La esprimon “cxapelon!” oni kutime interpretas, en Italujo (kie oni uzas la francan vorton “chapeau!”, aux oni diras “fare tanto di cappello” = largxe cxapelumi, aux “togliersi il capello” = sencxapeligxi), kiel signon de respekto, honoro, admiro (ne gratulo).
En la franca-esperanta vortaro Le Puil-Danvy estas la esprimo “for la cxapelon!”, gxuste en tiu senco (admiro).
En la itala-esperanta vortaro Minnaja, cxe “fare tanto di cappello”, estas “respekte admiri, riverenci”.
En la germana-esperanta vortaro Krause estas “salute depreni la cxapelon”; sed laux mi temas pri alia afero.
Mi dirus, laux la cirkonstancoj, “respekte/ admire depreni de si la cxapelon”, aux “respekte/ admire sencxcapeligxi”; sinteze, mi dirus “honoron (al vi)!”, analoge al la esprimo uzita de Lydia Zamenhof en “Quo vadis”:
http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0002/0004.php
gxis
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 9 novembre 2014 14:14
A: °listo 'lbl'; °lbml
Oggetto: (la bona lingvo) Cxapelon!
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
| Mi ne opinias tiujn esprimojn vere internacie kaj interkulture kompreneblaj
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
--