ree aeroplano

4 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jun 8, 2010, 10:05:44 AM6/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
estimataj

iu atentigis min al tio, ke aeroplano ne egalas al aviadilo. Aviadilo
karaterigxas per tio ke gxi transportas (civilajn) pasagxerojn, dum
aeroplano karakterigxas per tio ke gxi havas
fiksajn flugilojn. Aviadilo do povus foje indiki grandan helikopteron.

parenteze, cxu ni akceptas la vorton "rotoro" ? Cxu ni preferas "helico"?

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Jun 8, 2010, 4:41:36 PM6/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Aviadilo
karaterigxas per tio ke gxi transportas (civilajn) pasagxerojn, dum
aeroplano karakterigxas per tio ke gxi havas
fiksajn flugilojn. Aviadilo do povus foje indiki grandan helikopteron.

Ho dio! Diru al via atentiginto, ke la afero estas vere surprize nova.

Amike

Renato

winmail.dat

Renato Corsetti

unread,
Jun 8, 2010, 4:44:04 PM6/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> parenteze, cxu ni akceptas la vorton "rotoro" ? Cxu ni preferas "helico"?

Unuarigarde (post rigardo al PIV) efektive "helico" s'ajnas pli bona. Kion
opinias la aliaj?

Amike

Renato

winmail.dat

Antonio De Salvo

unread,
Jun 8, 2010, 6:05:58 PM6/8/10
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:

> Aviadilo
karaterigxas per tio ke gxi transportas (civilajn) pasagxerojn, dum
aeroplano karakterigxas per tio ke gxi havas
fiksajn flugilojn. Aviadilo do povus foje indiki grandan helikopteron.

Renato:


Ho dio! Diru al via atentiginto, ke la afero estas vere surprize nova.

Nu, se oni volas harfendi, efektive aviadilo estas gxenerala termino por
indiki “flugmasxino”-n, dum aeroplano estas aviadilo kun fiksaj flugiloj.
En itala lingvo, ekzemple, oni parolas pri “aeromobile” aux “velivolo” aux
“apparecchio” kiam oni volas ampleksi kaj aeroplanojn kaj helikopterojn, kaj
“aeroplano” kiam temas pri aviadilo kun fiksaj aux variantaj (cxiukaze
nerotaciantaj) flugiloj.
Tamen, en la ordinara lingvo “aviadilo” kaj “aeroplano” esta iamaniere
samsignifaj vortoj, en la senco ke cxiuj aeroplanoj esta aviadiloj
(eventuale, ne cxiuj aviadiloj estas aeroplanoj).
Gxis
Antonio


winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Jun 9, 2010, 6:33:05 AM6/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 8/06/2010 21:44, Renato Corsetti skribis:
Laŭ PIV "rotoro" havas du signifojn, la unua estas turniĝanta parto de
elektromaŝino (por distingi ĝin de la "statoro", la fiksa parto de tia
maŝino), la dua estas la turniĝanta helico de helikoptero.
REVO difinas ĝin jene: Parto de maŝino kun grandaj padeloj aŭ aliaj
pecoj turniĝantaj ĉirkaŭ nabo, ekzemple turbino, helico de helikoptero...:
(Ĉu do la rotaciantaj partoj en la altprema parto de vaporturbino, kie
la padeloj estas ege pli malgrandaj ol en la malaltprema parto, ne estus
"rotoro"? Hmm.) (Cetere la nabo mem ankaŭ turniĝas: la padeloj estas
fiksitaj sur ĝi, foje orienteble)

Por la rotacianta partoj de helikoptero mi uzus la vorton "helico".

Demando mia: Ĉu iu povus priskribi kutiman biciklan radon per
_oficialigitaj_ vortoj? Mi humile konfesas, ke mi ne kapablas fari tion.
Tiu simpla demando pri ĉiutaga aĵo povus helpi nin solvi la problemon
"kio estas faka vorto? Kiuj vortoj estas oficialigindaj"

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2010, 12:14:51 PM6/9/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kara rotor·o (en la senco de helico) helic·o Leo,

 

c'u vi au'dis la raktonon pri tiu rotoro, kiu konkurencis kontrau' statoro, c'ar li uzis pli bone la komputoron kaj volis ig'i direktoro de la helikoptoro?

 

> Por la rotacianta partoj de helikoptero mi uzus la vorton "helico".

 

Mi registris proviz(or)e:

 

rotor·o (en la senco de helico) helic·o

 

 

Amike

 

Renato

 

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2010, 12:17:43 PM6/9/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

 

> Demando mia: Ĉu iu povus priskribi kutiman biciklan radon per

_oficialigitaj_ vortoj? Mi humile konfesas, ke mi ne kapablas fari tion.

Tiu simpla demando pri ĉiutaga aĵo povus helpi nin solvi la problemon

"kio estas faka vorto? Kiuj vortoj estas oficialigindaj"

 

Tre interesa demando, kiu eble montras ke la limoj inter fkaj kaj malfakaj vortoj estas iom s’ovebla. C’u vi volas provi kaj vidi, kiujn vortojn vi bizona, kiuj ne jam estas oficialigitaj?

 

Amike

 

 

Renato

 

renato corsetti

unread,
Jun 9, 2010, 12:19:22 PM6/9/10
to la-bona...@googlegroups.com

La g’usta linio:

 

Kara Leo,

 

Amike

 

Renato

 

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2010, 12:44:14 PM6/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Nu, se oni volas harfendi, efektive aviadilo estas gxenerala termino por
indiki “flugmasxino”-n, dum aeroplano estas aviadilo kun fiksaj flugiloj.

Mi preferas eltondi harojn pli ol fendi ilin, sed en c'i tiu okazo la afero
estas tre malsimpla. La Akademio ne simpligis g'in per la oficialigo de
ambau' radikoj.

Ni jam provis foje debati pri tio en c'i tiu listo kaj ec' ekzistas
http://www.bonalingvo.org/index.php/Provo_pri_aviadila_vortareto .

Momente mi dirus, ke "aviadilo" estas la normala vorto [kial ne "aviilo" au'
ec' "avio"?] kaj "flug-mas'ino" povas esti uzata ankau' por la g'enerala
vorto (kune kun kelkaj aliaj).

Amike

Renato

winmail.dat

Fabio Bettani

unread,
Jun 9, 2010, 12:59:52 PM6/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
>> Nu, se oni volas harfendi, efektive aviadilo estas gxenerala termino por
> indiki “flugmasxino”-n, dum aeroplano estas aviadilo kun fiksaj flugiloj.
>
> Mi preferas eltondi harojn pli ol fendi ilin, sed en c'i tiu okazo la afero
> estas tre malsimpla. La Akademio ne simpligis g'in per la oficialigo de
> ambau' radikoj.

Eble ĝi povus ekkonsideri la eblecon maloficialigi radikojn.

> Momente mi dirus, ke "aviadilo" estas la normala vorto [kial ne "aviilo" au'
> ec' "avio"?] kaj "flug-mas'ino" povas esti uzata ankau' por la g'enerala
> vorto (kune kun kelkaj aliaj).

ReVo jam registras "avio" kaj difinas ĝin kiel samsignifan al "aviadilo".

--
Fabio

Bertilo Wennergren

unread,
Jun 9, 2010, 1:46:16 PM6/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Unuarigarde (post rigardo al PIV) efektive "helico" s'ajnas pli bona. Kion
> opinias la aliaj?

Rimarku, ke _aŭtogiroj_ uzas kaj rotoron kaj helicon. Tial oni ne
interkonfuzu la du aferojn. Tiaj flugmaŝinoj estas kvazaŭ hibridoj de
aviadilo (aeroplano) kaj helikoptero (sed kontraste al helikoptero, la
rotoro de aŭtogiro ne estas pelata de motoro, sed de la aerofluo):

http://eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADtogiro
http://en.wikipedia.org/wiki/Autogyro

Sed eventuale sufiĉas paroli pri "vertikala" kaj "horizontala"
helicoj. Aliflanke la Esperanta Vikipedia paĝo uzas "turnilo" anstataŭ
"rotoro".

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Marcos Cramer

unread,
Jun 9, 2010, 3:28:09 PM6/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Momente mi dirus, ke "aviadilo" estas la normala vorto [kial ne "aviilo" au'
ec' "avio"?]

La vorto estas "aviadilo" kaj ne "aviilo" aŭ "avio", ĉar la radiko estas "aviad/", ne "avi/". Apud la oficiala "aviad/o" ekzistas ankaŭ la ne-oficiala "avi/o" kun la signifo "aviadilo", kiu laŭ mi estas malrekomendinda. Pri ĝi ni momente havas la linion

avi·o ~ aviad·il·o

Laŭ mi ni eĉ povus anstataŭigi la "~" per "→" en ĉi tiu linio.

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jun 9, 2010, 4:20:18 PM6/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Sed eventuale sufiĉas paroli pri "vertikala" kaj "horizontala"
helicoj.

Mi aldonis interkrampe "vertikala".

> Aliflanke la Esperanta Vikipedia paĝo uzas "turnilo" anstataŭ
"rotoro".

Tio eble estas iom tro g'enerala.

Amike

Renato

winmail.dat

Masako TAHIRA

unread,
Jun 9, 2010, 9:03:28 PM6/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,

Mi tute konsentas al vi pri "aviadilo".
Mi tre bedauxras, ke iuj senkonsidere uzas "aeroplano"n
kun anglismo anstataux "aviadilo" kun esperantismo.
Komencantoj miskomprenas, kial "aero planas".

Masako
-----------
> Antonio:


>
>> Nu, se oni volas harfendi, efektive aviadilo estas gxenerala termino por
> indiki “flugmasxino”-n, dum aeroplano estas aviadilo kun fiksaj flugiloj.
>

> Mi preferas eltondi harojn pli ol fendi ilin, sed en c'i tiu okazo la afero
> estas tre malsimpla. La Akademio ne simpligis g'in per la oficialigo de
> ambau' radikoj.
>

> Ni jam provis foje debati pri tio en c'i tiu listo kaj ec' ekzistas
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Provo_pri_aviadila_vortareto .
>

> Momente mi dirus, ke "aviadilo" estas la normala vorto [kial ne "aviilo" au'

> ec' "avio"?] kaj "flug-mas'ino" povas esti uzata ankau' por la g'enerala
> vorto (kune kun kelkaj aliaj).
>

> Amike
>
> Renato

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2010, 4:39:52 AM6/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> La vorto estas "aviadilo" kaj ne "aviilo" aŭ "avio", ĉar la radiko estas
"aviad/", ne "avi/". Apud la oficiala "aviad/o" ekzistas ankaŭ la
ne-oficiala "avi/o" kun la signifo "aviadilo", kiu laŭ mi estas
malrekomendinda.

Vi pravas, sed la tento malantau'enderivi en c'i tiu okazo estas tro granda.

Amike

Renato

winmail.dat

Andreas Kueck

unread,
Jun 10, 2010, 10:24:32 AM6/10/10
to la bona lingvo
On 10 Jun., 03:03, Masako TAHIRA <tahiramas...@gmail.com> wrote:

> Mi tute konsentas al vi pri "aviadilo".
> Mi tre bedauxras, ke iuj senkonsidere uzas "aeroplano"n

Kaj "aviad'" kaj "aeroplan'" estas oficialaj radikoj. "Aeroplan'o"
estas unu el pluraj specoj de "aviad'il'o".

--
Andreas Kueck

Fra Simo

unread,
Jun 10, 2010, 12:59:54 PM6/10/10
to la-bona...@googlegroups.com

2010/6/9 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>
     El tio shajnus, ke "aeroplan/o" estas utila, sed ne "avi(/)ad/il/o", char chi tiu dua egalus al "flug/mashin/o".
     (Tion mi skribis sen kontrolo en vortaroj. Sed mi memoras, ke en la PIV la tuta vortoprovizo pri flugmashinoj estas ege hhaoseca.)
----
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Leo De Cooman

unread,
Jun 10, 2010, 2:17:42 PM6/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 9/06/2010 18:46, Bertilo Wennergren skribis:

> Aliflanke la Esperanta Vikipedia paĝo uzas "turnilo" anstataŭ
> "rotoro".
>
>
Parolante pri elektromotoro la "rotoro" efektive estas "turnilo", ĉar ĝi
turnas (pelas) enirŝafton de iu maŝino aŭ aparato. Kiam la sama rotoro
estas turnata ekzemple de ventturbino, ĝi produktas elektron kaj sendas
tiun ekzemple en la reton. Kiel oni tiukaze devus nomi tiun saman rotoron?

Amike salutas Leo

Bertilo Wennergren

unread,
Jun 10, 2010, 1:41:43 PM6/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:

> El tio shajnus, ke "aeroplan/o" estas utila, sed ne "avi(/)ad/il/o",
> char chi tiu dua egalus al "flug/mashin/o".
> (Tion mi skribis sen kontrolo en vortaroj. Sed mi memoras, ke en la PIV
> la tuta vortoprovizo pri flugmashinoj estas ege hhaoseca.)

Jes, aŭ eble nia lingvo mem estas ĥaoseca pri tiaj vortoj.

Se oni legas la difinojn en niaj plej gravaj vortaroj, oni konkludas,
ke "aviadilo" estas ĝenerala termino, kiu inkluzivas ne nur
aeroplanojn, sed ankaŭ ekzemple helikopterojn, kaj tiam "aviadilo"
ŝajnas almenaŭ treege simila al "flugmaŝino", kaj tiam "aeroplano"
principe estas bezonata kiel vorto por la plej tipa speco de aviadilo.

Sed oni ja povas dubi, ĉu tiuj difinoj en niaj vortaroj vere kongruas
kun la efektiva stato de nia lingvo. Al mi fakte ŝajnas, ke en la
normala uzo "aeroplano" apenaŭ ekzistas, dum oni nomadas tion
"aviadilo", kiu tute ne estas ĝenerala termino inkluzivanta
helikopterojn. Se tiel efektive statas, kaj se tiu stato estas
aprobinda, tiam efektive oni povas malrekomendi la vorton "aeroplano",
kaj deklari, ke "aviadilo" estas ĝuste tio, kaj nenio alia, dum la
ĝenerala vorto estas "flugmaŝino". Tio al mi fakte impresas sufiĉe
bonlingveca, sed eble fakuloj havas alian opinion.

Leo De Cooman

unread,
Jun 10, 2010, 3:42:40 PM6/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 9/06/2010 18:46, Bertilo Wennergren skribis:
> Sed eventuale sufiĉas paroli pri "vertikala" kaj "horizontala"
> helicoj. Aliflanke la Esperanta Vikipedia paĝo uzas "turnilo" anstataŭ
> "rotoro".
>
Ni atentu pri "horizontala" kaj "vertikala". Mi donas ekzemplon el
maŝinkontruado: "Vertikala tornilo" estas tornilo, kies akso estas
vertikala. Tio signifas, ke la turnotablo de tiu maŝino turniĝas en
horizontala ebeno.
Uzante la saman difinon, la levanta helico de helikoptero estas
vertikala helico, dum ties malgranda helico, kiu kompensas la momanton
(mi pardonpetas, sed mi ne scias alian vorton), estas horizontala
(almenaŭ se la helikoptero staras sur la grundo aŭ flugas kviete, ne dum
akrobataĵo)

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Jun 10, 2010, 2:51:09 PM6/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

| Al mi fakte ŝajnas, ke en la
normala uzo "aeroplano" apenaŭ ekzistas, dum oni nomadas tion
"aviadilo", kiu tute ne estas ĝenerala termino inkluzivanta
helikopterojn. Se tiel efektive statas, kaj se tiu stato estas
aprobinda, tiam efektive oni povas malrekomendi la vorton "aeroplano",
kaj deklari, ke "aviadilo" estas ĝuste tio, kaj nenio alia, dum la
ĝenerala vorto estas "flugmaŝino". Tio al mi fakte impresas sufiĉe
bonlingveca, sed eble fakuloj havas alian opinion.

La afero, ankau' lau' mi, statas tiel kaj g'i estas lau' mi aprobinda. Pri
la opinioj de la fakuloj ni povas momente rezigni rialte al la komun-uza
lingvo.

Amike

Renato

winmail.dat

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2010, 3:17:56 PM6/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

| Parolante pri elektromotoro la "rotoro" efektive estas "turnilo", ĉar ĝi
turnas (pelas) enirŝafton de iu maŝino aŭ aparato. Kiam la sama rotoro
estas turnata ekzemple de ventturbino, ĝi produktas elektron kaj sendas
tiun ekzemple en la reton. Kiel oni tiukaze devus nomi tiun saman rotoron?

Leo, c'u vi kontentig'us per linio tia:

rotor·o → (en la senco de helico) (vertikal·a) helic·o; (en la senco de
turniĝanta stango) turn·il·o

Amike

Renato

winmail.dat

renato corsetti

unread,
Jun 10, 2010, 3:23:50 PM6/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

| Ni atentu pri "horizontala" kaj "vertikala".

Mi neniam pensis pri tio, sed mi havas la impreson, ke normalaj homoj en la okazo de helicoj atentas c'efe la plano en kiu turnig'as la helico. Kion pensas la ceteraj?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jun 11, 2010, 2:39:18 AM6/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo skribis:

Sed oni ja povas dubi, ĉu tiuj difinoj en niaj vortaroj vere kongruas
kun la efektiva stato de nia lingvo. Al mi fakte ŝajnas, ke en la
normala uzo "aeroplano" apenaŭ ekzistas, dum oni nomadas tion
"aviadilo", kiu tute ne estas ĝenerala termino inkluzivanta
helikopterojn. Se tiel efektive statas, kaj se tiu stato estas
aprobinda, tiam efektive oni povas malrekomendi la vorton "aeroplano",
kaj deklari, ke "aviadilo" estas ĝuste tio, kaj nenio alia, dum la
ĝenerala vorto estas "flugmaŝino". Tio al mi fakte impresas sufiĉe
bonlingveca, sed eble fakuloj havas alian opinion.

Mi plene konsentas kun Bertilo pri ĉi tio. Se plejmulto de la listanoj povas interkonsenti pri tio, ni en nia nuna linio

aeroplan·o [3oa] ~ aviad·il·o

anstataŭigu la "~" per "→".

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jun 11, 2010, 3:22:03 AM6/11/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:


aeroplan·o [3oa] ~ aviad·il·o

anstataŭigu la "~" per "→".

 

Mi persone ne havas probelmojn pri tio. Ni atendu la opinion de la aliaj.

 

Amike

 

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Jun 11, 2010, 7:48:26 AM6/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 10/06/2010 20:17, Renato Corsetti skribis:

> Leo, c'u vi kontentig'us per linio tia:
>
> rotor·o → (en la senco de helico) (vertikal·a) helic·o; (en la senco de
> turniĝanta stango) turn·il·o
>
Hmm, ne. Mi memoras, ke oni nomis (en la flandra aŭ en la nederlanda) la
unuajn helikopterojn, kiujn ni vidis, "hef-schroef-vlieg-tuig"
(lev-helic-flug-iloj, lev-helic-aviad-iloj), aŭ mallonge (kaj
malkomplete) "hef-schroef" (lev-helic-oj). Tiu lasta vorto laŭ mi taŭgas
por priskribi grandan levan "rotoron" de helikoptero.
La dua "rotoro" evidente estas helico. Se oni volas precizigi ĝin, oni
uzu adjektivon, ekzemple "kompensa helico".

Mi ne vidas neceson uzi la vorton "rotoro" por ĉiu ajn rotacianta
maŝinparto, kiuj pli precize estas priskribebla per alia vorto.
Ekzemple "turn(iĝ)anta stango" estas ŝafto (aŭ komunlingve "akso"). Unu
el tiuj partoj estas tiu en "dinamomaŝino" (laŭ PIV), kiun oni nomas
"rotoro" por distingi ĝin de la "statoro".
En la nederlanda ni miatempe havis apartan vorton "anker", kiu laŭ la
vortaro de De Smedt havas plurajn signifojn:
-. ankro - de ŝipo, en muro, en dinamomaŝino, de horloĝo kaj
-. armaturo - de magneto.

PIV donas la samajn 4 signifojn por "ankro". Tri el ili ŝajnas al mi
tute pravigeblaj (pri ŝipa, mura kaj horloĝa ankroj) sed ne tiu pri
dinamomaŝino. Mi vidas nenian rilaton inter tiu lasta kaj tradicia
ŝipankro, nek laŭ formo, nek laŭ funkcio.

Mi do plu serĉas taŭgan vorton por "rotoro" de dinamomaŝino, kaj se ne
eblas, mi proponus oficialigi "rotoro"n (kaj "statoro"n?), kiujn mi
konsideras fakvortoj.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2010, 9:51:04 AM6/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Hmm, ne.

Por kontentigi vin mi provizore s'ang'is al:

rotor·o → (en la senco de helico) (vertikal·a) helic·o, lev··helico; (en la
senco de turniĝanta stango) aks·o

> Mi vidas nenian rilaton inter tiu lasta kaj tradicia
ŝipankro, nek laŭ formo, nek laŭ funkcio.

En tiu kazo proponu linion kiel

Ankro (en la senco de fera kerno de dimano) --> (fer-a) kern-o

> Mi do plu serĉas taŭgan vorton por "rotoro" de dinamomaŝino, kaj se ne
eblas, mi proponus oficialigi "rotoro"n (kaj "statoro"n?), kiujn mi
konsideras fakvortoj.

La vojo al Interlingua estas pavumita per teh'nikaj vortoj.

Amike

Renato

winmail.dat

Andreas Kueck

unread,
Jun 11, 2010, 12:54:18 PM6/11/10
to la bona lingvo
On 10 Jun., 19:41, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Sed oni ja povas dubi, ĉu tiuj difinoj en niaj vortaroj vere kongruas
> kun la efektiva stato de nia lingvo. Al mi fakte ŝajnas, ke en la
> normala uzo "aeroplano" apenaŭ ekzistas, dum oni nomadas tion
> "aviadilo", kiu tute ne estas ĝenerala termino inkluzivanta
> helikopterojn.

Al mi shajnas same. - Ankau mi longe vidis en "aviadilo" esence nur
"aeroplanon" (ghis mi konsultis la Oficialajn Aldonojn kaj vortarojn).
Mi memoras esti audinta la vorton "aeroplano" en la festparolo de d-ro
Werner Bormann che la Germana Esperanto-Kongreso 2007.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Jun 11, 2010, 4:01:21 PM6/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 11/06/2010 14:51, Renato Corsetti skribis:

> En tiu kazo proponu linion kiel
>
> Ankro (en la senco de fera kerno de dimano) --> (fer-a) kern-o
>
Mi provas:
ankro (en la senco de turnebla kerno de dinamomaŝino aŭ elektromotoro)
--> rotaci-kern-o
same:
rotoro (en la senco de turnebla kerno de dinamomaŝino aŭ elektromotoro)
--> rotaci-kern-o

Mi vole evitis paroli pri la materialo de tiu kerno, ĉar tre diversaj
materialoj estas uzataj.

Kion pensas la aliaj?

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jun 11, 2010, 4:04:17 PM6/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 11/06/2010 14:51, Renato Corsetti skribis:
> La vojo al Interlingua estas pavumita per teh'nikaj vortoj.
>
Esperantistoj esperu, ke teĥnikistoj inventu nur maŝinojn, kiuj estas
priskribeblaj per bona Esperanto :-)

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Jun 11, 2010, 4:19:30 PM6/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

| ankr-o (en la senco de turnebla kerno de dinamomaŝino aŭ elektromotoro) --> rotaci-kern-o


same:
rotoro (en la senco de turnebla kerno de dinamomaŝino aŭ elektromotoro) --> rotaci-kern-o

Bone. Konsiderante la fakton, ke ni havas la linion:
rotaci·i ~ turn·iĝ·i
c'u vi akceptus "turn-o-kern-o" au' "turn-ig'-kern-o"?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jun 11, 2010, 7:31:43 PM6/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 11/06/2010 21:19, renato corsetti skribis:

> c'u vi akceptus "turn-o-kern-o" au' "turn-ig'-kern-o"?
>
Mi akceptus "turnokerno"n por motoroj kaj "turniĝokerno por
dinamomaŝinoj, sed kiel mi jam klarigis, la sama masino povas esti
motoro (kiu turnas radon) kaj produktas elektron * (kiam la rado turnas
ĝian kernon). Tial mi evitas la uzon de turn(iĝ)i. Eble mi devus eviti
la uzon de "rotaci-" pro la sama kialo..., kvankam rotaci- estas
netransitiva. Mi ne certas.
Ekzemple: la elektromaŝino de elektra aŭtomobilo estas motoro, kiam la
ŝoforo akcelas, sed produktas elektron, kiam la ŝoforo bremsas.

Cetere rotaci- estas oficialigita en la 9a aldono, se mi ne eraras.

* mi emis skribi "iĝas generatoro", sed bonŝance sukcesis ĝustatempe
haltigi miajn fingrojn :-)

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Jun 12, 2010, 3:51:03 AM6/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Mi akceptus "turnokerno"n por motoroj kaj "turniĝokerno por
dinamomaŝinoj, sed kiel mi jam klarigis, la sama masino povas esti
motoro (kiu turnas radon) kaj produktas elektron * (kiam la rado turnas
ĝian kernon). Tial mi evitas la uzon de turn(iĝ)i. Eble mi devus eviti
la uzon de "rotaci-" pro la sama kialo..., kvankam rotaci- estas
netransitiva.

Kara Leo, vi havas atakon de teh'nikista inflamo (teh'nikito ni nomas g'in
en la greka). Mi ne kapablas kuraci vin, eble vi devas viziti teh'niatron
(teh'niko-kuracisto en Esperanto). Mi emus diri "(turnig'anta) kerno".

> Cetere rotaci- estas oficialigita en la 9a aldono, se mi ne eraras.

Vi pravas. Mi korektis nian liston pri tio.

> * mi emis skribi "iĝas generatoro", sed bonŝance sukcesis ĝustatempe
haltigi miajn fingrojn :-)

C'i tiu generatoro estas la filo de tiu direktoro, kiu dau're uzis la
statoron. En la libera tempo li estis ankau' literatoro.

Amike

Renato

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Jun 12, 2010, 11:56:40 AM6/12/10
to la-bona...@googlegroups.com

Je 12/06/2010 8:51, renato corsetti skribis:


> C'i tiu generatoro estas la filo de tiu direktoro, kiu dau're uzis la
> statoron. En la libera tempo li estis ankau' literatoro.
>

kaj administratoro, aktoro, amatoro, ambasadoro, asesoro, aŭditoro,
aŭtoro, cenzoro, debitoro. diktatoro, direktoro, doktoro, editoro,
elevatoro, ... eĉ profesoro
sed ne rotoro.

Se iu deziras ĉiun "oron", mi volonte sendos ĝin

:-) Leo

renato corsetti

unread,
Jun 12, 2010, 11:05:33 AM6/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Se iu deziras ĉiun "oron", mi volonte sendos ĝin

Dankon, Leo! Vi jam pruvis, ke vi konas la latinan.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jun 27, 2010, 9:00:16 AM6/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 9/06/2010 17:17, Renato Corsetti skribis:

Leo:

 

> Demando mia: Ĉu iu povus priskribi kutiman biciklan radon per

_oficialigitaj_ vortoj? Mi humile konfesas, ke mi ne kapablas fari tion.

Tiu simpla demando pri ĉiutaga aĵo povus helpi nin solvi la problemon

"kio estas faka vorto? Kiuj vortoj estas oficialigindaj"

 

Tre interesa demando, kiu eble montras ke la limoj inter fkaj kaj malfakaj vortoj estas iom s’ovebla. C’u vi volas provi kaj vidi, kiujn vortojn vi bizona, kiuj ne jam estas oficialigitaj?

Ĉi-sube mi provas priskribi "simplan" biciklan radon. Temas pri nepelita rado.
Mi markas neoficialajn vortoj per steleto (*) kaj per EW la vortojn uzitajn de Eugen Wüster en "Maŝinfaka Esperanto-vortaro prielementa - 1923"
Mi aldonis numerojn por plifaciligi postan diskuton.

1. Ĉirkaŭ fiksita [relative al alia parto de la biciklo] akso turniĝas la nabo* de la rado. 
 [EW tradukas la germanan "Nabe", nederlandan "naaf", per "aksingo". Ĉi-kaze la akso tamen ne estas fiksita en la nabo*]

2. Por malpliigi energiperdon pro frotado,  globlagro* estas muntita inter akso kaj nabo*.
[lagro estas en EW]

3. La nabo* havas du flanĝojn* [EW] [flanĝo* laŭ PIV estas elstaranta randaĵo...], en kiuj estas para nombro da truoj, tra kiuj pasas spokoj* [EW: radradioj] kutime faritaj el ŝtaldrato.

4. Tiuj spokoj* estas hoke enigitaj en la flanĝojn* alterne de maldesktre kaj de dekstre kaj ili estas tenataj de sia kapo [EW parolante pri nito] duonmergita*  [EW parolante pri nitoj*] en tiucela mergotruo en la flanĝo*. 

5. Ĉe sia alia esktremaĵo ĉiu spoko estas en la radringo tenata de ŝraŭbingo mergita* en la fundo de la radringa profilo.

6. La spokoj estas alterne tenataj en la maldekstra kaj la dekstra naba* flanĝo* laŭ unuavide malsimpla sisekvo: duono de la spokoj* teniĝas en la maldekstra flanĝo*, la alia duono en la dekstra, el tiuj en la maldekstra flanĝo* la duono estas munitita de maldekstre, la aliaj de dekstre.

7.  Per tiu aranĝo eblas reguli la efektivan longon de la spokoj tiel, ke la radringo estu bone centrita, kaj ke ĝi samtempe ebene turniĝu, por ke ĝi ne flanke svingiĝu.
Fakuloj sukcesas precize reguli la streĉiĝon de ĉiuj spokoj*.

8. La unuaj radringoj estis faritaj el ligno. La bopatro de onklino mia havis tian biciklon.
Poste oni ekuzis ŝtalon por fari biciklajn radringojn kaj ankoraŭ pli poste aluminion. Nun oni uzas karbonfibre plirezistigitan plaston [mi dubas pri tiu vorto. Ĉu "polimero*"? Ne ĉiuj polimeroj* estas "plaste" knedeblaj  post varmiĝo].

9. La radringo estas kovrita de aerbendo, radbendo, kiu rolas kiel risortaro adaptiĝanta al la malebenaĵoj de la vojo. La kunpremita aero eniras la aerbendon tra aervalvo*. Biciklisto kunportas aerpumpileton tiucele. Biciklo estu provizita de bremso. Bicikla bremso plej ofte ankoraŭ konsistas el du kauĉukaj bloketoj, kiujn oni premas ambaŭflanke kontraŭ la radringon por bremsi ĝin.

10. Modernaj bicikloj havas etan elektroproduktilon en la nabo* de unu el la du (aŭ tri, se temas pri triradilo/ trirada rajdilo?) radoj.

11. La malnovaj modeloj havis etan generatoron* [alternatoron*], kies frotradeto estis alpremata per risorta sistemo sur la flankon de la radringo. Ĝi produktis alternan kurenton.

12. Nun ĉiam pli ofte oni ŝargas* akumulatoron* [= reŝargebla* pilo]. Tiamaniere eblas plibonigi la sekurecon, ĉar eĉ kiam oni dum mallumo ie haltas, la biciklaj lampoj povas plu lumi.

13. Se oni uzas alternatoron*, oni devas samdirekti la elektran kurenton, ĉar akumulatoro* bezonas samdirektan kurenton por esti ŝargata*.


Demando mia: Ĉu "ĉiaterena biciklo" estas taŭga traduko por "mountain bike" ?

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Jun 27, 2010, 10:54:33 AM6/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Leo,

 

vi estas vera teh’nikisto. Ni antau’eniru lau’ teh’nika maniero. Ni alfrontu viajn vortojn po-unu-e (c’u tiu formo estas ebla?).

 

> 1. Ĉirkaŭ fiksita [relative al alia parto de la biciklo] akso turniĝas la nabo* de la rado. 
 [EW tradukas la germanan "Nabe", nederlandan "naaf", per "aksingo". Ĉi-kaze la akso tamen ne estas fiksita en la nabo*]

C’u ni havu la linion:

nab-o à aks-ing-o ?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jun 28, 2010, 8:44:05 AM6/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:


> C’u ni havu la linion:
>
> nab-o → aks-ing-o ?

Fakte, mi jam havis ĉi tiun linion inter mia listo de proponotaj linioj. Do mi tute subtenas ĝin.

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jun 28, 2010, 9:19:36 AM6/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:


> nab-o → aks-ing-o ?

Fakte, mi jam havis ĉi tiun linion inter mia listo de proponotaj linioj. Do mi tute subtenas ĝin.

 

Mi registras g’in kaj atendas la protestojn de Leo.

 

Amike

 

Renato

renato corsetti

unread,
Jun 30, 2010, 5:13:53 PM6/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

Alia vorto de Leo: flang’o!

 

C’u ni havu

 

flang’o à el-star-ajx-o?

 

Amike

 

Renato

 

renato corsetti

unread,
Jun 30, 2010, 5:18:22 PM6/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kio pri

 

Spok-o à rad-stang-o, rad-radi-o )

 

Amike

 

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jun 30, 2010, 5:55:15 PM6/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis:

Spok-o → rad-stang-o, rad-radi-o )


"Radradio" laŭ mi estas la uzinda vorto ĉi-kaze. En la Fundamento, "radio" estas tradukita al la franca per "rayon (de lumière, de roue)". La enkrampa pliprecizigo necesis ĉe la franca, ĉar la franca "rayon" havas pli vastan signifon ol la Esperanta "radio". La enkrampa parto signifas "de lumo, de rado", do ĝi klare indikas ke la intencita signifo inkluzivas tiujn stangojn, kiuj kunigas la aksingon kun la ekstera rondo de rado. Kiam klaras ke oni parolas pri rado, do eĉ sufiĉas la simpla vorto "radio". Do la linio laŭ mi estu

spok·o → (rad·)radi·o

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jul 1, 2010, 4:22:51 AM7/1/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

> spok·o → (rad·)radi·o

 

Tion mi provizore registris, sed la debato devus dau’ri c’ar g’i apenau’ komencig’is.

 

Amike

 

Renato

 

renato corsetti

unread,
Jul 1, 2010, 5:51:11 PM7/1/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'

Leo:

 

> ili estas tenataj de sia kapo [EW parolante pri nito]

Mi pli mapli komprenis pri kio temas. Mi ne havas ion kontrau’an, se oni volas oficialigi g’in.

Amike

Renato

renato corsetti

unread,
Jul 1, 2010, 5:53:46 PM7/1/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'

Leo:

 

> Ĉu "polimero*"? Ne ĉiuj polimeroj* estas "plaste" knedeblaj  post varmiĝo].

Por mi la la diskuto pri polimero povas rekte transiri al la listo pri oficialigoj.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Jul 2, 2010, 8:43:58 AM7/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 2/07/2010 10:17, Fabio Bettani skribis:
> Tamen, indas cerbumi cxu tiu "poli-" povus igxi "plur-" en Esperanto.
> Itallingve, "polimero" konsistas el pluraj "monomeri". En ReVo mi
> tamen ne sukcesis trovi la Esperantan vorton por tiu baza unuo - cxu
> "monomero", cxu "mero"? En tiu cxi lasta okazo, "polimero" devus igxi
> "plurmero".
>
"mero" troviĝas en NPIV kun jena difino:
Baza, ripetiĝanta kemia radiko; kombinaĵo de pli-malpli granda kunmeta
molekulo.

Estas pluraj kunmetaĵoj sub tiu trafvorto: oligo~o, poli~o, poli~azo,
poli~eco, poli~igi, malpoli~igi, homopoli~o, heteropoli~o; tetra~o,
elasto(poli)~o
> Ekzemple, cxe "poliestero" ReVo mem proponas la samsignifan esprimon
> "plurestero" en la difino (sed, verdire, ankaux tiuokaze gxi ne donas
> difinon por "estero").
>
Cetere mi memoras pri "izomeroj", "dimeroj", .ktp. Eble ni proponu
"mer-" kiel oficialiginda radiko (prefere ĥemiisto faru tion).

Jen aliaj PIVaj vortoj finiĝantaj per "mero", en kiu "mero"eble havas
la saman signifon:

centromero (?), izomero, metamero (?), mezomero, monomero, polimero
(kun kunmetaĵo: alt~o), taŭtomero (kun: ~io)


PIV ja mencias "ester-o"n, kaj "poliestero"n

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Jul 2, 2010, 10:12:07 AM7/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> "mero" troviĝas en NPIV kun jena difino:
Baza, ripetiĝanta kemia radiko; kombinaĵo de pli-malpli granda kunmeta
molekulo.

Mi ne komprenas tiun difinon sed Fabio certe jes.

* Eble ni proponu

"mer-" kiel oficialiginda radiko (prefere ĥemiisto faru tion).

Mi estas la lasta kiu rajtas paroli c’ar mi ricevis aparte malbonajn
poentojn en h’emio siatempe. Sed valus konsideri la ideon kaj poste forigi
c’iuj tiujn “-merojn”.

Sed estus nepre necese scii, kiel oni diras “polimero” en la japana, c’ina,
korea, ktp. En la araba s’ajnas io simpla “materialo h’emia”, sed eble mi
misinterpretas.

Amike

Renato

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Jul 5, 2010, 4:02:05 PM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 30/06/2010 22:13, renato corsetti skribis:

C’u ni havu

 

flang’o à el-star-ajx-o?

Tiu linio laŭ mi ne taŭgas. Ĝis nun mi ne sukcesis trovi taŭgan fortradukon.
Mi pluserĉos. Eble traduko en kelkajn lingvojn helpos aliajn helpi:
NL: flens, DE: Flansch, EN: flange, FR: flasque, bride,  IT: flangia, EL: φλάντζα, RU: фланец , PT: brida

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jul 5, 2010, 5:39:24 PM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 1/07/2010 22:51, renato corsetti skribis:

> ili estas tenataj de sia kapo [EW parolante pri nito]

Mi pli mapli komprenis pri kio temas. Mi ne havas ion kontrau’an, se oni volas oficialigi g’in.

La fakto, ke Eugen Wüster havis "niton" en sia "Maschinfaka Esperanto-vortaro prielementa en 1923 estas kialo oficialigi ĝin, ĉar li laŭ mi serioze provis trovi fortradukojn.

Jen kelkaj nacilingvaj vortoj:
NL: klinknagel (nitnajlo), niet (nito), FR: rivet, DE: niete, EN: rivet, IT: rivetto, RU: заклепка

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Jul 5, 2010, 4:33:11 PM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


>Eble traduko en kelkajn lingvojn helpos aliajn helpi:
> NL: flens, DE: Flansch, EN: flange, FR: flasque, bride,  IT: flangia, EL: φλάντζα, RU: фланец , PT: brida

Ŝajne temas pri tre faka afero. Mi neniam antaŭe aŭdis la esprimon en mia denaska germana lingvo, nek en Esperanto aŭ la angla. Mia rus-germana edzino ankaŭ neniam aŭdis la rusan aŭ germanan vorton. Do eble temas pri tia tre faka vorto, kiun ni bezonas nek malrekomendi nek proponi por oficialigo. Aŭ kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jul 5, 2010, 4:41:20 PM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

> eble temas pri tia tre faka vorto, kiun ni bezonas nek malrekomendi nek proponi por oficialigo. Aŭ kion opinias la aliaj?

 

Ankau’ mi neniam au’dis la italan vorton, kiu, tamen, lau’ Vikipedio, ekzistas. Certe ne estas inter la plej urg’e oficialigindaj vortoj.

 

Amike

 

Renato

 

renato corsetti

unread,
Jul 5, 2010, 4:42:45 PM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'

Leo:

 

> La fakto, ke Eugen Wüster havis "niton" en sia "Maschinfaka Esperanto-vortaro prielementa en 1923 estas kialo oficialigi ĝin, ĉar li laŭ mi serioze provis trovi fortradukojn.

 

Bone, la diskuto traniras al la alia listo.

 

Amike

 

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Jul 5, 2010, 6:27:01 PM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 5/07/2010 21:33, Marcos Cramer skribis:

> Ŝajne temas pri tre faka afero. Mi neniam antaŭe aŭdis la esprimon en
> mia denaska germana lingvo, nek en Esperanto aŭ la angla. Mia
> rus-germana edzino ankaŭ neniam aŭdis la rusan aŭ germanan vorton. Do
> eble temas pri tia tre faka vorto, kiun ni bezonas nek malrekomendi
> nek proponi por oficialigo. Aŭ kion opinias la aliaj?
Ankaŭ mia edzino ne konas tiun vorton. Ĝi sendube estas faka vorto.
Supozeble ne-fakuloj parolus pri "ringo" aŭ "disko" aŭ "rando", ktp.

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages