RE: Kiu estas la plej taŭga esprimo por ĉina ideogramo?

14 views
Skip to first unread message

Cho Chaoming

unread,
Mar 17, 2012, 9:35:07 AM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com

Kiu estas la plej taŭga esprimo por ĉina ideogramo?

 

Estas rimarkinde ke multe da negravaj japanaj vortoj estas esperantigitaj. Ekzemple:

l   Getao: japana sandalo

l   Zorio: japana sandalo kun nur plandumo kaj du rimoj, kiu kuniĝas inter unuaj de piedfingroj.

l   Obio: longa kaj ofte larĝa japana zono el teksaĵo, uzata ĉe kimono

l   Tempuro: Japana manĝaĵo

l   Suŝio: tradicia E-azia manĝo konsistantaj el freŝaj marfruktoj, ovaĵo aŭ ŝinko sur kuirita rizo

l   Hibaĉo: jaĝana ujo. Ordinare ceramika, en kiu oni tenas ligna karban fajron, por varmigi al si la manojn aŭ eĉ hejti ĉambron.

Kontraŭe multe da gravaj ĉinaj vortoj mankas en la NPIV-vortaro. Unter ili Ĉina ideogramo estas unu ekzemplo.

Ĉu esperantistoj ne povas doni taŭgan vorton por ĉina ideogramo? La vorto “ĉina ideogramo” aperas al ĉinaj legantoj tre stranga. La simpla du vortoj 漢字 (hanzi) signifas “hana skribaĵo. Uzita ne nur en Ĉinujo, sed ankaŭ en Japanujo, Koreujo kaj Vjetnamujo. Nur la elparolo estas iom ne same.

l   Kanji (japane)

l   Hanza (koreane)

l   Chu han (vjetname)

Laŭ la komunuma prononco kaj la ĉina prononco de 漢字, esperantigo de ĉina ideogramo devas esti hanzio kun hanzi kiel la radiko por jenaj vortoj:

l   Hanziaro: ĉina vortaro, vortaro de ĉinaj ideogramoj

l   Hanzia: rilata al ĉina ideogramo

l   Hanziologo: fakulo pri ĉina ideogramaro

Hano (Han) estas la plimulta etno de Ĉinujo, kaj zio estas la karektero aŭ la litero de Ĉinujo.

 

Ĉu oni anstataŭigas „“zion” simple per karektero aŭ litero? Aperas ke la granda ĉina vortaristo Wang Chongfang ne ŝatas la vortojn“ĉina ideogramo”; li uzas anstataŭe la vortojn “ĉina idegramaĵo”. Mi ne scias lian kialon.

 

Abengo

 

 

Barboza Josias

unread,
Mar 17, 2012, 11:17:44 AM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ekde nun mi uzos la radikon hanzi. Josias Barboza, Braziljo

2012/3/17 Cho Chaoming <cm...@so-net.net.tw>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Mar 17, 2012, 2:14:05 PM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi la plej taŭga Esperanta esprimo estas "ĉina vorterosigno". Pri "ideogramo" ni havas la jenan linion:

ideogram·o → ide·o·sign·o; vort·(er·)o·sign·o

Do ni malrekomendas "ideogramo" kaj proponas tri alternativojn, el kiu laŭ mi la plej taŭga por la ĉinaj skribsignoj estas "vorterosigno". Kiam oni aldone volas emfazi ke temas pri la ĉindevena sistemo (kaj ne ekzemple pri la antikva egipta sistemo aŭ iu alia sistemo) oni diru "ĉina vorterosigno".

La fakto ke tiuj signoj estas ankaŭ uzataj ekster Ĉinujo ne estas bona kialo por ne nomi ilin "ĉinaj". Eĉ tiuj aliaj popoloj nomas ĝin per esprimo kiu entenas la radikon "han", kiu rilatas al la ĉefa etno de Ĉinujo. Do ne povas esti kritikinde ke Esperanto uzas la iom pli vastsignifan "ĉina" en sia esprimo por tiuj skribsignoj.

Kiam oni ne volas emfazi ĝian karakteron de vorterosigno, oni kompreneble ankaŭ povas uzi la pli simplan "ĉina skribsigno" (sed tiu verŝajne povas havas iom vastan signifon, ĉar verŝajne ekzistas ankaŭ skribsignoj de ĉina origino kiuj ne estas vorterosignoj).

Enkonduki tute novan radikon por tio en Esperanto ŝajnas al mi tute nenecese, precipe se klare videblas ke la ĉina mem uzas kunmetaĵon por paroli pri tio.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Mar 17, 2012, 2:56:43 PM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
>  Enkonduki tute novan radikon por tio en Esperanto ŝajnas al mi tute nenecese
Ankaŭ al mi.  Ankaŭ pri la malsamaj alfabetoj, simple oni povus paroli pri la "araba skrib(-manier-)o", "etiopa skri....." ktp.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Harri Laine

unread,
Mar 17, 2012, 4:18:23 PM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Kiam oni aldone volas emfazi ke temas pri la ĉindevena sistemo (kaj
> ne ekzemple pri la antikva egipta sistemo aŭ iu alia sistemo) oni
> diru "ĉina vorterosigno".

La ĉina skribo estas gravega fenomeno en la mondo kaj
estas laŭdinde, ke oni volas havi por ties skribsignoj
simplan vorton. Mi ne komprenas, kial la simpla "ĉinsigno"
ne taŭgas. La vorto jam estis kelkfoje uzata eĉ en ĉi tiu
diskutlisto. Krome, ĝi estas sufiĉe bona traduko de la
originala han+zi. Kompreneble, se anstataŭ havi nomon
oni preferas havi precizan difinon kun detala instrukcio
pri uzo, oni ja povas ĉiam paroli kun longaj esprimoj.

Estas tute ne necese rekomenci diskutojn pri tio, ĉu
la signoj prezentas ideojn aŭ ion alian. Tute
sendepende de tiaj filozofiaj konsideroj, ili estas
"ĉinsignoj" (eĉ kiam uzataj en la japana, ekzemple).

Se "ĉinsigno", pro ia kaŭzo, ne estas akceptebla, mi
bonvenigas la novan vorton "hanzio".

Abengo rimarkigis, ke estas ne malmultaj vortoj por
japanaj specialaĵoj en PIV, dum mankas vortoj por
gravaj ĉinaj fenomenoj. Mi pensas, ke tion simple
klarigas la fakto, ke dum verkado de la unua PIV la
redaktantoj havis ĉemane sufiĉe novan vortliston
(Enciklopedieto Japana, 1964) pri japanaĵoj, kaj estis
facile ĉerpi vortojn rekte el ĝi. Kompreneble, ni
bezonas nomojn ankaŭ por ĉinaĵoj, sed verŝajne ofte
estus bone almenaŭ provi fari Esperantan kunmetaĵon
(la samo ja validas por japanaĵoj) ol rekte transformi
ĉinan vorton en nian lingvon.

Amike
Harri

Cho Chaoming

unread,
Mar 17, 2012, 8:28:13 PM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Markos kaj aliaj respondjntoj:

 

Koran dankon pro la diverrsaj opinioj pri la taŭga esprimo por ĉina ideogramo. Verdire ĝis nun mi ne estas kontenta kun la pproponoj. Jen mia kontraŭdiro:

 

l   Vorterosigno aperas al mi la signo ĉe la vortero. Fakte signoj de kvar tonoj estas foje prinotitaj ĉe ĉina vortero. La radiko de ĉina vortero enhavas radikojn montrante la econ aŭ prononcon de la vortero. Ekzemple akvo-signo () prinotas ke la vortero rilatas al akvo, la baŭ signo () prinotas kela vortero estas kun “baŭ” elparoplita. Mi komprenas vorterosignojn kiel radikoj de vortero. Estas pli ol 100 radikoj.

l    Vortero estas jam bona vorto por ideogramo, sed vortido estas eĉ pli bona. Oni povas diri ke ĉiu vorto havas sian idon, kaj vorto estas pri parole kaj vortido estas pri skribo. La origina vorto por ideografo estas (zi), kiu signifas skriba ido. Laŭ ĉi tiu argumento ĉina vortido estas la taŭga esprimo por ĉina ideogramo. Se la Akademio de Esperanto permesas aldoni novan vortojn, mi proponas “zio” aŭ “zido”. Tiel ĉina vortido, hanzido aŭ zido esprimas  cinan ideogramon.

l   Estas du indigenaj variantoj de prononcosignaro (silabaro) de ĉina lingvo. La unua varianto nomiĝas la unua versio de silabaro(注音符號第一式), en tiu oni havas ĉinan alfabbeton kiu nomiĝas Bopomofo. Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Bopomofohttp://en.wikipedia.org/wiki/Bopomofo. La dua versio estas la praa sistemo de pinjino, en tiu oni uzas abocon. En la ĉina vortaro „Xin-Hua-Zi-Dian“ ne pur pinjino sed ankaŭ bopomofo estas uzitaj por prinoti la elparolon de la vorto.

 

Abengo

--

la vortoj, pri kiuj ni diskutas

ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Johan Derks

unread,
Mar 18, 2012, 6:31:35 AM3/18/12
to la-bona...@googlegroups.com
La rimedo fojfoje pli malutilas ol la malbonajho.
Tio estas la kazo pri la-bona-vortaro, se konsideri la malrekomendadon de ne malmultaj vortoj kiuj estas tute enradikighintaj en multaj gravaj lingvoj.
Mi aplikis mian damnan programon pri grado de internacieco de vortoj surbaze de damna Google Translate kaj trovis:
Chiuj 'Zamenhofaj' fontolingvoj uzas la vorton ideogram, inter 28 gravaj europaj lingvoj 27 konas ghin, la europaj parolantoj de tiuj lingvoj kovras 98,1% de la loghantaro de Europo kaj kalkulante pri la edukiteco de la landoj oni atingas ech 98,3%.
Se konsideri la tutan mondon, oni havas 31 el 50 gravaj lingvoj kiuj konas la vorton ideogram, la parolantoj de tiuj lingvoj formas 45,8% de la monda enloghantaro kaj lau edukiteco de la landoj la vorto atingas internaciecon de 60,8%.
Ekskludita el tiu kalkulo estas la hebrea, char ne eblas audi la sono de la traduko en la hebrea kaj la azerbajghana, char, kvankam Google donas "ideogram" kiel tradukajhon, tio povas esti pormanka substituo.
Do ni ne estu pli romama ol la papo, se temas pri 'simpeco' de Esperanto kaj akceptu la internacian vorton 'ideogramo'.
 
'Vorterosigno' mi rigardas nekompreneblajho, maltauga kaj stranga. Ech mi miras pri la maniero de vortformado: Chu 'vortersigno' ne estas chiam preferinda al 'vorterosigno'? Ekde kiam oni bezonas enmeti langoshmiran on inter vorter' kaj signo (kiel ankau inter vide', radi', ide' kaj pluraj aliaj radikoj kaj la chefvorto de iu kunmetajho)?
 
Por kompletigi mian komenton al aliaj proponoj:
Mi ne estas admiranto de la vorto 'chinsigno'. La lingvo farighas iom primitiva (tute bona por baza lernejo kompreneble), se oni parolas pri devanagarsigno, koresigno, kartvelsigno, gugharatsigno, tajsigno, hebresigno ktp, chu ?
De kio oni povas kompreni, ke china ideogramo estas lau origino (stiligita) bildo de objekto, sento au alia afero / la vorto signo tute ne taugas por tio.
Al Steve mi respondas, ke evidente - mi mem aludis pri la literoj alfa kaj beta - en strikta senco 'alfabeto' nur taugas por la romiaj (latinaj) literoj, sed
la vorto alfabeto tute taugas por esprimi skribosistemon por la sonemoj de lingvo.
Por la japana skribosistemo oni povas uzi silaboskribo.
 
Mi konsideras la sugeston de sinjoro Abengo interesa: hanzio, pli 'logika' lau mi ol hanzido, char oni povas argumenti, ke ghi estas kunmetjaho el china propra nomo kaj china komunuma vorto 'zi' (). Ankau la sugesto 'vortido' estas interesa, sed la okcidentaj cerboj devas iomete alkutimighi al la ideo de ido de vorto.

En la internacia vortuzado inter esperantistoj mi provizore preferus 'china ideogramo', sed kial chinaj esperantistoj ne povus ekuzi 'vortido' kaj 'hanzio' ?

Mi esperas, ke Abengo ankorau reagos, en persona mesagho al la sistemoj de Honfan kaj Wang Chongfang en la Granda Vortaro Ĉina-Esperanta kaj mia propra simpliga prezento de iliaj reguloj en http://www.bonalingvo.org/index.php/John_Derks_-_la%C5%AD_Honfan (kiun mi hodiau korektos, char pro la ekdiskuto mi restudis ghin kaj trovis neghustajhojn).

 

Amike,

Johan Derks

 

 
----- Original Message -----
--

Cvi Solt

unread,
Mar 18, 2012, 7:03:59 AM3/18/12
to la-bona...@googlegroups.com


בתאריך 18 במרץ 2012 12:31, מאת Johan Derks <derk...@tiscali.nl>:
...............

 
Se konsideri la tutan mondon, oni havas 31 el 50 gravaj lingvoj kiuj konas la vorton ideogram, la parolantoj de tiuj lingvoj formas 45,8% de la monda enloghantaro kaj lau edukiteco de la landoj la vorto atingas internaciecon de 60,8%.
Ekskludita el tiu kalkulo estas la hebrea, char ne eblas audi la sono de la traduko en la hebrea
Vi povas aldoni la hebrean


Cvi

Cho Chaoming

unread,
Mar 18, 2012, 10:24:28 AM3/18/12
to la-bona...@googlegroups.com, bluac...@163.com, 九逵 王

Kara Markos:

 

Markos skribis:

Mi esperas, ke Abengo ankorau reagos, en persona mesagho al la sistemoj de Honfan kaj Wang Chongfang en la Granda Vortaro Ĉina-Esperanta kaj mia propra simpliga prezento de iliaj reguloj en http://www.bonalingvo.org/index.php/John_Derks_-_la%C5%AD_Honfan (kiun mi hodiau korektos, char pro la ekdiskuto mi restudis ghin kaj trovis neghustajhojn).

 

Jen mia respondo al Johan Derks pri la esperanta pinjin-sistemo laŭ s-ro  Zhang Hongfan.

 

Bedaŭrinde la ligilo kiun vi menciis ne funkcias ĉe mia komputilo. Sed mi povas espremi mian opinion sube:

 

Esperanta Transkriba Sistemo (ET) por Projekto de Fonetika Transkribo de Ĉinaj Ideografiaĵoj (FT) laŭ la propono de s-ro Zhang Hongfan estas fidela al ortografo de Esperanto (en unu silabo estas nur unu vokalo) kaj funkcias bone (unu al unu korespondeco), sed  ET faras tro multe da ŝanĝoj de FT-pinjino. Jen la komparado de ET, FT, ET-X-metodo kaj mia metodo:

 

FT                                           ET                                    ET-X-metodo                           ET-Abengo

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Beijing 北京                            Bejĝing                            Bejgxing                                  Beijing

Deng Xiaoping                         Deng Ŝjaŭping                Deng Sxjauxping                     Deng Ŝiaoping

Mao Zedong                             Maŭ Zedong                     Maux Zedong                            Mao Zedong

Liu Shaoqi                                Lju Ŝaŭĝi                          Lju Sxauxgxi                            Liu Shaoĉi

Gaoxiong (Kaohsiung)             Gaŭŝjong                         Gaux-sxjong                            Gaoŝiong

Xiansheng (sinjoro)                 Ŝjanŝeng                          sxjan-sxeng                             ŝjansheng

Xiaojie (fraŭlino,小姐)         ŝjaŭĝje                             sxjaux-gxje                              ŝiaoĉie

Taiwan    台灣                        Tajŭan                             Taj-uxan                                  Taiwan

Taoyuan  桃園                        Taŭjŭan                           Taux-juxan                              Taoyuan

Yuenan (Vjetnamio)                Jŭenan                             Juxenan                                   Yuenam

Zhuangzi (daŭisto)                  Gŭangzi                           Gxuxangzi                                Zhuangzi

Wen Jiabao                             Ŭen Ĝjabaŭ                     Uxen gxjabaux                                Wen Jiabao

Wajguoyu(fremda lingvo)      Ŭaj guo jŭ                        Uxaj guxojux                           Wai  guo yu

 

 

La rezulto de ET aspektas malbela kaj stranga. Mi opinias estas pli bona rekte uzi la originalan FT, ne ET. La ET per X-metodo aspektas terure  malbela. Ofte ĉe la ET-X-Metodo la bindstreko estas deviga por fari la vorton facile legita. Mi proponas ke oni nur ŝanĝas la konsonantoj  q kaj x al ĉ kaj ŝ, lasante aliajn tute ne tuŝitaj (Abengo-Metodo).  ET-Abengo estas fidela al la origina pinjino kaj amikeca al esperantistoj.  Ĉe ET-Abengo nur du ĉapelitaj literoj estas uzitaj. Kelkaj ekzemploj:

 

        FT            ET            ET-Abengo

--------------------------------- -------------------.

        J               Ĝ              j

        Q             Ĉ              q

        X              Ŝ              sh

        Ya            Ja             ya

        Ai             aj             ai

        Ao            Aŭ            ao

        Yue          Jŭe           yue

        Wen         Ŭen          wen

        Wai          Ŭaj           wai

 

Sincere via

Abengo

 

Cho Chaoming

unread,
Mar 18, 2012, 11:51:26 AM3/18/12
to la-bona...@googlegroups.com, Taj...@yahoogroups.com, 王贵英, bluac...@163.com

Kara Cvi

 

Dankon pro via argumento. Ĉi tie mi devas klarigi kiel hanzioj (t.m. ideogramoj) estis faritaj.

 

akte mi ne scias kio signifas gramon. Mi komprenas pli bone la vorton grafon kiel bildo. Sub la vorto gramo mi komprenas ke ĝi estas  la bildo farita de punktoj, linioj, baroj, strekoj, sagoj, cirko kaj kvadratoj ktp., sed ne el disegnaĵoj de bildoj.

Estas ses principoj (六書) por fari hanziojn. (pardonu, mia Esperanto-nivelo ne estas tiel bona por fari la klarigon). Hanzio ne estas ĉiam ideogramo, foje sonogramo, foje bildogramo, foje montrogramo, foje logikogramo. Vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Chinese_character_classification

 

La 1a Principo 象形: Bilda principo (kiel e y e por la angla okuloj, nur serĉo)

                La hanzioj (字)de simpligitaj  birdo, monto, akvo, okulo, suno, luno montras vere birdon, monton, akvon, sunon, lunon.

 

                描述: 鳥-oracle.svg birdo        描述: File:Character Eye Oracle.svgokulo               描述: 山-oracle.svg monto      描述: 雨-oracle.svg pluvo      

La 2a Principo (形聲): Sona principo

                La sona radiko en hanzio implikas ke la hanzioj estas prononcitaj laŭ la radiko

                Kun radiko bao ( ), ĉiuj hanzio estas elparolitaj bao aŭ simile: 苞,胞,孢,抱 ,怉

La 3a Prinzcipo (指示): Montra (simbola) principo

                Oni montras generalan aŭ abstraktan ideon per simboloj

                Unu striko por unu (), du strikoj por du(二), cirko por cirko, sago montras la direkton.

                Tri strekoj signifas tri aŭ multe (三)

La 4a Principo (會意): Implika Principo

                Virino en domo signifas paco 安 (paco)

                Tri virinoj kune (姦)signifas malica, ruza, malhonesta ktp.

                Du arboj kune(林) signifas arbareto, kaj tri arboj  kune (森)signifas arbaro aŭ arbarego

La 5a Principo  假借):prunta principo por abstrakta signifo

Oni pruntas konatan hanzion por montri alian signifon. Ekzemple: Kun radiko de nazo (鼻) representas mem aŭ mempersonon (自). La hanzioj de iu bestoj prunte montras la signifon de abstraktaj nenio aŭ neniu.

La 6a Principo (轉注):Deriva principo

La signifon de kao(考) estas derivita el lao (老). Lao signifas maljuna, kaj kao fariĝas maljunulo. Aŭ lao signifas maljunulo, kaj kao signifas prudenta aŭ ekzamenema, pro la maljunulo estas tre prudenta.

 

Pro la kialo de supera klarigo mi pensas ke ideogramo ne estas la taŭga kaj ĝusta vorto de hanzio.

 

Via amike

Abengo

 

From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona-lingvo@googlegroups.com] On Behalf Of Cvi Solt
Sent: Sunday, March 18, 2012 7:04 PM
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: Re: (la bona lingvo) RE: Kiu estas la plej taŭga esprimo por ĉina ideogramo?

 

 

בתאריך 18 במרץ 2012 12:31, מאת Johan Derks <derk...@tiscali.nl>:

 

--

la vortoj, pri kiuj ni diskutas

ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

image001.png
image002.png
image003.png
image004.png

Leo De Cooman

unread,
Mar 18, 2012, 12:18:07 PM3/18/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 18/03/2012 16:51, Cho Chaoming schreef:
akte mi ne scias kio signifas gramon.

"Gramo" estas fundamenta vorto por metrika unuo de maso, kiel vi verŝajne jam scias....

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages