce/omed (eliranta/staranta verbo)
>

> Interese. C'u transira/netransira ankau' proponitaj iom tau'gas?

Jes, laux mi ili estas pli tauxgaj. Ie mi legis ke Zamenhof kelkfoje
uzis tion, kaj 'transira' estas rekta traduko de la latina
'transitivum'.

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2007, 5:51:10 AM6/1/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Jes, laux mi ili estas pli tauxgaj. Ie mi legis ke Zamenhof kelkfoje
>uzis tion, kaj 'transira' estas rekta traduko de la latina
>'transitivum'.

Provizore mi registris tion en nia listo, sed la komutilaj listoj
estas iusence skribitaj sur la akvo. Oni povas en iu ajn momento
s'ang'i au' aldoni.

Pilar Otto

unread,
Jun 2, 2007, 8:42:37 AM6/2/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

>> Mi proponas 'frazajxo' por propozicio. Simpla 'frazo' sxajnas al mi
>> tro specifa.
>
> Otto, vers'ajne, devas respondi pri tio. Ni evidente ankorau'
> s'ancelig'as inter periodo/frazo kaj frazo/subfrazo (?).
"Periodo" havas ankaux alian signifon = "tempodauxro", do mi opinias, ke
"frazo" estu tio, kio aperas inter du punktoj (aux aliaj "grandaj"
interpunkcioj). Cxu oni nomu "propozicio" cxiujn konsistigajn partojn de
frazo, enhavantajn finitivan verbon, aux cxu oni rezervu "propozicion" nur
por tiuj partoj, kies verbo ne estas la cxefa verbo de la frazo, pri tio
eblas diskuti.

> Interese. C'u transira/netransira ankau' proponitaj iom tau'gas?

Eble jes: "transitivum" ja signifas "transira". La ideo estas, kiel vi
verxsxajne scias, ke la ago "transiras" de la subjekto al la objekto cxe la
transitivaj verboj, dum gxi restas cxe la subjekto cxe la netransitivaj
verboj (pardonu la malelegantan ripeton de "cxe"!).

Amike,
Otto


Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2007, 1:52:20 PM6/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>"Periodo" havas ankaux alian signifon = "tempodauxro", do mi
>opinias, ke "frazo" estu tio, kio aperas inter du punktoj (aux aliaj
>"grandaj" interpunkcioj). Cxu oni nomu "propozicio" cxiujn
>konsistigajn partojn de frazo, enhavantajn finitivan verbon, aux cxu
>oni rezervu "propozicion" nur por tiuj partoj, kies verbo ne estas
>la cxefa verbo de la frazo, pri tio eblas diskuti.

Bone. Ni pludiskutu.

>>Interese. C'u transira/netransira ankau' proponitaj iom tau'gas?
>Eble jes:

Registritaj.

Amike

Renato

> "transitivum" ja signifas "transira". La ideo estas, kiel vi
> verxsxajne scias, ke la ago "transiras" de la subjekto al la
> objekto cxe la transitivaj verboj, dum gxi restas cxe la subjekto
> cxe la netransitivaj verboj (pardonu la malelegantan ripeton de "cxe"!).
>
>Amike,
>Otto

------------------------------------

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages