biorub-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2011, 4:43:57 PM1/30/11
to °listo 'lbl'
Unua respondo pri la rusa kaj ukraina:

Mittente: Mikaelo Lineckij <li...@bigmir.net>

En la rusa: biomusor
En la ukraina: biosmittja

Amike

Renato

-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Leo De Cooman

unread,
Jan 30, 2011, 5:00:10 PM1/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 30/01/2011 22:43, Renato Corsetti skribis:

> En la rusa: biomusor
> En la ukraina: biosmittja

Tiuj vortoj memorigas min pri "biomassa" (biomaso) uzata en la
nederlanda por indiki materialo devenanta de kreskaĵoj (eble ankaŭ de
bestoj) precipe kadre de naturaj energifontoj.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 3, 2011, 5:53:49 PM2/3/11
to la-bona...@googlegroups.com
Traleginte ĉiujn mesaĝojn pri la temo, mi provizorege registris:

biorub·o → viv·aĵ·o·rub·o, hum·ig·ebl·a rub·o, dis·iĝ·a rub·o .

Kritikoj verŝajne ankoraŭ necesaj.

Amike

Renato

--------------------------------------------------

Pjer

unread,
Feb 5, 2011, 8:50:55 AM2/5/11
to la bona lingvo
Mi tre dubas pri la lasta propono:
(radioaktivaj) atomkernorubaĵoj certe estas disiĝaj ruboj, sed bio????
Amike, Pjer.

On 3 fév, 23:53, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:

Leo De Cooman

unread,
Feb 5, 2011, 10:05:36 AM2/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 5/02/2011 14:50, Pjer skribis:

> (radioaktivaj) atomkernorubaĵoj certe estas disiĝaj ruboj, sed bio????

Prava rimarko! Tiun rubon mi ne volus en mia kompoŝtujo. Ĝi verŝajne eĉ
haltigus la humiĝon de la cetera rubo.

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Feb 5, 2011, 4:38:08 PM2/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer skribis pri la alternativoj "viv·aĵ·o·rub·o, hum·ig·ebl·a rub·o, dis·iĝ·a rub·o" en nia linio pri "biorubo":

Mi tre dubas pri la lasta propono:
(radioaktivaj) atomkernorubaĵoj certe estas disiĝaj ruboj, sed bio????

Mi konsentas. Mi jam antaŭe volis kritiki tiun trian alternativon. Laŭ mi ni menciu nur la unuajn du alternativojn.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2011, 5:31:29 AM2/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Respondo pri "birubo" en la rusa!

Amike

Renato

-----Messaggio originale-----
Da: Anna kaj Mati Pentus [mailto:g...@yandex.ru]
Inviato: sabato 5 febbraio 2011 22:00
A: Renato Corsetti
Oggetto: Re: biorubo

Kara Renato!

Ni petas pardonon pro la granda malfruo!

> en Vikipedio estas artikolo pri "biorubo", kiu estas klarigata tiel:
>
> " Biorubo estas ĉiu organika rubo, kiuj estiĝas en hejmoj aŭ industrio kaj estas malkombineblaj - dum mallonga tempo - per mikroorganismoj, grundaj organismoj kaj enzimoj. Biorubo estas ekz. restaĵoj de manĝado aŭ falĉita razeno."
>
> Kiel oni diras tion en viaj lingvoj? Bonvolu doni, kiel kutime, la originalon en latinaj literoj kaj la laŭvorta traduko.

Biologicheskie otkhody = biologiaj rubaĵoj -> biologia rubo.

Amike,
Anna kaj Mati

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2011, 5:16:04 PM2/6/11
to la-bona...@googlegroups.com

Markos kaj Pjer:

 

|   Laŭ mi ni menciu nur la unuajn du alternativojn.

Mi forigis la trian.

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages