natalitat-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 5, 2010, 5:32:48 PM1/5/10
to °listo 'la bona lingvo'
natalitat-o --> nask-o-kvant-o

laŭ PIV mem.

ĉu en ordo?

renato

Antonio De Salvo

unread,
Jan 9, 2010, 6:33:10 PM1/9/10
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>natalitat-o --> nask-o-kvant-o
>laŭ PIV mem.

Mi neniam uzis “natalitato”, sed – laux la cirkonstancoj – “naskokvanto” kaj “naskemo” (pli detale: naskokvanto estas “absoluta” koncepto,  sendependa de la nombro de la logxantoj, dum naskemo estas “relativa” koncepto, kiu konsideras la proporcion inter logxantoj kaj novnaskitoj).

Gxis

Antonio

 

Leo De Cooman

unread,
Jan 10, 2010, 4:53:06 AM1/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis:
> ... naskokvanto estas “absoluta” koncepto, sendependa de la nombro
de la logxantoj, dum naskemo estas “relativa” koncepto, kiu konsideras
la proporcion inter logxantoj kaj novnaskitoj).

Ĉu eble "nasko-kvocient-o"?
aŭ - pli fundamente - nasko-rilat-um-o?
aŭ nasko-procent-o?

Amike salutas
Leo

Antonio De Salvo

unread,
Jan 10, 2010, 5:16:49 AM1/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman:

>Ĉu eble "nasko-kvocient-o"?
>aŭ - pli fundamente - nasko-rilat-um-o?
>aŭ nasko-procent-o?

Efektive, en la dua senco temas pri kvociento, proporcio, rilatumo, procento kaj simile (en la itala, kvankam en la gazetara lingvo oni uzas sendistinge la nuran terminon "natalità" por ambaux signifoj, en la scienca terminologio oni distingas "natalità" = naskokvanto disde "tasso di natalità" = rilatumo de naskado, tio kio en la angla estas "birth rate":
http://en.wikipedia.org/wiki/Birth_rate ).
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Jan 10, 2010, 6:49:24 AM1/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio kaj Leo.

Mi aldonis ankaŭ "rilatumo".

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Jan 12, 2010, 3:45:26 PM1/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne scius bonan fortradukon, sed eble ni traktu la kazon kune kun
"mortalitato"
kaj eble aliaj (morbiditato ?)

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2010, 4:47:32 PM1/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

eble ni traktu la kazon kune kun "mortalitato"
kaj eble aliaj (morbiditato ?)
Eĉ PIV ne kuraĝas uzi "mortalitato" kaj prezentas "mortokvanto".

Ĉu vi povas doni ekzemplojn pri efektiva uzo de tiu vorto fare de esperantistoj?

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Jan 13, 2010, 8:08:18 AM1/13/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi supozas, ke temas pri tiu medicina uzo, lau’ kiu en la angla oni parolas pri “mortality” kaj “morbidity”.

 

Jen citaj’o, kiun mi trovis en la pag’aro de la san-instanco por la s’tato New York, c’e http://www.health.state.ny.us/diseases/chronic/basicstat.htm.

Mortality is another term for death. A mortality rate is the number of deaths due to a disease divided by the total population. If there are 25 lung cancer deaths in one year in a population of 30,000, then the mortality rate for that population is 83 per 100,000.

 

Oni ofte prezentas “mortokvanton” kiel procentaj’on. Do eble tau’ga traduko foje povus esti “mortoprocentaj’o”. Sed la angla vorto havas plurajn signifojn, el kiuj la plej grava estas “mortemeco”.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 12 gennaio 2010 22.48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) mortalitat-o

José Antonio Vergara

unread,
Jan 13, 2010, 10:07:09 AM1/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi dufoje prelegis pri mia fako (publika sano) che IKU, kaj mi nur
uzis la autonome konstruitan formon "mortokvanto", kiu estas plene
Esperanta kaj komprenebla.

Jose Antonio Vergara

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2010, 1:46:53 PM1/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi supozas, ke temas pri tiu medicina uzo, lau’ kiu en la angla oni parolas pri “mortality” kaj “morbidity”.

Ĉiuokaze ni ne havas linion pri "mortalitato", ĉar ankoraŭ ne estis trovitaj ekzemploj de uzo de tiu vorto fare de esperantistoj.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Jan 15, 2010, 10:09:18 AM1/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
guglo fusxis la temlinion, pro tio cxi resendo:

>>> kaj eble aliaj (morbiditato ?)/
>
>
>> C^u vi povas doni ekzemplojn pri efektiva uzo de tiu vorto
>
> Mi ne kompetentas pri tiu fako, mi nur pensas ke temas pri la sama "ato"


>
>> Mi dufoje prelegis pri mia fako (publika sano) che IKU, kaj mi nur
>> uzis la autonome konstruitan formon "mortokvanto", kiu estas plene
>> Esperanta kaj komprenebla.
>

> Nur se la publiko jam scias ke temas pri kvanto da mortoj pro unu
> kialo, ene de unu jaro, en 100.000 popolanoj

ro-esp

unread,
Jan 17, 2010, 10:46:03 AM1/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "José Antonio Vergara" <joseanton...@gmail.com>
> Date: Jan 14 09:42PM
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/e3768900de3ccf53
>
> Ronaldo:

>
>> Nur se la publiko jam scias ke temas pri kvanto da mortoj pro unu kialo, ene
>> de unu jaro, en 100.000 popolanoj
>
> fakte launecese la pligrandiga 10-potenco uzota povas esti 100, 1000
> (ekz, por la ghenerala mortokvanta kvociento), 10 000 (por iuj
> malsanspecifaj mortkvantaj kvocientoj), 100 000 (pro la mortokvanta
> kvociento atribueblaj al nasko che virinoj), ech 1 000 000 se temas
> pri ekstreme maloftaj malsanoj.

Ci mem jam automate precizigis de "mortokvanto" al "mortokvanta kvociento"....
kvazaw ci jam konsentas ke nura "mortokvanto" ne suficxas. :-)

José Antonio Vergara

unread,
Jan 17, 2010, 11:52:22 AM1/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


Ci mem jam automate precizigis de "mortokvanto" al "mortokvanta kvociento"....
kvazaw ci jam konsentas ke nura "mortokvanto" ne suficxas.  :-)

ne, mortokvanto sufichas, sed mi uzis tiun pli longan formon por ke ne restu dubo pri la punkto klarigenda.

La vorto "mortality" (tiel en la angla) uzeblas demografie kaj epidemiologie ghenerale kiel kvociento inter la eventoj (mortoj) kaj la koncerna homgrupo ("populacio"). Por tauge pritaksi kaj kompari la rezulton, oni nepre devas pligrandigi tiun rezultan numeron lau iu potenco de 10, kaj en ambau disciplinoj oni konvencie uzas diversajn el tiomaj potencoj, kion oni kompreneble devas chiam klare indiki.

Mi miras ke estas iuj kiuj ankorau uzas la arkaikan pronomon "ci", malgrau la evoluo de la lingvo. Vershajne la kompreno pri la koncepto "bona lingvo" che iuj personoj estas "lingvo lau mia persona kaprico".

Jose' Antonio

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 17, 2010, 1:40:11 PM1/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio Vergara skribis:

> Mi miras ke estas iuj kiuj ankorau uzas la arkaikan pronomon "ci"

Ne estas trafe nomi ghin arkaika. Ghi dekomence ne uzighis. Sekve
ghi neniam arkaikighis. La nuna uzeto de "ci" estas fakte novuzo,
ne restajho de io malnova.

>, malgrau la evoluo de la lingvo.

La sola evoluo, kiu okazis pri "ci", estas tio, ke iuj
komencis ghin uzi, dum ghi antaue neniam uzighis.

Pardonu la deflankighon.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

José Antonio Vergara

unread,
Jan 17, 2010, 5:12:22 PM1/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:


La sola evoluo, kiu okazis pri "ci", estas tio, ke iuj
komencis ghin uzi, dum ghi antaue neniam uzighis.

mi havis la impreson ke ghi estis iom pli ofta en la SAT-medio, antau pluraj jardekoj.

Nu bone, ghi do ne estas arkaikajho. Dankon pro la klarigo.

Jose' Antonio
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages