15-a regulo

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Aug 16, 2009, 4:48:08 PM8/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

Estas dezirinde, ke, por "konstati" Regul-15-uzeblecon, la Akademio
specifos metodon (rekomendon). Sed: Ghi taugos kaj sekve estos
akceptata de la esperantistoj nur, se ghi estos facila kaj praktike
aplikebla - kiel la de mi proponita metodo.

Kio estas "praktika" kaj kio ne estas "praktika" forte dependas de la kunteksto. Se mi estas en konversacio kun iu, kaj volas esprimi iun ideon por kiu ne estas aŭ por kiu mi ne konas Esperantan vorton, sed por kiu mi supozas ke estas internacia vorto, estus tre malpraktike unue provi trovi tri lingvojn el tri malsamaj kulturkomunumoj kiuj havas tiun vorton. Do ankaŭ via metodo ne estas ĉiam praktika.

Se aliflanke temas ne nur pri unufoja persona uzo de iu vorto, sed pri publika deklarado ke certaj vortoj estas uzeblaj laŭ la 15-a regulo, oni laŭ mi devas uzi multe pli singardan metodon, eĉ se tio estas iom malpraktika.

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Aug 17, 2009, 9:28:37 AM8/17/09
to la bona lingvo
On 16 Aug., 22:48, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Kio estas "praktika" kaj kio ne estas "praktika" forte dependas de la
> kunteksto. Se mi estas en konversacio kun iu, kaj volas esprimi iun ideon
> por kiu ne estas aŭ por kiu mi ne konas Esperantan vorton, sed por kiu mi
> supozas ke estas internacia vorto, estus tre malpraktike unue provi trovi
> tri lingvojn el tri malsamaj kulturkomunumoj kiuj havas tiun vorton. Do
> ankaŭ via metodo ne estas ĉiam praktika.

Prave. Sed mi jam iafoje aplikis mian metodon en Skajpa konversacio,
do che komputilo: Mi samtempe igis al mi montri la Vikipedi-paghon pri
la koncerna afero kaj, rigardante la liston de priaj alilingvaj
Vikipedi-artikoloj, mi rapide certigis min pri uzebleco au ne-uzebleco
de Regulo 15.

> Se aliflanke temas ne nur pri unufoja persona uzo de iu vorto, sed pri
> publika deklarado ke certaj vortoj estas uzeblaj laŭ la 15-a regulo, oni laŭ
> mi devas uzi multe pli singardan metodon, eĉ se tio estas iom malpraktika.

Eble. Tian publikan deklaron tamen faru la Akademio - la specialistaro
pri Regulo 15, kion oni rimarkas ekzemple okaze de
"shveb'" (internacia radiko uzebla lau Regulo 15 [lau la Tria Oficiala
Aldono]).

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages