Bakĥanalio

2 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Dec 8, 2025, 9:40:59 PM (9 days ago) Dec 8
to la bona lingvo
Alia propono
En la Tekstaro, la vorto ne troviĝas, sed troviĝas unu fojon Bakĥofesto.

ro-esp

unread,
Dec 9, 2025, 9:25:20 AM (8 days ago) Dec 9
to la bona lingvo
Op dinsdag 9 december 2025 om 03:40:59 UTC+1 schreef noammohr:
Alia propono
En la Tekstaro, la vorto ne troviĝas, sed troviĝas unu fojon Bakĥofesto.

Kiu estas la pravigo de la K en tiu vorto? 

Kiom mi komprenas, bacchanaal en la nederlanda estas malofta vorto por drinkofesto, do kun pli da alkoholaĵo ol io ajn alia.

La esprimo "li estis oferinta tro al Bachus" ( = estis ege ebria) estas pli ofta
 
"Orgio" entenas seksumadon, ĉu? 

                                                                          ĝis, Ronaldo N

lowenstein, anna

unread,
Dec 9, 2025, 9:34:43 AM (8 days ago) Dec 9
to la-bona...@googlegroups.com
Bakĥo estas la kutima nomo de tiu dio, kiun mi mem uzis en mia romano "Morto de artisto". Mi vidas laŭ PIV, ke la vorto Bakĥanalio estas Zamenhofa. Mi ne proponas, ke ni rekomendu tiun vorton, sed ĝi ja montras, ke la formo kun -kĥ- estas Zamenhofa. Supozeble tio reprezentas la grekan prononcon.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/7a5f8bfc-31ae-4514-9811-7c9fbd714e8an%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Leo De Cooman

unread,
Dec 9, 2025, 10:45:47 AM (8 days ago) Dec 9
to la-bona...@googlegroups.com

La responda greka dio nomiĝis Dionizo, laŭ t.PIV: mitologio dio de la printempa fekundeco, poste konfuzita kun la lida Bakĥo. grc ΔιόνυσοςDionysoslat Dionysus

Amike salutas Leo


Op 9/12/2025 om 15:34 schreef lowenstein, anna:

Noam Mohr

unread,
Dec 9, 2025, 1:48:17 PM (8 days ago) Dec 9
to la-bona...@googlegroups.com
Kiom mi komprenas, bacchanaal en la nederlanda estas malofta vorto por drinkofesto, do kun pli da alkoholaĵo ol io ajn alia.
 
"Orgio" entenas seksumadon, ĉu? 
"Bakĥanalio" ne necese sed ofte implicas seksumadon. En mia angla vortaro, la difino estas "drunken party; orgy" ("ebria festo; orgio" -- en la angla orgio necese estas seksumado). En romiaj tempoj, bakĥanalioj entenis orgiojn. En la angla, nuntempe oni pensas pli pri alkoholo ol seksumado, sed see if uzus la vorton pri seksuma orgio, tio ne surprizus min.

Samtempe, laŭ PIV kaj ReVo (kaj, mi kredas, laŭ iuj lingvoj), orgio ne necese (sed ofte) entenas seksumadon.


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages