wow - lingva demando

1 view
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 4, 2015, 2:29:06 AM3/4/15
to ED-BLdiskutlisto
La citita angla vorto, tre eksprimopova, rilatas al forta ekmiro.
En esperanto oni povas esprimi per "ha!", ĉu?"

Ĉu estas interjekcio kun pliforta esprimopovo pri ekmiro?
Dankon J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Mar 4, 2015, 3:10:55 AM3/4/15
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
|   Ĉu estas interjekcio kun pliforta esprimopovo pri ekmiro?
Via demando estas por la anglalingvanoj en ĉi tiu listo. Mi povas respondi pri la junulara uzo en Italujo, kie ŝajnas al mi, ke ĝi estas uzata en situacioj de pozitiva surprizo.

Al la frazo "Mi estis aprobita ĉe la ekzameno!" oni povas respondi per "Uau" (en la itala junulara ĵargono).
Al la frazo "Mi estis malaprobita ĉe la ekzameno!" oni ne povas respondi per "Uau".

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Mar 4, 2015, 4:34:04 AM3/4/15
to la-bona...@googlegroups.com

> | J-K Rinaldo: Ĉu estas interjekcio kun pliforta esprimopovo pri ekmiro?

> De Salvo:
> - cxe admiro, mi uzas: grandioze!; mirinde!;
> - cxe ekmiro,mi uzas: ho!; diable!; mirinde!; mirige!;
ABC-gramatikon, kiun mi tre ŝatas skibas
- ha! > por esprimi surprizon, ekmiron
- ho! > por esprimi vivecon de sento... kvankam la distingo estas ne tiom difinita
> - cxe nekredemo, mi uzas: nekredeble!
> - cxe plendo, mi uzas: ho ve!; terure!;
> - cxe malbeno, mi uzas: damne!; diable! Fi!
Bonege

> Corsetti: Via demando estas por la anglalingvanoj en ĉi tiu listo.
Vere ĉi listo estas internacia kaj mi celis respondon pri la esperanta vortaro,
kiu estas internacia

> ... ŝajnas al mi, ke "uau" estas uzata en situacioj de pozitiva surprizo.
Ja temas pri "pozitiva surprizo".
Tamen "uau" estas ĵargona solvo, ne BL-solvo... mi miras pri vi.

Dankon al ambaŭ, J-K

Renato Corsetti

unread,
Mar 4, 2015, 5:36:21 AM3/4/15
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo Rinaldo:
|   Tamen "uau" estas ĵargona solvo, ne BL-solvo... mi miras pri vi.
Sed mi ne volas rekomendi "ŭaŭ". La debatado apenaŭ komenciĝis.

Josenilton

unread,
Mar 4, 2015, 6:32:23 AM3/4/15
to la-bona...@googlegroups.com

Eble ankaŭ unu el tiuj malsupraj povas taŭgi, depende de la momento:


 aha! (ekrimarko de io)

 aĥ! (forta miro aŭ bedaŭro)

 aj! (subita sufero aŭ tre viva ĝojo)

 ha! (ekmiro)

 ho! (viveco de sento)

 hura! (tre viva ĝojo aŭ aprobo)

 nu-nu! (miro aŭ dubo)

 oho! (surprizo)

 

Ŝajnas, tamen, ke ne ekzistas oficiala kaj unuformigita listo de esprimsentoj en Esperanto. Eble tio estas tasko por LA BONA LINGVO.


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages