inkubo

3 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 19, 2015, 3:45:13 AM8/19/15
to ED.BLdiskutlisto
Temas pri grava Zamenhofa vorto.
Ĝi ne troviĝas inter SSV

Ekzistas tamen

koŝmar·o → prem·sonĝ·o, sonĝ·aĉ·o, tim·ig·a sonĝ·o

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2015, 4:51:47 AM8/19/15
to °listo 'lbl'
Johano Karlo Rinaldo:

​|   ​
Temas pri grava Zamenhofa vorto.

​Lau' PIV 
inkub-o = diablo, kiu transformig'as al viro por amori kun virino
sukub-o = diablo, kiu transformig'as al virino......

En la itala la signifo de tiuj vortoj en la normala lingvo estas io tute alia, prem-song'o kaj viktimo/subulo

Do, kion opinias la aliaj? Kiujn liniojn ni enmetu?

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Aug 19, 2015, 4:54:27 AM8/19/15
to la-bona...@googlegroups.com
En "La ŝtona urbo" mi uzis la esprimon "horor-sonĝo". 

Kompreneble, la membroj de "La Bona Lingvo" nun atentigos min, ke "hororo" ne estas oficiala vorto. Mi scias tion, kaj dum tradukado de "La ŝtona urbo" mi luktis dum pluraj ĉapitroj por uzi "teruro" anstataŭ "hororo". Sed finfine mi konkludis, ke "teruro" ne estas sama kiel "hororo" kaj ne esprimas tion, kion mi volas diri. Do, finfine mi tamen decidis uzi la vorton "hororo" en la verko. Laŭ mi ĝi estas oficialiginda.

Ĉiuokaze en La Bona Lingvo, vi eventuale povus proponi "terursonĝo".

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Nguyen Xuan Thu

unread,
Aug 19, 2015, 5:25:11 AM8/19/15
to la-bona...@googlegroups.com
En la Vjet-esperanta vortaro, mi trovas la vorton "ác mộng" (ác: terura, kruela; mộng: sonĝo) kiu estas tradukita Esperanten per "terursonĝo; koŝmaro" (inkubsonĝo). La nocio pri serpento transformiĝanta en viro por seksumi kun virinoj ne ekzistas en la vjetnama kulturo. En la kapvorto "bóng đè" (bóng: fantomo; đè: premi), la aŭtoro tradukas esperanten per"koŝmaro"; "premsonĝo" (kiuj estas konataj de la popolo); Li aldonas : por virinoj, "inkubsonĝo"; por viroj "sukubo". Menciindas, ke la nocio pri serpento transformiĝanta en viro por seksumi kun virinoj estas fremda al la vjetnama kulturo.                                                                                    Amike,                                                                                                                                            Thu

Antonio De Salvo

unread,
Aug 19, 2015, 5:31:58 AM8/19/15
to la-bona...@googlegroups.com

 

Efektive, la origina signifo de “inkubo” kaj “sukubo” estas tiu mitologia; sed mi vetus, ke nuntempe neniu plu konas gxin.

 

Cxe inkubo, NPIV registras ankaux “inkubsongxo”; cxiukaze, persone mi uzas “premsongxo” (mi malsxatas “kosxmaro”, sklavece pauxsanta la francxan “cauchemar”, kiu neniel klarigas).

 

Pri “sukubo”: fakte, en la itala gxi alprenis la signifon “submetita”, “subigita”, “subpremata”, “sklavo” (kurioze, jen la esprimo en la Proverbaro: esti sub la ŝuo de sia edzino). Lauxvorte, gxi signifas “sub-kusxanta”, analoge al “konkubo” (= kun-kusxanta, do kromedzo, kromviro, aux konkubino = kromedzino, kromvirino). El la sama latina verbo “cubare” (= kusxi) venas inkubacio kaj inkubatoro.

 

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: mercoledì 19 agosto 2015 10:54
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) inkubo

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 20, 2015, 7:21:40 PM8/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Eble: inkubo --> eldiabla amorviro;
sukubo --> eldiabla virino. Salutojn!

> Johano Karlo Rinaldo:
>
> ​| ​
>> Temas pri grava Zamenhofa vorto.
>>
>
> ​Lau' PIV
> inkub-o = diablo, kiu transformig'as al viro por amori kun virino
> sukub-o = diablo, kiu transformig'as al virino......
>
> En la itala la signifo de tiuj vortoj en la normala lingvo estas io tute
> alia, prem-song'o kaj viktimo/subulo
>
> Do, kion opinias la aliaj? Kiujn liniojn ni enmetu?
>
> Amike
>
> Renato
>
> *~~~*
>
>
> *Renato Corsetti 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
> +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com
> <renato....@gmail.com> <renato....@gmail.com>*

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 20, 2015, 7:27:39 PM8/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Kial ne pli uzi niajn afiksojn? Kial ne: "hororo" --> terurego"?
Salutegojn!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages