"konsistenco"

5 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Feb 10, 2012, 11:58:25 AM2/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas la jenan linion:

konsistenc·o → koherec·o

Fakte, tio rilatas nur al unu (laŭ mi tre malofta) ebla senco de "konsistenco", nome pri la logika eco de asertaro ne enhavi aŭ implici kontraŭdirojn. Plej ofte "konsistenco" en Esperanto tamen estas uzata en la senco, kiu en ReVo havas la jenan difinon kaj uz-ekzemlojn:

----
Fizika strukturo de solida, amorfa aŭ likva substanco, karakterizata per tiaj ecoj, kiel moleco, rigideco, elasto, viskozeco, kompakteco ktp: la konsistenco de koto, butero, ĵeleo, granito, lakto; konsistenco likva, pasta, elasta, spongeca, kompakta; boligi sukon ĝis la konsistenco de densa siropo; alŝutu al la spicita legomkaĉo farunon por ricevi konsistencon de pasto
----

Por tiu senco mi ne konas taŭgan alternativon. Ĉu iu alia konas aŭ kapablas elpansi bonan alternativon? Se ne, la radiko estas supozeble oficialiginda en tiu senco.

Ĉiuokaze, la linion pri "konsistenco" ni jam nun povas korekti al:

konsistenc·o (por la eco ne enhavi aŭ implici kontraŭdirojn) → koher·ec·o

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Feb 10, 2012, 4:17:13 PM2/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne vidas kiel oni povas malrekomendi konsistenco forsendante al kohereco.
Iu rakonto, raporto, dirajho ktp povas esti ne-kohera en la senco, ke la asertoj/argumentoj en ghi ne formas unuecon, parte au tute ne rilatas unu al la alia.
Malpli ghusta uzo de tiu vorto 'kohera' povas esti ke la asertaro ne enhavas au implicas kontraudirojn, pro tio, ke oni (tro) facile akceptas, ke unueca asertaro supozeble ne havas internajn kontraudirojn.
 
Johan
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Pjer

unread,
Feb 11, 2012, 10:06:50 AM2/11/12
to la bona lingvo
Sed, laŭ la 1a difino de PIV2005, kohereco
ankaŭe taŭgus por la aliaj (pli fizikaj) sencoj.

>Ĉu iu alia konas aŭ kapablas
elpAnsi bonan alternativon?

Fakte - kreante konsisteNc- eble(REVO aŭ) iu pAnsis la vorton
"konsisteco"
per ne utila "N". Mi pensas, tute simple, forigi la literon "N".
Ĉu ne kompreneblaj :
Likva, elasta, spongeca konsisteco.
...ties konsisteco estas likva.
Alia solvo (?):
Ĝi prezentas likvan (konsist)aspekton.

Amike, Pjer.

Marcos Cramer

unread,
Feb 11, 2012, 12:42:12 PM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer skribis:

Fakte - kreante konsisteNc- eble(REVO aŭ) iu pAnsis la vorton
"konsisteco"
per ne utila "N".  Mi pensas, tute simple, forigi la literon "N".
Ĉu ne kompreneblaj :
Likva, elasta, spongeca konsisteco.
...ties konsisteco estas likva.

Fakte, "konsisteco" estas laŭ Guglo-trafoj multe pli malofta vorto ol "konsistenco", kaj ĝi kutime estas uzata samsence kiel "konsisto", kiu havas alian sencon ol la intencita senco de "konsistenco".

Mi nun malkovris, ke kelkaj ja uzas "konsisto" en la intencita senco (sed tio estas nur eta ono de la trovataj uzoj de "konsisto"). Laŭ mi tio ne vere logikas, ĉar ĝi ne klarigeblas per la baza senco de "konsist/i". Se oni demandus min pri konsisto (aŭ konsisteco) de iu saŭco, mi respondus ekzemple, ke ĝi konsistas el tomatoj, cepoj kaj spico. Se oni demandus min pri ĝia konsistenco, mi respondus ekzemple ke ĝi estas relative fluida, kun iom da molaj solidaj pecetoj. Do temas pri tute malsamaj aferoj.

En PIV mi ne povis trovi vorton kun difino kiu esprimas la intencitan sencon. Ja por "konsistenco" PIV listigas nur la evitindan sencon de logika kohereco.

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Feb 11, 2012, 1:12:28 PM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer skribis:

Fakte - kreante konsisteNc- eble(REVO aŭ) iu pAnsis la vorton
"konsisteco"
per ne utila "N". Mi pensas, tute simple, forigi la literon "N".
Ĉu ne kompreneblaj :
Likva, elasta, spongeca konsisteco.
...ties konsisteco estas likva.
Alia solvo (?):
Ĝi prezentas likvan (konsist)aspekton.


'konsisteco' shajnas al mi bona alternativo.

Johan

Leo De Cooman

unread,
Feb 11, 2012, 3:54:18 PM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/02/2012 18:42, Marcos Cramer schreef:

> En PIV mi ne povis trovi vorton kun difino kiu esprimas la intencitan
> sencon. Ja por "konsistenco" PIV listigas nur la evitindan sencon de
> logika kohereco.

Mi memoras, ke mia karmemora avo parolis pri "konsistent vet" (la vorto
estis pruteprenita el la franca "consistant" en la flandran) parolante
pri lubrikaĵo, kiu estis nek fluida, nek tute solida.
Se oni aldonas farunon en saŭcon, ĝi iĝas pli konsistenca, pli "solida",
pli "malfluida".
Ĉu "solideco" aŭ "malfluideco" eble taŭgas por "konsistenco"?

Amike salutas Leo


Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Feb 11, 2012, 4:13:39 PM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Eble "denseco" povus esti pli proksima al la fizika trajto (konsistenco) de objektoj, ĉar ankaaŭ validas por solidaj korpoj ne nur por likvaĵoj.

franklin



2012/2/11 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

Marcos Cramer

unread,
Feb 11, 2012, 4:45:14 PM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo demandis:

Ĉu "solideco" aŭ "malfluideco" eble taŭgas por "konsistenco"?

Tute ne. Al la demando "Kiun konsistencon havos via saŭco?", oni povas respondi "Ĝi estos tute fluida".

Do la vorto havas sencon iom kompareblan al la fizik-ĥemia senco de "fazo", kiun PIV difinas kiel "Ebla aperoformo de iu substanco": La fazo de objekto estas ĝia eco esti solida, fluida, gasa aŭ plasma. La diferenco inter "fazo" kaj "konsistenco" estas ke "konsistenco" estas pli ĉiutaga koncepto, kiun oni do tute ne aplikas al gasoj, gasecaj substancoj aŭ plasmoj, sed per kiu oni aludas al tiuj distingoj, kiujn oni pli ofte faras en la ĉiutaga vivo: Ĉu io solida estas mola, malmola, diseriĝema aŭ elasta, ĉu io fluida estas dense fluida, glueca, oleeca aŭ akveca.

La germana vorto por tio estas "Konsistenz", la rusa "консистенция". Estis granda surprizo por mi, ke aliaj lingvoj de mi ĵus esplorataj ŝajne ne havas vorton kun precize tiu senco: Ŝajne en la hispana, franca kaj nederlanda, "consistencia"/"consistence"/"consistentie" ne estas neŭtralaj pri la konsistenco de objekto, sed pensigas pri pli densa, pli solida, pli malmola konsistenco (kvazaŭ oni ne havus vorton por "temperaturo", sed devus uzi "varmo", kiu tamen pensigas pli pri alta temperaturo). En la angla oni povas uzi "texture" por la konsistenco de solidoj, sed ne por la konsistenco de fluidaĵoj.

Amike,
Markos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages