Subtaso kaj post-truth kaj siroko.

1 view
Skip to first unread message

marcell...@hotmail.com

unread,
Jan 2, 2017, 12:07:14 AM1/2/17
to la-bona...@googlegroups.com

El Marcel:


"subtaso":  Efektive "subtaso" estas mallongigo de "subtasa'jo" origina el "subtasa:, kiu estas speco de aglutina vortfarado kie oni kunigas "io sub taso" al "subtasa io" kaj kie oni formas adjektivon (aw adverbon) el prepozitivo "sub la taso" kaj kie lawregule oni ne povas formi substantivon (aw verbon), nur adjektivon (aw adverbon), kaj ke tial oni bezonas aldoni, kiel 'cefelementon, substantivan (aw verban) sufikson aw alian radikon. Tiu malpermeso 'ceestas, 'car simpla kunmeto de substantivo kun prepozicio kreas alisignifan vorton, nome "taso sub io".

En Esperanto, se mi kreas vorton kaj tiu vorto rezultas en samforman sed malsamsignifan jam ekzistantan vorton, mi ne kreas tiun vorton kaj bezonas alie krei mian vorton. Tial mi neniam mallogigas "subtasa'jo", 'car "subtaso" estas taso sub io alia, same kiel mi ne uzas "endormi" por "endormi'gi" 'car  "endormi" jam signifas "dormi en io" kiel "enveni" signifas "veni en ion".  

La samo okazas 'ce la 'gusta "surmonta" kiu ne povas fari'gi "surmonto" 'car "surmonto" jam signifas "monto sur io". Do "flago sur monto" estas ne "surmonto" sed "surmonta'jo" aw "surmonta flago" aw, kvankam nekonsilinda, "surmontflago". 


Pri "post-truth": 'Gi uzatas evidente precipe kiel adjektivo, kaj tial mi opinias ke "postfakta" pli bonas ol "preterfakta" ol eksterfakta. La substantivo estus "postfakto" 'car 'gi estas fakto post alia'jo.


Pri "siroko": Ne, Renato, mi e'c ne komence uzas "siroko" nek iun ajn alian ventonomon. Observu la jenon:

En Melburno ni de tempo al tempo havas fortan aw fortegan venton el la nordo, 'Gi en la somero estas dan'gera vento 'car, venante el la dezertoj,  'gi tiam  pro varmego kawzas sova'gajn fajrojn detruantajn la arbarojn kaj konstrua'jojn kaj homojn. Pro 'gia graveco la italoj donus al 'gi specialan, belan, nomon, sed ne la awstralianoj. Ili simple nomas 'gin "Atentu, morgaw ni havos fortan venton el la nordo". Tio sufi'cas, kaj la samo okazas por la aliaj regulaj venton en aliaj partoj de Awstralio. Ci, Renato, do ne bezonos lerni parkere la nomojn por tiuj dekoj da awstraliaj ventoj; gratulojn! Mi opinias ke ni faru la samon por la ewropaj ventoj, por 'spari al ni la lernadon de centoj, se ne miloj, nenecesaj vortoj en Esperanto. Kaj mi samopinias kun ciaj "preterfakta" kaj "tastelereto".

Amike,   Marcel.


Renato Corsetti

unread,
Jan 2, 2017, 6:33:17 AM1/2/17
to la-bona...@googlegroups.com

Marcel, se vi povas, bonvolu trakti nur pri unu vorto en unu mesaĝo.


Mi registras la linion:


sub-tas-o ~ teler-et-o, sub-tas-aĵ-o

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Jan 2, 2017, 6:44:20 AM1/2/17
to la-bona...@googlegroups.com

Mi registras la linion:


sub-tas-o ~ teler-et-o, sub-tas-aĵ-o


Laŭ mi, tiu vorto estas ne registrinda. "Subtaso" estas normale uzata vorto en Esperanto, simila al "subtegmento", "subĉemizo" kaj kelkaj aliaj. Kiel la homoj povos preni "La Bona Lingvo" serioze, se ili vidos proponojn, kiuj ne rilatas al la kutima lingvouzo? 

La problemo en Esperanto estas senpripensa enkondukado de nenecesaj novaj radikoj, ne vortoj kiel "subtaso".

Kore,
Anna



la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Jan 2, 2017, 6:49:52 AM1/2/17
to la-bona...@googlegroups.com

Marcel:

|   Pri "post-truth": 'Gi uzatas evidente precipe kiel adjektivo, kaj tial mi opinias ke "postfakta" pli bonas ol "preterfakta" ol eksterfakta. La substantivo estus "postfakto" 'car 'gi estas fakto post alia'jo.

Mi ne scias. Lau tio, kion mi komprenis, temas pri ignorado de faktoj kaj arguemtnado per emocioj. Eble aliaj listanoj volos kontribui sian opinion.

Renato Corsetti

unread,
Jan 2, 2017, 6:56:09 AM1/2/17
to la-bona...@googlegroups.com

Vi pravas, Marcel, kiam vi parolas nur pri vento kun klariga djektivo au alia esprimo.


Sed la probelmo estas PIV, kiu asertas, ke


sirok/o  Varmega vento sur la Mediteranea maro k sur la bordoj de Afriko, blovanta de sud-oriento: ne frapos ilin siroko nek la sunoX.


G'uste por eviti la uzon de tiuj nomoj eble ni devas konsili:


sirok-o --> sud-orient-a vent-o (en Eu'ropo)

lowenstein, anna

unread,
Jan 2, 2017, 7:09:23 AM1/2/17
to la-bona...@googlegroups.com

Marcel:

|   Pri "post-truth": 'Gi uzatas evidente precipe kiel adjektivo, kaj tial mi opinias ke "postfakta" pli bonas ol "preterfakta" ol eksterfakta. La substantivo estus "postfakto" 'car 'gi estas fakto post alia'jo.

Mi ne scias. Lau tio, kion mi komprenis, temas pri ignorado de faktoj kaj arguemtnado per emocioj. Eble aliaj listanoj volos kontribui sian opinion.


Kvankam "Post-truth" estas uzata adjektive en la angla, oni ne nepre devas imiti tion en Esperanto. Se oni faras tion, necesas kunpremi la tutan koncepton en unu vorton. Tio eblas nur se la kunparolanto jam scias la tutan fonon. Aŭ oni diras "post-vera" supozante ke la kunparolanto jam scias pri kio temas, aŭ necesas klarigi ĝian signifon. Tion oni ne povas fari per unu vorto.

Ni ja havas niajn proprajn konceptojn en Esperanto, ekzemple "la fina venko", "la interna ideo". Ĉu iuj el vi memoras "desuprismo" kaj "desubismo"? Tiuj estis mallongaj redonoj de komplikaj ideoj, kun tuta historio malantaŭe. "Post-truth" estas simila vorto.

Se ni supozas, ke la kunparolanto ne nepre komprenas la signifon de la koncepto "post-vera" ni devas klarigi ĝin. Por traduki frazon kiel "We live in a post-truth society" mi preferus diri: "Ni vivas en socio, en kiu la vero ne plu gravas".

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages