Mi unue skribis la jenon :
Mi konsentas kun la respondo de Marcos al Leo.
Tamen el la vortigo de iuj frazoj mi havas impreson, ke Marcos ne plene liberighis el tiu grave malghusta ideo, ke por ekhavi novan terminon oni devas ekhavi novan radikon.
Tion li, feliche, korektas per la posta konsilo "unue prov[i] krei terminon kunmetitan" (sen kio mi ne povus diri, ke mi konsentas kun li). Sed necesas aldoni, ke kunmeti ne-Fundamentajn "oficialajn" vorterojn oni provu nur post konstato, ke ne sufichas kunmetado de Fundamentaj vorteroj.
Releginte tion, kion skribis Marcos, kaj miajn proprajn chi-suprajn liniojn, mi opinias, ke pli multaj korektaj atentigoj necesas, eble al la diroj de Marcos, certe al iu ebla maniero tiujn kompreni.
Kara Marcos,
dankon pri via trankviliga respondo.
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 2 juli 2009 14:25
Onderwerp: (la bona lingvo) bonlingva scienca verkado en Vikipedio
Leo skribis:
Mi hezitas skribi artikolojn en Vikipedio pro manko de oficialaj radikoj!
Laŭ mi [t. e. : Marcos], vi ne estu tiel hezitema tiuokaze. Eĉ se mankas oficialaj radik[oj] por skribi pri iu faka temo, tamen jam indas skribi pri ĝi en Vikipedio.
Vi povas ĉerpi ankaŭ el la fakvortaroj, kiuj listigas multajn neoficialajn fakvortojn (apud la oficialaj). Nur kiam estas elekto inter pluraj terminoj aŭ vi mem ial ekdubas pri la taŭgeco de iu termino, vi preferu esprimojn el oficialaj radikoj, se eblas.
Ankau tiam, kiam ian fakan vorton jam proponatan oni trovas en vortaroj (au aliloke), oni tiun ne senpripense "cherpu", sed oni antaue certighu, ke la samon oni ne povas diri per kunmetajho au per duvortajho au kelkvortajho konsistantaj nur el Fundamentaj vorteroj.
Nur se per nuraj Fundamentaj vorteroj oni tion ne kapablas, oni ree provu, uzante ankau aliajn "oficialajn radikojn", sed nur tiajn, kiuj zorgan kritikadon eltenas. En nia laborado pri la "bona" lingvo, ni ja konstatas, ke multaj radikoj estis de la Akademio tre malsaghe oficialigitaj (similan konstaton ni faros pri la sufikso "end/"). Ekzemple, la oficialigo de "adici/i" au de "multiplik/i" tiujn radikojn ne igis pli utilaj (do pli enlasindaj en la lingvon) apud "sum/ig/i" (alikuntekste eble "al/don/i") kaj respektive "obl/ig/i".
Se ankau tiel oni ne kapablas fari la bezonatan kunmetajhon (au duvortajhon au kelkvortajhon), oni plian fojon provu, uzante ankau radikojn (eble ankau sufiksojn, sed ege pli malvolonte) ne oficialajn jam firme ekzistantajn en la lingvo kaj mem ne anstatauigeblajn per ia kunmetajho.
Kiam por io tute ne troveblas termino en ajna Esperanta verko, vi povas mem elpensi iun terminon:
CHi tiun lastan konsilon mi rigardas danghera en ghia jhusa formo kaj en tiu loko en la konsilaro. Ne sufichas, ke oni trovis ion en jama vortaro au teksto. La trovitajhojn oni devas kribri lau tiu maniero, kiun mi jhus klarigis. Tio el ghi estas konservebla, ke tiam, kiam oni trovis iun jaman kunmetajhon tian kribradon trapasintan, oni ne bezonas mem elpensi ion novan eble nur egale bonan.
Por tio vi unue provu krei terminon kunmetitan el oficialaj radikoj. Se tio ne eblas, kaj vi forte sentas la bezonon je nova radiko, vi elektu kiel eble plej internacian radikon kaj Esperantigu ĝin taŭge.
En la malmultaj okazoj, kie ankoraŭ restas duboj, vi povas mencii ilin sur la diskutpaĝo de Vikipedia artikolo. La diskutpaĝoj de Vikipedio jam nun ofte estas uzataj por pridiskuti sciencajn terminojn, kaj indas ankoraŭ pli multe uzi ilin por tio. Kaj estus aparte bone se pli da bonlingvistoj partoprenus en tiuj diskutoj.
Mi konscias, ke tio, kion chi-supre mi skribis ankorau ne estas tiel kontentige preciza kaj klara, kiel necesus.