Fwd: Vorto de la tago - SALUTI

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 8, 2011, 5:39:53 PM11/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Cxu ni havas alternativon por signifo 3?

----- Doorgestuurd bericht


SALUTI

1. Montri al iu, per gesto aŭ formulo, sian estimon aŭ respekton aŭ
simple konatecon:

La gastoj jam venis, do mi iras saluti ilin.
Li salutas profunde kaj mordas hunde.
Mi salute klinis la kapon.
La najbaro kapsalutis min el la fenestroj.
Li bonvenigis nin kun multaj profundaj klinsalutoj.

2. Deklari publike sian admiron al iu, intereson pri io:

Finfine mi havas okazon saluti la francan popolon en ĝia belega ĉefurbo.
Transdonu miajn salutojn al ili.

3. Komenci seancon kun komputilo, anoncante sin kaj pruvante sian
identecon per siaj nomoj kaj pasvorto:

Vi devas ensaluti, se vi volas vidi ĉi tiun paĝon.
Sur ĉi tiu paĝo troviĝas ensalutintoj de la paĝaro.
Enskribu vian salutnomon kaj pasvorton.
Mi jam elsalutis el la paĝaro.


----- Einde doorgestuurd bericht -----


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Marcos Cramer

unread,
Nov 9, 2011, 7:53:41 AM11/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

Cxu ni havas alternativon por signifo 3?
[...]

3. Komenci seancon kun komputilo, anoncante sin kaj pruvante sian identecon per siaj nomoj kaj pasvorto:

Vi devas ensaluti, se vi volas vidi ĉi tiun paĝon.
Sur ĉi tiu paĝo troviĝas ensalutintoj de la paĝaro.
Enskribu vian salutnomon kaj pasvorton.
Mi jam elsalutis el la paĝaro.

La difino fakte estas difino de "ensaluti" kaj ne de "saluti". En la unuaj du ekzemploj konsekvence aperas "ensaluti". En la tria kaj kvara aperas analoge formitaj kunmetajhoj "salutnomo" kaj "elsaluti".

Al mi tiuj esprimoj shajnas tute bonaj. Ili estas jam tre forte enradikighintaj en la uzon de Esperanto kiel interfaca lingvo de programoj kaj retpagharoj, kaj mi ne vidas neceson por serchi alternativon.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2011, 8:42:30 AM11/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:

Al mi tiuj esprimoj shajnas tute bonaj. Ili estas jam tre forte enradikighintaj en la uzon de Esperanto kiel interfaca lingvo de programoj kaj retpagharoj, kaj mi ne vidas neceson por serchi alternativon.

Cetere mi ech ne scais, kiel diri tion en la itala. Eble "registri sin".

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Fabio Bettani

unread,
Nov 9, 2011, 8:45:43 AM11/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

>> Al mi tiuj esprimoj shajnas tute bonaj. Ili estas jam tre forte
>> enradikighintaj en la uzon de Esperanto kiel interfaca lingvo de programoj
>> kaj retpagharoj, kaj mi ne vidas neceson por serchi alternativon.
>
> Cetere mi ech ne scais, kiel diri tion en la itala. Eble "registri sin".

Itale, oni diras "loggarsi", "fare log in" aŭ, iom pli formale, "accedere".

"Registri sin" estas tute alia afero ol "Ensaluti". Oni registriĝas
unufoje en retpoŝtoservo, sed poste ensalutas ĉiutage por legi sian
poŝton.

Amike,

--
Fabio

ro-esp

unread,
Nov 9, 2011, 6:36:40 PM11/9/11
to la bona lingvo


On Nov 9, 2:45 pm, Fabio Bettani <fabio.bett...@gmail.com> wrote:
> Renato:

> Itale, oni diras "loggarsi", "fare log in" aŭ, iom pli formale, "accedere".

en la nederlanda kaj germana, oni uzas "inloggen/einloggen" resp.
"uitloggen/ausloggen"

Miasente tute ne temas pri salutado, tial mi opinias ensaluti/elsaluti
provizorajn solvojn. tute kiel mi opinias la vortumon
"pagxoj pri la germana" provizora termino anstatawenda per "pagxoj en
la germana" Ecx se milionoj da firefox-versioj uzas "pri"
gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages