La vorton "plebiscito" mi konas nur per vortaroj, kaj ne
memoras por ĝi ian praktikan uzon.
Kion vi opinias pri "referendumo" kaj "plebiscito"?
Amike
Harri
> Kion vi opinias pri "referendumo" kaj "plebiscito"?
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
En itala lingvo, ekzistas ambaux terminoj, respektive “referendum” kaj “plebiscito” (surbaze de la latinaj vortoj “referendum” = raportado kaj “plebiscitum” = popolkonsultado, popoldemandado).
Tamen, dum “referendum” estas komunuza vorto (por indiki popolan konsultadon pri specifa temo, respektive por forigi legxon, por enkonduki legxon, por ekscii la opinion de la popolo), “plebiscito” estas malnovigxinta vorto, uzata tre singardeme cxar en gxi enestas la nuanco “unuanima decido”, iamaniere atingita perforte aux per suspektinda manipulado (en Romo, ekzemple, unu el la cxefaj stratoj estas nomita “Via del Plebiscito” = Strato de l’ Plebiscito, memore al la Plebiscito kiu en 1871 aprobis la aligxon - aux, pli precize, la aligon - de Romo al la Itala Regno, post la invado de la italaj trupoj: nu, en tiu popolkonsultado la vocxoj favore al la Itala Regno estis 133.681, kompare kun 1.507 kontrauxaj).
Baza diferenco inter referendumo kaj plebiscito estas, ke plebiscito rilatas al fundamenta demando, gxenerale kun politika aux internacia karaktero (plejofte temas pri lauxlegxigo de estro kiu ekprenis la povon per sxtatrenverso, aux pri decido cxu aligxi al iu alia lando); referendumo, kontrauxe, rilatas al specifa demando pri aparta problemo (tamen, en 1946 la itala popolo decidis per “referendumo” pri la sxtata formo, kiu transiris de Regxlando al Respubliko).
Koncerne “popolvocxdono”-n: gxi estas (tro) gxenerala vorto. Referendumo kaj plebiscito estas ja popolvocxdonoj, sed ne cxiuj vocxdonoj (= balotoj) estas referendumo aux plebiscito.
Gxis
Antonio
> Koncerne “popolvocxdono”-n: gxi estas (tro) gxenerala vorto.
> Referendumo kaj plebiscito estas ja popolvocxdonoj, sed ne cxiuj
> vocxdonoj (= balotoj) estas referendumo aux plebiscito.
Dankon por la bonaj informoj pri la italaj vortoj. Mi ne
vidas ian kaŭzon ne paroli ekz. pri "popolvoĉdono en Grekujo",
same kiel germanaj gazetoj skribas pri "Volksabstimmung in
Griechenland". Apenaŭ okazos konfuzoj kun alitipaj popolvoĉdonoj,
ekz. elektadoj, pri kiuj oni uzas aliajn vortojn.
"Referendumo" estas sufiĉe multe uzata vorto, eble ankaŭ mi
povas ĝin utiligi en klaraj kuntekstoj.
Por "plebiscito" mi vidas apenaŭ alian uzon ol en frazoj de
la tipo "okazis en Italujo popolvoĉdono, kiun oni tie nomas
'plebiscito'".
Amike
Harri
> Mi ne
vidas ian kaŭzon ne paroli ekz. pri "popolvoĉdono en Grekujo",
same kiel germanaj gazetoj skribas pri "Volksabstimmung in
Griechenland".
"Referendumo" estas sufiĉe multe uzata vorto, eble ankaŭ mi
povas ĝin utiligi en klaraj kuntekstoj.
Por "plebiscito" mi vidas apenaŭ alian uzon ol en frazoj de
la tipo "okazis en Italujo popolvoĉdono, kiun oni tie nomas
'plebiscito'".
Amike
Harri
Mi malkonsentas.
Eventuale: referendumo = popolkonsultado, popoldemandado; popolvocxdono;
sed mi ne scipovas fari proponon pri plebiscito (eble “aproba popolvocxdono”; certe ne nepre “pri sendependo”, cxar plej ofte plebiscitoj okazis/ okazas gxuste kun la kontrauxa celo, nome por aligxi al iu alia lando; ekzemple la plebiscito de 1938 kiu sankciis la aligon de Auxstrio al Germanio:
http://de.wikipedia.org/wiki/Anschluss_%C3%96sterreichs
aux tiu en Karintio 1920:
http://de.wikipedia.org/wiki/Volksabstimmung_1920_in_K%C3%A4rnten
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 5 novembre 2011 16:46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) referendumo, plebiscito
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Eventuale: referendumo = popolkonsultado, popoldemandado; popolvocxdono;
> sed mi ne scipovas fari proponon pri plebiscito (eble “aproba popolvocxdono”; certe ne nepre “pri sendependo”, cxar plej ofte plebiscitoj okazis/ okazas gxuste kun la kontrauxa celo, nome por aligxi al iu alia lando; ekzemple la plebiscito de 1938 kiu sankciis la aligon de Auxstrio al Germanio:
http://de.wikipedia.org/wiki/Anschluss_%C3%96sterreichs
aux tiu en Karintio 1920:
http://de.wikipedia.org/wiki/Volksabstimmung_1920_in_K%C3%A4rnten
En la nederlanda ni havas krom la prunteprenitan "referendum" vere
nederlandan vorton "volksraadpleging", laŭradike: konsulto de la popolo.
Amike salutas Leo