komocio -> skuo, organskuo
Mi ne scias alian praktikan bezonon uzi tian
vorton ol en la kunteksto "cerba komocio"
(lat. commotio cerebri).
cerba komocio -> cerboskuo
Tiun tradukon proponas diversaj vortaroj, interalie
Wells.
"Cerba komocio" estas tre ofta en la reto, sed
preskaŭ ĉiuj aperoj troviĝas en la konata
esperanta maŝintradukaĵo de la angla Vikipedio,
en ĉi tiu artikolo:
http://epo.wikitrans.net/Cerba_komocio?eng=Concussion
kaj en multaj aliaj lokoj en ĝi.
Harri
| Mi ne scias alian praktikan bezonon uzi tian
vorton ol en la kunteksto "cerba komocio"
(lat. commotio cerebri).
cerba komocio -> cerboskuo
Provizorege mi registris:
(cerb·a) komoci·o → (cerb·o·)sku·o
Kritikoj bonvenaj.
Renato
Nur por stimuli pludifinadon mi sendas al vi la stokon da sinonimoj, kiujn
produktas al mi la programo
eLex en-eo (rekomendita).
Amike,
Johan Derks
Tiu propono laŭvorte kongruas kun la nederlanda "hersenschudding". Por
mi ĝi do estas tuj komprenebla.
Tamen povus temi pri sku-iĝo.
Amike salutas Leo
| Tamen povus temi pri sku-iĝo.
Mi aldonas tion.
Renato
Leo:
Tiu propono laŭvorte kongruas kun la nederlanda "hersenschudding". Por
mi ĝi do estas tuj komprenebla.
Tamen povus temi pri sku-iĝo.
Hari:
Mi ne scias alian praktikan bezonon uzi tian vorton ol en la kunteksto
'cerba komocio'
Neniam mi ekpensus, ke komocio povus havi la signifon de (cerbo)skuo.
Se tia estas che alilingvanoj, la forsendo certe estus pravigita,
sed kun Luis Raúdon mi min demandas,
kiel oni esprimu liajn du signifojn:
1. tiun en 'la muerte de su madre le causó una gran conmoción'
(la morto de sia patrino kauzis grandan komocion al li).
2. tiun en 'Había una gran conmoción en la calle'
(estis granda komocio che la strato), eble kauzita de mitingo,
revolto, k.t.p.
La lasta estas la nura signifo de 'commotie' en la Nederlanda lingvo.
Tial la forsendo
(cerb·a) komoci·o → (cerb·o·)sku·o
al nederlandano estas nekomprenebla.
Neniu nederlanda esperantisto emus uzi 'komocio' en tiu senco,
sed li bezonas scii kiel simpligi sian uzosignifon de 'commotie'
kiel Luis Raúdon jam skizis sub 2.
Mi trovis jenajnn grupojn de sinonimoj por tiu signifo:
nederlandaj sinonimoj:
commotie,beroering,consternatie,opschudding,ontsteltenis,ontzetting,reuring,tumult
anglaj sinonimoj: commotion, urmoil, consternation, excitement, swell,
dismay, ramp, tumult
lau eLex en-eo: (amas)agitiĝo, (amas)konfuzo, tumulto, konsterniĝo, gitacio
?, (amas)ekscitiĝo
Amike,
Johan
>Ankau mi devas komenti pri la frazo de Hari "Mi ne scias alian
praktikan bezonon uzi tian vorton ol en la kunteksto 'cerba komocio'
". Almenau en la (meksika) Hispana, ni uzas la vorton 'conmoción' (pr.
konmosión) ne nur por malfunkcio de organo pro skuigo ghenerale
kauzita de bato sed ankau figurasence, kiel shoko au impresego pro
ekesterordinara fakto, ekzemple: 'la muerte de su madre le causó una
gran conmoción' (la morto de sia patrino kauzis grandan komocion al
li). Ni anaku uzas tiun vorton por signifi eksterordinaran movon,
bruon, aktivecon, k.t.p. Ekzemple: 'Había una gran conmoción en la
calle' (estis granda komocio che la strato), eble kauzita de mitingo,
revolto, k.t.p.Chu alilingve ankau ekzistas tiujn figurasencajn
uzojn?
Jes, ankaux en la itala ekzistas la unua figura senco; sed en tiu kazo mi tradukas (laux la kunteksto) per "granda perturbo" aux "konsterno" aux "kortusxo".
En la literatura itala lingvo ankaux ekzistas la sencoj:
- "sku(eg)o" (ekzemple, commozione tellurica = terskuo, tertremo);
- tumulto, malordo;
- emocio, kortusxo (ne nepre negativa).
Tamen, en la cxiutaga lingvo tiuj kromaj sencoj ne aperas.
Pri la medicina senco: kvankam mi ne spertas pri tiu fako, sxajnas al mi, ke ne temas pri "skuo", sed pri perdo de funkcikapablo; la plej konata formo estas tiu cerba, sed ekzistas ankaux viscera/ internajxa komocio kaj spina komocio.
Por la medicina faka senco, mi lasus "komocio".
Gxis
Antonio De Salvo
> Tial la forsendo
> (cerb·a) komoci·o → (cerb·o·)sku·o
> al nederlandano estas nekomprenebla.
Mi bedaŭras, se mi skuis la cerbojn de nederlandanoj.
Mia mesaĝo celis nur tiujn, kiuj parolas esperanton, kaj
ĝenerale mi parolas ĉi tie pri Esperanto. La vorto
"komocio" estas difinita en PIV (ĉiuj eldonoj) nur
kiel medicina termino, kaj mi trovis ĝin ĝis nun en
retaj tekstoj nur en tiu senco.
Nun mi legis ĉi tie rakontojn pri iuj vortoj hispanaj
kaj nederlandaj, kies rilaton al la esperanta vorto
"komocio" mi ne komprenas, sed kiujn iuj ŝajnas vidi
kiel argumentojn en diskuto pri Esperanto. – Ĉu vin
interesas similaj informoj pri la finna vorto
"tärähdys"?
Nu jes, pena serĉado donis al mi ankaŭ aliajn uzojn
de la vorto. Jen unu aŭtoritata ekzemplo el la reto:
"Taskoj kaj utilaj aktivecoj en epoko el komocio kaj
urgenco. Naturaj katastrofoj, interliga la granda
tumulto sin disversia en kaskado efekto pri tiu Planedon.
La tero, la maro kaj la aero iros montri al vi, via
intua interliga al la bona sento iros alertu vin."
> Neniu nederlanda esperantisto emus uzi 'komocio'
> en tiu senco, sed li bezonas scii kiel simpligi
> sian uzosignifon de 'commotie'
Ĉu ne ekzistas nederlandaj-esperantaj vortaroj por
trovi, kiel traduki tian vorton?
Cetere, "Commotio cerebri" en la Angla ne estas
"commotion" sed "concussion".
Amike
Harri
Neniu volos nei, ke la vortaro itala-esperanta de Carlo Minnaja estas unu el la plej naturismaj, kaj tamen ankaŭ Carlo Minnaja donas kiel tradukojn de la itala "commozione" nur "kortuŝ(it)eco", "emocio".
Restas la medicina senco. Se "sku-(iĝ-)o" ne taŭgas, bonvolu proponi alian.
Amike
Renato
Amike,
Johan
Johan Derks:
Amike
Harri
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
___________________________
Tial la forsendo
(cerb·a) komoci·o → (cerb·o·)sku·o
al nederlandano estas nekomprenebla.
Jen unu aŭtoritata ekzemplo el la reto:
"Taskoj kaj utilaj aktivecoj en epoko el komocio kaj
urgenco. Naturaj katastrofoj, interliga la granda
tumulto sin disversia en kaskado efekto pri tiu Planedon.
La tero, la maro kaj la aero iros montri al vi, via
intua interliga al la bona sento iros alertu vin."
Cxu ne necesas indiki ke necesas damagxo al la organo?
Cetere, kiu estus bona vorto por la falsa amiko, angle "commotion"?
Cxu tumulto?
> Mi ne scias alian praktikan bezonon uzi tian
> vorton ol en la kunteksto "cerba komocio"
> (lat. commotio cerebri).
Cxu iu kuracisto povas konfirmi tion?
gxis, Ronaldo
Restas la medicina senco. Se "sku-(iĝ-)o" ne taŭgas, bonvolu proponi alian.
Mi samopinias. Tiu estus tre bona solvo. "Ŝoko" rilas kaj la agon kaj
la rezulton.
komocio -> ŝoko
ŝoko [Revo]: Stato de korpa ĝenerala malforteco pro difekto al la korpo
(ekz. hemoragio) aŭ pro ekstreme malagrabla sperto.
ŝoko [PIV]: La tuta difino taŭgas, sed aparte 3. forta kaj subita
ekstera influo.
Eduardo.
Ĉiuokaze nun la linio estas:
(cerb·a) komoci·o → (cerb·o·)sku·o/sku·iĝ·o/ŝok·(eg·)o
Pafu laŭvole!
Amike
Renato
Eduardo.