Kiom mi scias, rawmismo ne konsistas el kredo aparteni al diasporo,
sed el gxui la esp-kulturon sen multe zorgi pri la "interna ideo" aw la
kresko de la esp-istaro
Gxisostulo estas iu kiu bonege parolas esp-on , cxu ?
gxis, Ronaldo
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)
Oni povas esti ghisostulo pri io ajn.
La Granda vjetnama-esperanto donas tiun ekzemplon:
rét thấu xương (ret thau xuong): (ret:: malvarmo; thau: penetri; xuong: osto) = malvarmo, kiu penetras gxis la ostoj.
Nenio rilatas al esperanto.
Mi ne scias, chu vere oni bezonas iun klarigon pri tiu esprimo.
Amike
Renato
Mi sugestas klarigi tiun.
Ekzemple, ĉe ni oni la plej prosima slangaĵo estus "ĝismedole". "Ĝisosta" kompreneblas, sed je la unua vido ĝi ne aspektas tiel profunda (por mi) kia ĝi povus esti, do la klarigo estus utila.
Amike, Eduardo.
Ĉu provizore tiu listo ne povus esti en paĝo ene de la bona-lingvo retejo?
Eduardo.
Ĉu provizore tiu listo ne povus esti en paĝo ene de la bona-lingvo retejo?
Mi ĵus faris, mi pensis ke la tuta listo estus en unu aparta paĝo. Por ne polui la ĉefajn listojn ... En la nuna aranĝo la difino aperas dufoje.
Amike, Eduardo.
> La kompromiso povus esti, ke ni havu apartan liston, ekzemple: apartaj
> kulturaĵoj de Esperanto, kie ni povas kun trankvila konscienco registri
> "ĝisosta", "krokodili", "knajpo" kaj doni ilian signifon, kiu estas malsama
> ol la surfaca signifo. Nia listo simple resendus al tiu listo, kaj tiel oni
> scius kio estas "gufujo" dum "gufujo" ne estus malbona, malkonsilata vorto.
Bonvolu rimarki, ke tia listo jam ekzistas ĉe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantaj_idiotismoj .
Atente pripensu, ĉu indas starigi novan liston, aŭ sufiĉas pliriĉigi
la jam ekzistantan.
Kompreneble la envikipedian liston ĉiu povos redakti, kaj en Vikipedio
la opinio de la plejparto de kontribuistoj pli valoros ol ĉiu ajn
interkonsento atingita nur de la listanoj de 'la bona lingvo'.
Tamen, mi taksas niajn difinojn sufiĉe "objektivaj" kaj akcepteblaj de
la publiko, kaj ne nur strangaĵo de... ĝisostaj bonlingvemuloj, por ke
ili povu esti senprobleme akceptataj en Vikipedio.
Amike,
--
Fabio BETTANI
Mi ĵus faris, mi pensis ke la tuta listo estus en unu aparta paĝo. Por ne polui la ĉefajn listojn ... En la nuna aranĝo la difino aperas dufoje.
Bonvolu rimarki, ke tia listo jam ekzistas ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantaj_idiotismoj .
Atente pripensu, ĉu indas starigi novan liston, aŭ sufiĉas pliriĉigi la jam ekzistantan.
Tamen, mi taksas niajn difinojn sufiĉe "objektivaj" kaj akcepteblaj de la publiko, kaj ne nur strangaĵo de... ĝisostaj bonlingvemuloj, por ke ili povu esti senprobleme akceptataj en Vikipedio.
Feliĉa vi. Sed ne indas diskuti kiu komprenas kaj kiu ne. Se estas
dubo pri ebla miskompreno oni klarigu kaj jen. Tiu klarigo ne devus
malhelpi, eĉ se ĝi estas nenecesa por kelkaj (aŭ por la plejmulto).
> La esprimo estas figura. Osto estas la plej interna parto de homo.
Ne por ni, por ni la plej interna estas la medolo. Kaj mi pretas tion
diskuti :).
> Tio, kio penetras gxis via osto, estas tre firma parto de vi.
Aŭ tre vundas vin. Ĉiuokaze tio atingas vin kiel eble plej profunde.
Amike, Eduardo.
Kiel aziano, mi povas kompreni la esprimon "gxisosta" (kaj "gxisostulo") facile.
La esprimo estas figura. Osto estas la plej interna parto de homo. Tio, kio penetras gxis via osto, estas tre firma parto de vi. Por mi, tio tute ne estas tiel-nomata "slangajxo".
Renato:
La unuan fojon, kiam mi auxdis "gxis-osta", la esprimo havis la formon
"gxis-osta Esperantisto", kaj mi gxin komprenis sen neceso de instruo. Se
oni forlasas "Esperantisto"n, la vorto farigxas slanga en la sama senco kiel
"denaskulo" = "denaska Esperantisto"; ni cxiuj ja estas denaskuloj!
Otto
La kompromiso povus esti, ke ni havu apartan liston, ekzemple: apartaj kulturaĵoj de Esperanto, kie ni povas kun trankvila konscienco registri "ĝisosta", "krokodili", "knajpo" kaj doni ilian signifon, kiu estas malsama ol la surfaca signifo. Nia listo simple resendus al tiu listo, kaj tiel oni scius kio estas "gufujo" dum "gufujo" ne estus malbona, malkonsilata vorto.
.
La unuan fojon, kiam mi auxdis "gxis-osta", la esprimo havis la formon "gxis-osta Esperantisto", kaj mi gxin komprenis sen neceso de instruo.
Se oni forlasas "Esperantisto"n, la vorto farigxas slanga en la sama senco kiel "denaskulo" = "denaska Esperantisto"; ni cxiuj ja estas denaskuloj!
Tia listo estas urĝe atendita kaj ege bonvenigita.