Marcos Cramer
unread,Apr 22, 2013, 10:46:08 AM4/22/13Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Ni jam en Marto 2012 havis diskuton pri "trampolino". Fine de tiu diskuto, ni provizore restis ĉe jena linio kun relative multaj alternativoj:
trampolin·o → re·salt·o·tuk·o, (re·)salt·ig·il·o, salt·o·tapiŝ·o, salt·o·lit·o, salt·o·tuk·o (la lasta alternativo kunfuzeblas kun la fajrobrigardaj saltotukoj neresaltigaj)
Mi tiam informis pri tio, ke mi somere partoprenos Renkontiĝon de Esperantistaj Familioj (REF), ĉe kiu estos tia ludilo por la infanoj, kaj ke mi ŝatus observi la tiean lingvouzon kaj pridiskuti la vorton kun aliaj gepatroj (kiuj ja estas tiuj Esperantistoj, kiuj plej bezonas vorton por tio) antaŭ ol ni mallongigas la liston de alternativoj.
Iom antaŭ mia partopreno en REF, mi kaj mia edzino donacis tian ludilon al nia filino, do ekde tiam mi ja devis uzi iun vorton por ĝi ĉiutage. Unue mi uzadis nur "resaltotuko", kiun mi preferis fine de nia antaŭa diskuto. Sed praktike uzante la vorton, mi baldaŭ rimarkis, ke mi uzas kiel verbojn por tio, kion oni faras sur la ludilo, ĉiam nur "salti" kaj "saltadi", kaj neniam "resalti". Sekve venis al mi la ideo, ke la konfuzon kun la fajrobrigardaj saltotukoj oni prefere evitu per la aldono de "-ad-" anstataŭ per la aldono de "re-". Do iom post iom mi en la hejma uzo transiris al "saltadotuko".
Sekve mi vojaĝis al REF. Tie superregis la uzo de "trampolino", sed ankaŭ nemalofta estis la uzo de "saltotuko", kiu jam aperis sur la retpaĝaro de REF antaŭ la renkontiĝo. Mi mem komence ĉefe diris "saltadotuko". Mi dufoje diskutis pri la vorto, entute kun tri aliaj patroj de denaskuloj. La unua mem uzis "saltotuko", kaj opiniis la konfuzeblon kun la fajrobrigardaj saltotukoj tute neglektinda. Li esprimis la opinion ke tiujn fajrobrigardajn tukojn oni prefere nomu "kaptotukoj" anstataŭ "saltotukoj". Post tiu diskuto mi jam pli emis al la pli simpla solvo "saltotuko". Poste mi diskutis kun du aliaj patroj samtempe, kaj kiuj laŭ mia memoro ambaŭ mem uzis "trampolino". Ĉe mencio de "saltotuko", unu el ili tuj diris, ke tio pensigas lin ĉefe pri la fajrobrigardaj tukoj. Ĉiuokaze, ili ŝajnis tute akceptemaj al la solvoj "saltotuko" kaj "saltadotuko". Malgraŭ tio ke mi mem dum la unuaj tagoj diris nur "saltadotuko", en ambaŭ diskutoj menciis tiun vorton, kaj ĝis la fino foje uzis ĝin, mi neniufoje aŭdis ĝin de alia homo. Tio igis min pensi, ke verŝajne "saltotuko" havas multe pli da ŝancoj en la konkurencado kun "trampolino" ol "saltadotuko", kiu malfacile trovas imitantojn. La ebla konfuzo kun la fajrobrigardaj saltotukoj/kaptotukoj estas ĉefe teoria kaj praktike ne kaŭzas problemojn en la reala uzo de la vorto.
Konklude, mi proponas ke ni havu la jenan linion:
trampolin·o → salt·o·tuk·o, salt·ad·o·tuk·o (la unua alternativo povus esti konfuzata kun la tukoj de la fajrobrigardo, en kiujn oni povas salti; sed tiujn ankaŭ eblas nomi "kaptotukoj")
Amike,
Markos