informaci·o (en la senco de informo) → inform·o
Hm! "Informacio" estas ia "novaĵa valoro".
Frazo, kia "Ĉiu homo iam mortos" ne enhavas novaĵan valoron, ĝia
informacio estas 0, ĉar ĉiu jam scias tion, la probablo estas 100%. (tio
signifas: p = 1), kaj log2(1/p) = log2(1/1) = 0
Sed frazo, kia "Mia najbaro mortis 105-jaraĝa" enhavas altan "novaĵan
valoron", ĉar la probableco de tiu fakto estas malalta (mi ne scias, en
kiom da kazoj io tia okazas, ekzemple en unu kazo el miliono. Tiukaze la
informacio egalas al log2(1000000) = proksimume 20
Kompreneble temas pri fakvorto en tiu senco. Sed estas erare, kiam oni
uzas tiun fakvorton "informacio" anstataŭ "informo" aŭ "informaro".
Laŭ mia kompreno, "informacio" do ne egalas al "informaro".
Amike salutas Leo
-- --- Renato Corsetti Via del Castello, 1, 00036 Palestrina, Italujo ren...@esperanto.org
Iusence jes, ĉar temas pri la nombro da bitoj en komputado kaj similaj
fakoj.
Kiel mi jam diris "informacio" estas fakvorto. Ne necesas klarigi ĝin en
la SSV-listo. Sufiĉas averti, ke oni ne uzu la vorton kiel sinonimon de
"informo".
Eble "inform-valoro" estas pli taŭga vorto.
Amike salutas Leo
Op 25/01/2012 9:06, Renato Corsetti schreef:Iusence jes, ĉar temas pri la nombro da bitoj en komputado kaj similaj fakoj.
Leo:
> Laŭ mia kompreno, "informacio" do ne egalas al "informaro".
Sed jes, al "inform-kvanto", ĉu ne?
Kiel mi jam diris "informacio" estas fakvorto. Ne necesas klarigi ĝin en la SSV-listo. Sufiĉas averti, ke oni ne uzu l§a vorton kiel sinonimon de "informo".
Eble "inform-valoro" estas pli taŭga vorto.
Amike salutas Leo
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Renato Corsetti
Via del Castello, 1, 00036 Palestrina, Italujo,
ren...@esperanto.org