Mi havas demandon, cxu
anal-oj --> kronik-o
?
Amike,
Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
Mi havas demandon, cxu
anal-oj --> kronik-o
?
Anal-oj laŭ mia opinio estas rakonto de historiaj faktoj, laŭjare/kronologie, dume kroniko nur estas la kolekto da historiaj faktoj kronologie. Sed surbaze de kroniko oni povas fari rakonton. Tiam ni denove troviĝas ĉe analoj.
Ronaldo S.
Ronaldo:HIROTAKA Masaaki: anal-oj --> kronik-o?
Anal-oj laŭ mia opinio estas rakonto de historiaj faktoj, laŭjare/kronologie, dume kroniko nur estas la kolekto da historiaj faktoj kronologie. Sed surbaze de kroniko oni povas fari rakonton. Tiam ni denove troviĝas ĉe analoj.
Cxu "analoj" kaj "kroniko" estas, laux via opinio, tute apartaj
konceptoj?
Cxar en la japana lingvo oni nomas ambaux verkojn "nen-dai-ki" (jar-
period-registrajxo), mi pensas, ke oni povas anstatauxigi "analojn" per
la fundamenta "kroniko".
Ili ambaux estas verkoj konsistantaj el historiaj faktoj kronologie
ordigitaj. La diferenco inter ili estas nur rankonteco, kio estas tute
malgrava al mi.
Amike
Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
>> anal-o-j --> (laŭ-temp-a) histori-o/histori-a rakont-o
> Cxu "analoj" kaj "kroniko" estas, laux via opinio, tute apartaj
> konceptoj?
> Cxar en la japana lingvo oni nomas ambaux verkojn "nen-dai-ki" (jar-
> period-registrajxo), mi pensas, ke oni povas anstatauxigi "analojn" per
> la fundamenta "kroniko".
> Ili ambaux estas verkoj konsistantaj el historiaj faktoj kronologie
> ordigitaj. La diferenco inter ili estas nur rankonteco, kio estas tute
> malgrava al mi.
Mi nun ne havas PIV-on che-mane, sed mi pensas, ke la apartajho
de "analoj" estas, ke tia registrajho nepre estas ordigita kronologie
lau jaroj, dum kroniko eble povas havi iom alian strukturon.
Se tiu detalo estas grava, tiam eble "laujara kroniko" au io
simila povas taugi.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Se oni pretas rezigni pri la dua signifo en PIV: difinita rubriko en
ĵurnalo aŭ revuo, ĝi estus la plej bona alternativo. Ofte en la
okcidentaj lingvoj tiu vorto, kroniko, estas uzata simple kiel "novaĵoj"
pri difinita urbo aŭ fako.
Kion pensas la aliaj?
Amike
Renato
Simile al Japanlingvo, en Ĉinujo oni nomas Kroniko 編年史 (Historio Kompilata Laŭjare).
Kaj, mi havas problemegon pri la vorto Kronologie. Ĉu ni ne povus anstataŭigi ĝin al eble "temporde", "laŭtempe"?