Mi ĵus rimarkis en Vikipedio paĝon dediĉitan al la temo “Registro (muziko)”. La vorto ankaŭ aperas en ĉiuj paĝoj pri voĉoj: Soprano, Tenoro ktp. Laŭ mia kompreno temas pri “gamo”. t.e. la tuta gamo, kiun difinita voĉo povas atingi. Aliflanke, “gamo” povus esti ambigua en ĉi tiu kunteksto, ĉar ĝi estas la vorto ankaŭ por muzikaj notserioj. Ĉiuokaze “registro” certe ne estas akceptebla termino, kaj eĉ ne aperas en PIV.
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713