La ĉi-suba mesaĝo de Pjer neniam atingis la
liston. Bonvolu legi ĝin kaj vi vidos ke Pjer sugestas la linion:
parison-o --> vitr-ig-ot-aĵ-o.
Ĉu eblus ankaŭ alispeca linio de la speco
parison-o --> vitr-a blov-glob-o ?
Amike
Renato
-------- Messaggio inoltrato --------
Saluton mi legis la interesan tekston : Terminologiaj principoj de Esperanto de Wera Delher.
Mi volas fari rimarkon :
Esperanto estas tute aparta lingvo danke al ĝia izola strukturo kaj senfina ebleco por kombini vorteroj.
Mi opinias, ke estus gravega ĉiam aldoni samsignifan kunmetadon al nove proponita vorto kiam eblas. Tiamaniere oni donus eblecon al nefakuloj por interparoli pri kio temas.
Mi partoprenas al tia ĝenerala projekto en la grupo La Bona Lingvo.
Precize pri la jena proponita ekzemplo en via referenca teksto:
483 UDK 666.1.032
parisono (sz)
: varmega, interne kava, vitro-maso sur la fino de longa tubo, blovata
de vitro-faristo al botelo aŭ alia vitra objekto. (DB 155/15)
E parison
F paraison (f)
R
D Külbel, Kölbchen (n)
75/32a (sz)
Oni povas esprimi per: vitr'ig'ot'aĵ'o.
Mi komprenas, ke fakuloj inter ili eble preferus uzi la vorton: parisono, sed se ili parolas al nefakuloj ili povos uzi tiun kunmetadon, tuj komprenebla de iuj ajn esperantistoj.
Ni nepre uzu la eksterordinaran kaj mirindan rimedon de nia lingvo.
Kore, Pjer. (Pierre Telle Bouvier, Esperanto-Limousin, Francujo)
___________________________________________________________
Mode, hifi, maison,… J'achète malin. Je compare les prix avec Voila.fr http://shopping.voila.fr/