Mi ricevis peton de Josias Barboza, verkinto de
lernolibro por klasoj, ĉu ni volas revizii ĝin el la vidpunkto de La
Bona Lingvo.
La libro estas tre bone farita el la teĥnika kaj instrua vidpunktoj.
Ankaŭ la lingvo estas ĝenerale bona, sed mi rimarkis kelkajn
malbonlingvaĵojn, kiujn mi komunikos al li, ekzemple "ĉelfono" por
"poŝtelefono", "kaputa" por "nefunkcianta", ktp. Tiujn mi komunikos al
li.
Mi ankaŭ rimarkis kelkajn brazilaĵojn, pri unu el kiuj mi baldaŭ sendos
mesaĝon.
Nun, mia demando iom pli ĝenerala estas: ĉu iu el ni volas preni la
taskon pli atente ol mi relegi ĉi tiun libron (Josias Barboza,
Esperanto por lernejaj klasoj 1" el la vidpunkto de "La Bona Lingvo"?
La Akademio de Esperanto komencis tian servon, sed la servo poste
interrompiĝis. Aliflanke se estas aŭtoro, kiu petas kontrolon, estus
bone helpi lin.
Amike
Renato